Eburbeka pego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eburbeka pego
Campephilus principalisAWP066AA2.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Campephilus
Campephilus principalis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Status none PE.svg
Konserva statuso: Kriza (eble formortinta)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La eburbeka pego (latine, Campephilus principalis) estas birdospecio de la pego-familio, Pegedoj. Ĝi estas oficiale listita kiel endanĝerigita specio. Oni supozis, ke ĝi estas formortinta specio dum pli ol 60 jaroj, sen vidado de la birdo. La kialo de ĝia malaperado estas preskaŭ certe la perdo de ĝia loĝloko. Tamen, unu virbirdo de la specio estis vidita per vidbendo en Arkansaso kun aliaj perokulaj vidadoj en aprilo de 2005 kaj ekde tiam oni konsideris ĝin kiel lazara specio, tio estas specio kiu estas remalkovrita vivanta post esti konsiderata formortinta dum iom da tempo.

En Junio de 2006, oni oferis rekompencon de 10,000 dolaroj por informaro kondukonta al malkovro de nesto de Eburbeka pego, aŭ ripozejo aŭ manĝejo.[2]

En malfrua septembro de 2006, teamo de ornitologoj el la Universitato de Auburn kaj el la Universitato de Windsor publikigis tekston detaligante konvinkecajn pruvojn de la ekzisto de la Eburbeka kampefilo laŭlonge de la rivero Choctawhatchee en nordokcidenta Florido (Hill et al., 2006).

Spite la komencaj informoj el kaj Arkansaso kaj Florido, ne alvenis konkludaj pruvoj de la eksisto de populacio de Eburbeka kampefilo, laŭ formo de certigaj fotoj, filmoj, specimenoj aŭ analizo de DNA el plumoj. Tamen, oni entreprenis akiron kaj restaŭradon de teroj por protekti la eblan survivon de tiu pego.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kontrasto en plumaro de masklo (supre) kaj ino (sube).

Ĝi estas unu el la plej grandaj pegoj en la mondo kaj precize la dua plej granda en la mondo kaj la unua en Usono. La plej grandaj de ĉiuj pegoj estas la tre rilata Imperia kampefilo (C. imperialis) de okcidenta Meksiko, alia rara specio kiu estas eble ankaŭ formortinta. La Eburbekulo estas 46 al 51 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 570 g. Ĝi havas enverguron de ĉirkaŭ 75 cm. Ĝi estas proksime tiel granda kiel korniko. Ĝi havas mallongajn krurojn kaj piedoj kun grandaj, kurbaj ungoj. Tiuj birdoj havas brilajn nigro-bluajn plumojn, kun blankaj strioj el la brido tra ambaŭ flankoj de la kolo ĝis la dorso kie preskaŭ kuniĝas unu kun la aliflanka, sed ja kun triangula subdorsa blanka makulo. Ili havas ampleksan blankan makulon en flugilplumoj kaj sube kaj supre. Ĝi povas esti identigita pro ĝia eburkolora beko (junuloj havas kalkoŝtonece blankan bekon).

La Eburbeka kampefilo havas elstaran kreston, kvankam ĉe junuloj ĝi estas ĉifona. La kresto estas nigra ĉe junuloj kaj inoj. Ĉe maskloj, la kresto estas nigra en antaŭa bordo kaj tre kontraste ruĝa meze kaj malantaxue. La mentono estas nigra. Ripoze kun fermitaj flugiloj, ili montras subdorsan triangulan blankan parton. Tiuj karakteroj distingas la specion el la pli eta kaj malhelbeka Blankvizaĝa nigropego. Tiu kutime estas brunecnigra, nigra aŭ ardeznigra. Ĝi havas ankaŭ blankan kolstrion sed la dorso estas kutime nigra. Junuloj de Blankvizaĝa havas ruĝan kreston kaj blankan mentonon. Blankvizaĝa nigropego kutime ne havas blankon en bordo de flugiloj kaj ripoze montras nur etan blankan makulon ambaŭflanke de la korpo ĉe la flugilbordo. Tamen, la Blankvizaĝa nigropego, ŝajne mutaciaj individuoj, prezentis blankajn flugilbordojn, formantajn blankan triangulan makulon en subdorso ripoze.

Kiel ĉiu pego, la Eburbekulo havas fortan kaj rektan bekon kaj longan, moveblan, durpintan kaj harecan langon. Inter nordamerikaj pegoj, la eburbekulo estas unika pro havi bekon kies pinto estas plata flanke, kun formo de bevelita lignoĉizilo. La tamburado de la birdo estas ununura aŭ duobla frapo. Oni priskribis 4 distingajn alvokojn en literaturo kaj oni surbendigis 2 el ili en la 1930-aj jaroj. La plej komuna sonas kiel ludila trumpeto ofte ripetita en serioj. Kiam oni ĝenas la birdon, la alvoko laŭtiĝas, ripetiĝas pli ofte kaj ofte duobliĝas.

