Dava Sobel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dava Sobel
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1947 (1947-06-15) (76-jaraĝa)
en Bronkso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater The Bronx High School of Science • Universitato de Binghamton • Antioch University • Antioch College vd
Subskribo Dava Sobel
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
SCIENCAJ VULGARIGANTOJ
DAVA SOBEL
Dava Sobel dum evento ĉe la Yale University'.
sekso = Virina
nomo = Dava Sobel
nacio =  Usono
naskiĝoloko = New York
naskiĝodato = 15-a de junio 1947
aktiveco = Scienca vukgarigantino
verkoj = A More Perfect Heaven, Longitude, Galileo's Daughter, The Planets...
subskribo =

Dava SOBEL (naskiĝis en Novjorko la 15-an de junio 1947) estas usona scienca vulgarigantino. Ŝi naskiĝis el patro medicinisto kaj el patrino kemiistino; kaj edziniĝis al spertulo pri merkato kun kiu ŝi almondigis du infanojn. Ŝi diplomiĝis ĉe Bronx High School of Science, publika lernejo de New York, kaj magistriĝis ĉe la State University of New York at Binghamton. Sobel debutis en la universitata instruado en 2006 ĉe la Universitato de Ĉikago, kie ŝi seminariis pri la "Verkado pri scienco".

Ŝiaj verkoj inkluzivas:

  • Longitudo (Longitude: The True Story of a Lone Genius Who Solved the Greatest Scientific Problem of His Time, 1995, ISBN 1-85702-571-7 – priskribas la travivaĵojn de John Harrison, lian malkovron pri la metodo por la sekura kalkulo de longitudo (la metodo pri latitudo jam tiam ne prezentis problemojn), la malfacilaĵojn alfrontitajn por konvinki Admiralitaton de Unuiĝinta Reĝlando de la valido de la rezulto akirita.– La libro gajnis la premion por Brita libro de la jaro en 1997. En 1999 el Longitudo estis eltirita fikcia scenigitaĵo vidigita en Usono.
  • Galileo's Daughter: A Historical Memoir of Science, Faith, and Love (2000) ISBN 0-14-028055-3 (La filino de Galileo. Historio de scienco, kredo kaj amo. (2000). Tie estas ekzaltita la sindediĉo, pro fila kaj religia motivoj, de filino por la persekuta patro.
  • The Best American Science Writing 2004.
  • Planetoj (The Planets) (2005) ISBN 1-85702-850-3 – estas teksto kie oni priskribas la malkovron, la historion kaj la mitologion de la planedoj de la Sunsistemo kun ĉapitro dediĉita al unuopulo el ili.
  • A More Perfect Heaven, How Copernicus Revolutionised the Cosmos, 2011, ISBN 978-88-17-05512-3. La tezo de tiu libro estas:

"Unu el la timoj de Koperniko – skribas lia biografiistino Dava Sobel – estis ke “astronomoj liaj kolegoj (ligitaj al la aristotela-ptolemea sistemo [Ndt] – observintus ke la tero juste okupis la centron de ĉio ne pro tio ke la loĝejo de la homa genro meritus honorpostenon, sed male, pro tio ke en la centron falas kaj akumuliĝas ĉiuspeco da materiaĵoj kaj pro tio ke falo, ŝanĝo, kaj morto estas la destino de la loĝantoj de la tero. Mallonge, la tero estis la centro ne pro tio ke ĝi estis la kulmino sed la spurejo de la krejtaro, kaj oni ne aŭdacu loki la sunon, kiun multaj epitetas la ĉelan lumon, en la infera posteno poziciita centren de la kosmo. La perdo de la fizika centreco de la tero absolute ne signifis, do, por Koperniko perdo de la vera centreco de la homo ligita prefere al lia spirita naturo, al liaj eksterordinaraj apartaĵoj kaj unikaj (penso, libero, racio, amo...), kaj ne certe al li geografia pozicio."

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Commons: Dava Sobel [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Formulo de Drake

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]