Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frontispico de la unua eldono 1669 (vd. ankaŭ Eldono de 1669)

Der Abentheuerliche Simplicissimus Teutsch (proksimuma esperantigo „La aventuroj de Simplicius Simplicissimus“) estas pikareska romano de Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen, aperinta en 1668, datita je 1669, kaj la plej grava verko siaspeca kaj -epoka. Ĝi estas rigardata kiel la unua germanlingva aventura romano. Ĝi ludas dum la Tridekjara Milito (1618–1648) kaj enhavas aŭtobiografiajn elementojn, ĉar Grimmelshausen mem partoprenis en tiu milito.

Grimmelshausen publikigis la romanon sub la pseŭdonimo German Schleifheim von Sulsfort, kio estas – same kiel la nomo de la protagonisto Melchior Sternfels von Fuchshaimanagramo de la vera nomo de la aŭtoro (Christoffel von Grimmelshausen).

Originala titolo[redakti | redakti fonton]

La plena titolo, transkribita laŭ la titolpaĝo de la unua eldono, presita en 1669 [rekte en 1668] de Wolff Eberhard Felßecker en Nürnberg (eldonloko, jaro kaj presisto estas kaŝcele nekorekte indikitaj) estas:

Der Abentheuerliche  || SIMPLICISSIMUS  || Teutſch /  || Das iſt:  || Die Beſchreibung deß Lebens eines  || ſeltzamen Vaganten / genant Melchior  || Sternfels von Fuchshaim / wo und welcher  || geſtalt Er nemlich in dieſe Welt kommen / was  || er darinn geſehen / gelernet / erfahren und auß=  || geſtanden / auch warumb er ſolche wieder  || freywillig quittirt.  || Überauß luſtig / und maenniglich  || nutzlich zu leſen. ||  An Tag geben  || Von German Schleifheim  || von Sulsfort.  || Monpelgart /  || Gedruckt bey Johann Fillion /  || Jm Jahr MDCLXIX.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Unua libro[redakti | redakti fonton]

Simplicius kreskas kiel naiva bovgarda knabo en bieno en la montara regiono Spessart (Hesio). Li vivas sen iu edukado kaj eĉ ne konas sian nomon. Gardante ŝafojn la dekjarulo per sia sakŝalma ludo alproksimigas soldataron erar-vagantan en la arbaro. Ili elrabas la bienon, torturas la helpanton de la bienulo, seksperfortas la virinojn, mortigas kaj bruldetruas. Laŭ konsilo de la mortanta bien-helpantino perfortita la knabo fuĝas kaj eskapas en la arbaron. Tiel li estas disigita de siaj (ŝajnaj) gepatroj. Nur multe pli poste li rerenktos sian patron. Post kiam la knabo erar-vagis kelkajn tagojn tra la arbaro, li estas akceptita de maljuna ermito, kiu nomas lin Simplicius, t.e. „simplulo“. La maljunulo instruas al li la kristanan katekismon kaj kiel legi kaj skribi.

Post du jaroj en la arbaro, lia instruisto, kiun Simplicius rigardas kiel sian veran patron, klarigas, ke alvenis la tempo kaj ke li, maljuna, baldaŭ mortos. Li petas Simplicius entombigi lin. Ankoraŭ duonan jaron la Simplulo restas en la ermitejo. Kiam li volas demandi al la pastoro de proksima vilaĝo, kion li estonte faru, li trovas la vilaĝon tute forbrulita. Ŝokite, ke la mondo estas tiel sensava li decidas fariĝi ermito mem. Sed eĉ lia modesta hejmo estas atakita de soldatoj, lia provianto por la vintro forrabita. En sia kabano li fine trovas lastan leteron de la ermito, konsilanta foriri el la arbaro.

Tra la brul-detruita urbeto Gelnhausen Simplicius venas al la urbo kaj fortikaĵo Hanau. Tie oni suspektas, ke li estus spiono. Helpe de la urba pastoro li estas liberigita el la karcero. Li ekscias, ke la eremito, antaŭ sia ekvivado en la arbaro, estis oficiro kaj bofrato de la guberniestro Ramsay (temas pri alludo al Jakob von Ramsay (1589–1639), kiu estis sveda komandanto de Hanau ĝis 1638).

Simplicius fariĝas paĝio de la guberniestro, kaj baldaŭ klariĝas, ke la ŝajna orfeo estas la nevo de la guberniestro, la filo de ties malaperinta fratino kaj bofrato. Tamen la aristokrata vivo ĉe la kortego tro malsimilas al tiu en la eremitejo. Por Simplicius ĝi estas hipokrata kaj kontraŭ-Dia. La korteganoj primokas lin pro lia simpleco kaj mankanta kono de la kortegaj manieroj.

