Csopak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova lokomotivo ĉe la stacidomo
Panoramo de Csopak
Kastelo de Csopak

Csopak estas vilaĝo, municipo kaj somera banloko kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred.

Bazaj informoj

Situo

Csopak situas laŭ norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely inter Balatonalmádi kaj Balatonfüred.

Historio

La vilaĝo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste romianoj vivis tie. La hungaroj fondis 3 najbarajn vilaĝojn:

  • Csopak ekde 1277 en formo Chopok.
  • "Kövesd" inter 1121-1940, komence Cuesth, fine Balatonkövesd
  • "Nosztre"

Loĝantoj de la triopo okupiĝis dekomence pri vinkulturo kaj muelado. La turkoj bruldetruis Csopak-on en 1548. La apuda vilaĝo senhomiĝis, la ceteraj estis apenaŭ loĝitaj.

La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.

Vilaĝservoj estas biblioteko, interretejo, kuracejo, etapoteko.

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelkomunumoj