Riverdelto de Danubo

El Vikipedio
(Alidirektita el Delto de Danubo)
Saltu al: navigado, serĉo
Norda parto de la riverdelto de Danubo
Satelita foto
Monda heredaĵo de UNESKO

La riverdelto de Danubo (Delta Dunării en la rumana lingvo) en Dobrogea, Rumanio kaj en Odes'ka provinco, Ukrainio, estas la plej granda kaj bone konservita el eŭropaj deltoj, kaj grandas 3.446 kvadratajn kilometrojn. La delto troviĝas, kie la rivero Danubo fluas en la Nigran maron.

Enhavo

Loĝantoj [redakti]

Ĉirkaŭ 15.000 homoj loĝas en la regiono de la delto, plejparte fiŝante per siaj tradiciaj lignaj kajakoj. Troviĝas tie ankaŭ komunumo de Lipovoj, kiuj estas idoj de la Adeptoj de la Malnova Rito, kiuj eliris Rusion en 1772 por eviti religian persekutadon. La ĉefa centro de la lipova komunumo en la ukrainia parto de la danuba delto estas la urbo Vilkovo.

Naturprotekto [redakti]

Biogeografie la Danubo-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Europe topography map.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Eŭropo
Ekstera ligilo    Esperantaj geografiaj klarigoj pri la danuba delto
Ekstera ligilo    fotoj pri la riverdelto de Danubo
Ekstera ligilo    Birdoj de la Riverdelto de Danubo
Ekstera ligilo    priskribo de UNESKO pri la loko
Ekstera ligilo    rumana retejo pri la delto (rumane kaj angle)
Ekstera ligilo    Danubo-delto ( WWF ) angle
Ekstera ligilo    Tutmondaj 200; numero 159 : Danubo-delto ( Nacia Geografia Societo) angle