Dua libro[redakti | redakti fonton]

Simplicius pro tio baldaŭ perdas la favoron de la guberniestro kaj fariĝas bufono, devigata porti bovidan vestaĵon. Post malmultaj tagoj li estas kaptita de kroataj soldatoj, povas eskapi, nur por denove esti kaptita, ĉi-foje de rabistoj. Li sukcesas priruzi ilin kaj forpreni ilian ŝtelitaĵon. Post kiam li forkonsumis ĝin li alvenas al Magdeburgo. Tie li denove fariĝas bufono de la komandanto kaj baldaŭ bona amiko de ties filo, Ulriko Kor-frato (Ulrich Herzfreund).

Antaŭ la konkero de Magdeburgo fare de la katolikoj, Simplicius povas eskapi per la helpo de Ulriko, dum tiu mem estas kaptita kaj arestita. Simplicius savas sin kiel servisto de dragono en monaĥejon. Post la morto de sia senjoro li mem fariĝas dragono kaj vivas dumtempe en la monaĥejo Paradizo. Kiel „Ĉasisto de Soest en Vestfalio li baldaŭ fariĝas fama kaj riĉa. Li krimas kaj krimadas sen esti kaptita aŭ vundita kaj akiras riĉan akiraĵon. Pro lia konateco iu „Ĉasisto de Werl“ ekagas laŭ la sama maniero en la najbara urbo Werl. La Ĉasisto de Soest baldaŭ haltigas tion, nokte surpriz-atakante la alian kaj minacante mortigi lin, se li ankoraŭfoje rabu vestita kiel ĉasisto.

Pro lia aroganta konduto li provokas du soldatojn al duelo kaj venkas ilin. Ĉar dueloj inter armeanoj estas malpermesitaj per mortpuno, li estas arestita. Li tamen negocas sian baldaŭan liberiĝon, proponante al la generalo ruzon, kiel konkeri almilititan urbon sen sango-verŝado.

Post lia liberiĝo Simplicius fordiboĉas sian tutan monon kaj enamiĝas al la filino de kolonelo. Mallonge poste li vojaĝas tra Kolonjo al Parizo, kie li karieras kiel opereja kantisto, gajnante multe da mono. Pro severa malsaniĝo de sifiliso, nur kelkajn tagojn poste ĝi estos forrabita. Simplicius resaniĝas kaj denove gajnas monon, ĉi-foje kiel kuracista ĉarlatano. Post iom muskedistoj devigas lin al milit-servo.

Okaze de rekognoskado sur la Rejno la ŝipo inversiĝas kaj Simplicius preskaŭ dronante, estas lastmomente savita. Li fuĝas al Rheinhausen, tamen denove estas devigita soldat-servi, kaptita de malamikaj trupoj kaj atakita de rabisto. En gastejo li rerenkontas Kor-fraton. Ili decidas, pilgrimi al Einsiedeln por penti pro siaj pekoj. Simplicius tamen ne tro emas kaj nur kontraŭvole kuniras. Poste li denove milit-servas, ĉi-foje libervole.

Li aŭdas pri proksima lago, la Mummelsee kaj migras tien. El la akvo aperas la reĝo de la akvo-fantomoj, kiu donacas al li miraklan ŝtonon. Metante lin surteren, ĝi lasas ekflui sanigan fonton. Simplicius per ĝi volas fondi novan banlokon, sed erare metas ĝin sur la grundo, kiam li ekdormas. Frustrite pro la denova perdo de granda havaĵo li retiriĝas al bieno kaj studas diversajn artojn.

Kiam en aŭtuno trupoj kantonmentas apud lia bieno, ili arestas lin kaj kondukas lin al Moskvo. Tie li faras karieron kiel esploristo. Li montras al la caro la produktadon de pulvo kaj rekompense estas liberigita. Survoje li travivas sennombrajn aventurojn en Japanio, Makao, Egiptio, Konstantinoplo kaj Romo. Li estas kaptita de piratoj kaj vendita kiel galera sklavo. Fine li revenas hejmen.

Dum promeno en arbaro Simplicius trovas ŝtonan bildon. Kiam li tuŝas ĝin, ĝi aliformiĝas en diversaj aĵoj kaj bestoj, fine forflugas kiel birdo (vd. Baldanders). Li interpretas tion kiel signo de Dio kaj volas pilgrimi al Santiago de Compostela en Hispanio. La ŝipo sinkas, sed li atingas kun la ŝip-ĉarpentisto la bordon de insulo, kie ili trovas fruktojn, kortbirkojn kaj akvon. Post la morto de la ĉarpentisto pro trotrinkado de palmvino, Simplicius fariĝas eremito kaj skribas sian biografion. Al kapitano de holanda ŝipo, hazarde pasanta multajn jarojn poste, Simplicius transdonas la manuskripton. La rimarkigoj de la holanda kapitano estigas la finan ĉapitron de la libro.

