Drawno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drawno
germane: Neuwedell

Blazono

Blazono
urbo
Drawno (Pollando)
Drawno (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto distrikto Choszczno
Komunumo komunumo Drawno
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 12-a jarcento
Urborajtoj 1333
Koordinatoj 53° 13′ N, 15° 45′ O (mapo)53.21666666666715.75Koordinatoj: 53° 13′ N, 15° 45′ O (mapo)
Areo 5,03 km²
Loĝantaro 2304 (en 2016)
Loĝdenso 482,1 loĝ./km²
Poŝtkodo 73-220
Telefona antaŭkodo 95
Aŭtokodo ZCH
TERYT 4324302034
Estro Ireneusz Jacek Rzeźniewski
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościelna 3
Poŝtkodo de estraro 73-220
Telefono de estraro 95 768-20-31
Fakso de estraro 95 768-20-31
Ĝemelaj urboj (Germanio) Müllrose
Komunuma retejo http://www.drawno.pl
vdr

Drawno (kaŝube: Nowi Wedel; dum historio estis diversaj nomoj de la urbo: Hassone de Wedele 1303, Wedele 1313, Nienwedel 1338, Nigen wedel 1355, de noua wedel 1356, Wedel 1362, Neu Wedell 1833, Neuwedell, germane: Neuwedell) - estas urbo en la provinco Okcidenta Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Drawno en distrikto Choszczno.

La ruinaĵoj de la kastelo en Drawno, (2018)

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj spuroj de la homoj sur tiu tereno devenas el la paleolitiko (ĉirkaŭ 9 000 da jaroj a.K.). En la 10a jarcento Drawno kun la Tero de Choszczno eniris fare de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a al la limoj de Pollando. Post la morto de Przemysław la 2-a en februaro 1296 la tutan teron, ĝis la rivero Küdde (pole Gwda) on oriento ekokupis markgrafoj de Brandenburgio sub la nomo de tn. Nova Markio. De la jaro 1454 ĝis la fino de la Dua Mondmilito la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo senrompe estis sub Brandenburgio kaj Reĝlando Prusio (1701-1871) kaj Germanio (Prusio kaj Tria Regno) (1871-1945).

urba panoramo el la jaro 1652, (dekstre videblas la kastelo)

Nur dum la 16-a jarcento ekestis pligrandigo de la setlado fare de Rüdiger Wedel. Pluraj militoj kaj bataloj detruadis la urbon kaj suferis la loĝantaro, speciale dum la Sveda diluvo en la jaro 1655. Tamen ĉar la urbo estis iom provinceca, inter la arbaroj, ĝi ĉiam restis malgranda loka centro.

Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tadeusz Białecki, Słownik współczesnych nazw geograficznych Pomorza Zachodniego z nazwami przejściowymi z lat 1945-1948, Szczecin: Książnica Pomorska w Szczecinie, 2002.
  • Andrzej Szutowicz, Przewodnik po Drawnie i okolicach, Drawno: Urząd Miejski, 2012.
  • Edyta Tomczyk, Piotr Ostrowski, Tomasz Wieczorek, Pomorze - część zachodnia na weekend, Bielsko-Biała: Pascal, 2002.
  • Helena Wojczewska, Danuta Maj, Drawno i okolice, Varsovio: Wydawnictwo Sport i Turystyka, 1964.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. Sieradzon, Drawno – puls pstrągowej rzeki (Drano - pulso de truta rivero), eldono Królewicz, 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]