Dintikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dintikon
Blazono de Dintikon
Kamparana domo en Dintikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 21′ 55″ N 8° 13′ 45″ O / 47.36528 °N, 8.22917 °O / 47.36528; 8.22917 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 55″ N 8° 13′ 45″ O / 47.36528 °N, 8.22917 °O / 47.36528; 8.22917 (mapo)
Areo 3,73 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 5606
Komunumkodo 4194
Mapo de Dintikon
vdr

Pri la komunumo

Dintikon estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1794 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Arbara lageto sude apud la kamparvojo de Ammerswil al Dintikon
Lernejo de Dintikon

Dintikon situas ĉe la orienta deklivo de la montoĉeno Rietberg, kiu formas la limon inter la valoj de la rivero Bünz kaj Seetal. Norde de la historia vilaĝo situas la kvartalo Langelen kun novaj setlejoj kaj industrizonoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,73 km², de kiuj 1,57 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,70 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 667 m s.m. sur la kulmino de la monteto Hochwacht kaj la plej malalta punkto sur alteco de 420 m s.m. en la Bünzebenaĵo ĉe la norda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Dintikon limas en nordo al Hendschiken, en oriento al Villmergen, en sudo al Seengen, en okcidento al Egliswil, kaj en nordokcidento al Ammerswil.

Trafiko

Vilaĝeniro de Dintikon alvenante de Ammerswil

Tra Dintikon kondukas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Zugo. La stacidomo Dintikon-Dottikon ĉe la linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo tra Zugo al Arth-Goldau fakte situas nek en Dintikon ne en Dottikon sed sur la teritorio de la komunumo Villmergen meze inter la du nomdonaj vilaĝoj. De Dintikon kondukas loka buslinio al Lencburgo kaj poŝtaŭtolinio al Wohlen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 6 kilometroj nordokcidente en Lencburgo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Dintikon datiĝas el la jaro 893 kiel Tintinchowa.

En mezepoko en Dintikon unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl, ek de 1331 plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko. La malalta jurisdikcio poste al la Baronoj de Fidingen, tiam al la Baronoj de Grünenberg kaj fine al la Baronoj de Ballmoos.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Dintikon fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Dintikon ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de Othmarsingen en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Dintikon fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Dintikon grekeDintikon en la Historia Leksikono de Svislando



Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen

Ŝablono:Projekto