Csaba Rékassy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Csaba Rékassy
Persona informo
Naskonomo Rékassy Csaba
Naskiĝo 24-an de aprilo 1937 (1937-04-24)
en Budapeŝto
Morto 17-an de majo 1989 (1989-05-17) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Memorigilo Csaba Rékassy
Familio
Edz(in)o Margit Ágotha
Okupo
Okupo grafikisto • pentristo
vdr

Csaba Rékassy [ĉaba rEkaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rékassy Csaba estis hungara grafikisto, ceramikisto, emajlisto. Lia edzino estis Margit Ágotha.

Memortabulo pri Csaba Rékassy
Surstrata ceramikaĵo de Csaba Rékassy

Csaba Rékassy [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1937 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de majo 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Csaba Rékassy frekventis belartan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris grafikan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1962. Lia ĉefinstruisto estis György Kádár. Post la diplomo li edziĝis kaj li komencis krei ceramikaĵojn en uzino en Hódmezővásárhely. En la sama urbo li aliĝis al la artistkolonio. Ekde 1963 li partoprenis en ekspozicioj. En 1966 li translokiĝis al Miskolc. En 1979 li ricevis atelieron kun loĝejo en Artistkolonio (Szolnok), en la sekva jaro en Budapeŝto. Li ricevis premiojn inter 1967-1989. Lia filino naskiĝinta en 1966 iĝis grafikisto.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Miskolc (1962, 1975
  • Parizo (1967)
  • Budapeŝto (1968, 1971, 1978
  • Tokio (1970)
  • Szolnok (1987, 1992)
  • Hódmezővásárhely (1989)
  • Szekszárd (1993)

Elektitaj libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj emajlaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sidantaj virinoj
  • Faun
  • Virino kaj anĝelo

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]