Davej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davej
urbo • urbego
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Tanintario
Demografio
Loĝantaro 146 964  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 14° 2′ N, 98° 11′ O (mapo)14.03672777777898.186727777778Koordinatoj: 14° 2′ N, 98° 11′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Davej (Birmo)
Davej (Birmo)
DEC
Davej
Davej
Situo de Davej

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dawei [+]
vdr

Davej,Daŭei, iam Tavoj estas universitata urbego, havenurbo en suda Birmo. Ĝi estas ankaŭ ĉefurboj de subŝtato aŭ administra reginono kaj distrikto.

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 146 964 loĝantoj.

Vojo en Davej
la regiona palaco
pordego de budhisma templo
templa komplekso
Ruĝa punkto montras lokon de Davej

Geografio[redakti | redakti fonton]

Davej situas laŭ norda bordo de la samnoma rivero en suda parto de la lando. La Andamana Maro troviĝas 30, Jangono 234, Mandalajo 905 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama Tavoj estis parto de la Pagan Reĝlando inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj. Post la kolapso de la reĝlando en 1287 la urbo iĝis parto de pluaj tajaj reĝlandoj ĝis 1564, poste la urbo apartenis al Birmo. Tajlando provizore reakiris ĝin inter 1594 kaj 1614, poste ĝi estis la plej suda birma urbo. En la malfruaj 1740-aj jaroj la regiono apartenis al Tajlando, sed ekde 1760 denove al Birmo. La britoj post la unua birma-brita milito akiris la regionon. En 1989 la angla nomo Tavoj estis ŝanĝita al Davej.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Davej la loĝantaro okupiĝas pri sekigo de fiŝoj, kaŭĉukoj, lignoj, en la najbareco pri nuksoj kaj ties komercadoj. Oni kultivas ananasojn, mangojn kaj rizojn. Estas plano fari el la havenurbo marhavenan urbon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nur lastatempe estis Davej ligita al la resto de Mjanmao per vojo kaj relo. Internacia aŭtovojo kaj fervoja linio al Bangkoko estas planitaj, se la menciita havenprojekto daŭriĝos. La urbego havas flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Davej situas en musona tropika klimato. La pluva sezono daŭras de majo ĝis oktobro. La jara suma precipitaĵo estas 5500 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias 22-31 °C.

Fontoj[redakti | redakti fonton]


Marbordo en proksimeco de Davej