Bôle
| Bôle | |
|---|---|
| Blazono de Bôle | |
| Kantono | Neŭŝatelo |
| Distrikto | Boudry |
| Koordinatoj | 46°58′5″N 60°50′30″O / 46.96806°N, 60.84167°OKoordinatoj: 46°58′5″N 60°50′30″O / 46.96806°N, 60.84167°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1761 |
| Areo | 2,58 km² |
| Alteco | 523 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2014 |
| Komunumkodo | 6403 |
| Mapo de Bôle | |
Enhavo |
Pri la komunumo[redakti]
Bôle estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1761 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio[redakti]
Bôle situas 8 kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur alteco de 523 m s.m. ĉe la suda deklivo de la plej suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso proksimume 100 metrojn super la Lago de Neŭŝatelo, ofertante belan vidon al la lago kaj al la Alpoj. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas norde sur alteco de 674 m s.m. en la arbaro Bois Devant. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bôle kaj la setlejoj Treyvaux en okcidento, La Croix en sudo, La Mairesse en oriento, kaj Les Colleises en nordo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,58 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 27% servas por agrikulturo kaj 28% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj[redakti]
La komunumo Bôle limas en nordo al Rochefort, en oriento al Colombier, kaj en sudo kaj okcidento al Boudry.
Trafiko[redakti]
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 173 de Boudry al Rochefort. Tra la komunumo pasas la fervojlinio de Neŭŝatelo al Pontarlier, kiu estis malfermita la 25-an de julio 1860. La stacidomo de Bôle ĉe tiu linio estis malfermita tamen nur en la jaro 1895. Laŭlonge de la suda limo de la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kies stacidomoj de Boudry kaj Colombier situas rekte sur la limo de la komunumo Bôle. Krome tra la komunumo pasas buslinio de Colombier al Rochefort.
Historio[redakti]
La unua dokumenta mencio de Bôle datiĝas el la jaro 1346 kiel Boule. en Bôle estis trovitaj 30 tomboj el la epoko de la Merovidoj. Dum mezepoko Bôle formis parton de la grandparoĥo Pontareuse. Ĝis 1848 Bôle estis parto de la kastelvoktejo Boudry sub la regado de la Grafoj de Neŭŝatelo. [2]
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Germain Hausmann: Bôle en Historia Leksikono de Svislando (2004-06-07)
Eksteraj Ligiloj[redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Bôle – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||