Csörög

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Csörög (ĉorog) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Vác. La nomo signifas: oni tintas. Ŝajnas, aŭ la rapida rojo tintas, aŭ dum pluvo la ŝtonetoj tintas.

La vilaĝo situas en maldekstra bordo de Danubo, sur ebenaĵo kaj ankaŭ sur deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Veresegyház-Vác, inter urboj Vác, Veresegyház kaj Fót. La ĉefurbo estas 25 km-ojn for.

Oni trovis terfortikaĵon el la bronzepoko, antaŭ la hungaroj keltoj setlis. La unua mencio devenas el 1295. Dum la turka okupado inter 1544-1685 la komunumo senhomiĝis. En 1810 klasikisma nobeldomo de Holló konstruiĝis, kiu nun estas uzino pri fromaĝo. En 1848 inter Vác kaj Csörög la hungara armeo venkis la aŭstrojn, post 1 jaro tio okazis inverse.

En la vilaĝo cigana aŭtonomio funkcias.