Dávid Frölich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dávid Frölich
Persona informo
Naskiĝo 1595
en Leibitz (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de aprilo 1648
en Lőcse (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungaragermanalatina
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Dávid Frölich
Memorigilo Dávid Frölich
Okupo
Okupo natursciencisto • astronomo • matematikisto
vdr

Dávid Frölich [froliĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frölich Dávid estis hungarlandana sciencisto (astronomo, matematikisto, instruisto). Lia familia nomvarianto estis Fröhlich, lia nacieco ne estas konata.

Dávid Frölich[1] naskiĝis en 1595 en Leibitz (Hungara reĝlando, nuntempa Ľubica en Slovakio), li mortis la 19 en Lőcse (Hungara reĝlando, nuntempa Levoča en Slovakio).

Memortabulo pri Dávid Frölich (slovake)
Kalendaro de Dávid Frölich

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dávid Frölich studis en Frankfurto ĉe Odro, poste li studvojaĝis 12 jarojn, fine li ekloĝis en Késmárk. En 1630 li estis kolegiestro en la urbo. Li kreis latinajn, germanajn, hungarajn kaj ĉeĥajn kalendarojn precipe inter 1622–1642. Pli frue en 1615 li grimpis pintojn en Karpatoj. Ferdinando la 3-a (Sankta Romia Imperio) donacis al li titolon "imperiestra kaj reĝa matematikisto". Li havis edzinon, kiu naskis plurfoje.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]