En la rakonto „Springinsfeld“ de Grimmelshausen, kiu deruliĝas post la okazaĵoj de la „Aventuroj de Simplicissimus“, Simplicissimus surprize revenas. Restas neklare, kiel li povis forlasi la insulon.

Literatur-speca klasifiko[redakti | redakti fonton]

La klasifiko de la romano kiel „pikareska romano“ estas disputata. Kaj ĝia strukturo kaj ĝia funkcio, alludita de Grimmelshausen mem en diversaj publikigaĵoj, montras paralelojn al la kristana eduka romano (Erbauungsroman), kio parte apartigas ĝin de pikareskaj romanoj kiel ekzemple Til' Strigospegulo (Till Eulenspiegel). Preskaŭ ĝenerale estas agnoskite, ke almenaŭ la sesan libron, la t.n. „Continuatio“, oni povas ĝuste interpreti kaj „malŝlosi“ nur surbaze de la Biblia kvaropa interpreto (do laŭvorta, alegoria, morala kaj anagogia interpreto). Laŭ tiu interpreto inter la alegorioj kaj simboloj de Grimmelshausen kaŝas sin mesaĝoj, kiuj ne estas ŝercemulaj aŭ friponaj (do „pikareskaj“), sed prezentas socialan, militan aŭ socian kritikon (eĉ se eble tamen en ŝercemula vesto) kaj / aŭ efikas kristane eduke.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La romano (parte) estis plurfoje filmita:

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen: Simplicissimus teutsch. Werke in drei Bänden. Bd. I/1. Hrsg. v. Dieter Breuer. Frankfurt am Main: Deutscher Klassiker Verlag 1989 (=Bibliothek deutscher Klassiker, 4/1). ISBN 3-618-66460-5
    • Kiel poŝlibro: kiel supre, Deutscher Klassiker Verlag Taschenbuch 2: 2005. ISBN 3-618-68002-3
  • Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen: Der abenteuerliche Simplicissimus. Ungekürzter Text mit Anmerkungen. Husum: Hamburger Lesehefte Verlag s. j. [post 1989, surbaze de la eldono de Klassiker Verlag] (= Hamburger Lesehefte, 207). ISBN 3-87291-206-2
  • Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen: Der abenteuerliche Simplicissimus. Vollständige Ausgabe mit Illustrationen, Worterklärungen und Anmerkungen. Hrsg. Alfred Kelletat. Parkland Verlag Stuttgart 1967. ISBN 3-88059-052-4
  • Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen: Der abenteuerliche Simplicissimus. Vollständige Ausgabe (surbaze de la Scholteschen Ausgaben de 1938/39 ) mit Illustrationen (169 Handätzungen von Max Hunziker), Worterklärungen und Anmerkungen. Hrsg. Prof.Dr.Emil Ermatinger. Büchergilde Gutenberg Zürich 15.12.1945
  • Kiel son-libro: Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen: Der abenteuerliche Simplicissimus. Gelesen von Roberto Gaspard. Vollständige Lesung: 14 CDs: 17 Stunden. Basel: Christoph Merian Verlag 2006. ISBN 3-85616-273-9

Simplicissimus en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • 1985: El Simplicius Simplicissimus: Unua libro, la 7-a kaj 8-a ĉapitro (la knabo alvenas ĉe la ermito, kiu donas al li la nomon "Simplicius"). En: Germana Antologio. Gerlingen: Bleicher 1985, p. 298-303
  • 1976: La aventuroj de Simplicius Simplicissimus. Kelkaj specimenaj ĉapitroj el la ĉefverko de la plej eminenta germana poeto de la 17-a jarcento. Elgermanigis Margot Hektor, Hermann Heiß, F. Walter Poppeck. Nürnberg: Ludwig Pickel 1976, 21 p.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aylett, R. P. T.: The nature of realism in Grimmelshausen's Simplicissimus, cycle of novels. Bern 1982.
  • Breuer, Dieter: Grimmelshausen-Handbuch. Fink/UTB, München 1999. ISBN 3825281825
  • Koeman, Jakob: Die Grimmelshausen-Rezeption in der fiktionalen Literatur der deutschen Romantik. Amsterdam 1993.
  • Meid, Volker: Grimmelshausen: Epoche - Werk - Wirkung. München 1984.
  • Parzefall, Edith: Das Fortwirken des Simplicissimus von Grimmelshausen in der deutschen Literatur. Berlin 2001. ISBN 3897226383

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]