Habitato kaj dieto[redakti | redakti fonton]

La Eburbeka kampefilo preferas densajn marĉarbarojn aŭ pinarbarojn, kun grandaj kvantoj de mortaj kaj falitaj arboj. Antaŭ la Usona Enlanda Milito, multe el la usonaj sudaj ŝtatoj estis kovrita de ampleksaj tavoloj de praarbaroj kiuj estas taŭgaj kiel habitato por tiu birdo. Je tiu epoko, la eburbekuloj havis teritoriojn el orienta Teksaso al Norda Karolino, kaj el suda Ilinojo al Florido kaj Kubo.[3] Post la Enlanda Milito, la lignorikoltado senarbarigis milionojn da akreoj en la Sudo, lasante nur dise izolitajn pecojn de taŭga habitato.

La Eburbeka kampefilo manĝas ĉefe larvojn de lignoborantaj skaraboj, sed manĝas ankaŭ semojn, fruktojn kaj aliajn insektojn. La birdo uzas sian enorman blankan bekon por marteli, premi kaj deŝeligi la mortajn arbojn por trovi insektojn. Surprize, tiuj birdoj bezonas ĉirkaŭ 25 km² ĉiupare por trovi sufiĉan manĝon por manĝigi la idojn kaj sin mem. Pro tio ili vivas je malaltaj densoj eĉ se en loĝataj populacioj. La pli komuna Blankvizaĝa nigropego povas konkurenci por manĝo kun tiu specio.

Reprodukta biologio[redakti | redakti fonton]

Ekzemplero montranta la blankan "identigilon"

Oni supozas, ke la Eburbeka kampefilo pariĝas dumvive. Oni konas ankaŭ, ke paroj veturas kune. Tiuj parbirdoj pariĝas ĉiujare inter januaro kaj majo. Antaŭ havi siajn idojn, ili elfosas neston en morta aŭ parte morta arbo ĉirkaŭ 8 al 15 m super la grundo. Kutime la ino demetas 2 al 5 ovojn, kiuj estos kovataj dum 3 al 5 semajnoj. Ambaŭ gepatroj sidas sur la ovoj kaj zorgas la idojn. La masklo respondecas nokte. Ili manĝigas la idojn dum monatoj. Ĉirkaŭ 5 semajnoj post eloviĝo, la idoj eklernas flugi. Eĉ tiam la gepatroj daŭre manĝigas ilin dum aliaj 2 monatoj. La familio disiĝos nur dum la venonta aŭtuno aŭ frua vintro.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Troa lignorikoltado krom ĉasado de kolektantoj amase malpliigis la populacion de Eburbeka kampefilo en la malfruaj 1800-aj jaroj. Oni ĝenerale konsideris formortinta la specion en la 1920-aj jaroj, kiam paro aperis en Florido, nur por esti ĉasataj kiel specimenoj.

Ĉirkaŭ 1938, restis ĉirkaŭ 20 individuoj en la naturo, el kiuj 6-8 estis lokitaj en malnova arbaro Singer Tract en Luiziano, kie rajtojn je lignorikoltado posedis la entreprenoj Chicago Mill kaj Lumber Company. La kompanio malatentis apartajn petojn de 4 sudaj guverniestroj kaj la National Audubon Society por ke la arbaro estu aĉetata kaj lasata kiel rezervejo kaj forhakis la arbaron. Ĉirkaŭ 1944 la lasta konata Eburbeka kampefilo, ino, foriris el la troklarigita arbaro (Smithsonian p 98).

Informitaj vidaĵoj: 1940-aj jaroj al 1990-aj[redakti | redakti fonton]

La Eburbeka kampefilo estis listita kiel endanĝerita specio la 11an de marto de 1967, kvankam la ununura pruvo de ties ekzisto je tiu tempo estis ebla gravurado de ties voĉo en Orienta Teksaso. La lasta informita vidaĵo de la subspecio de Kubo (C. p. bairdii), post longa intermezo, okazis en 1987; oni ne vidis tiun birdon post tiam. La kuba ekzilita ĵurnalisto kaj aŭtoro John O'Donnell-Rosales kiu naskiĝis en la areo de Kubo, kie okazis la lastaj konfirmitaj vidaĵoj, informis pri vidaĵoj ĉe la Alabama Delto, en 1994 sed tiuj neniam estis taŭge pristudataj de ŝtataj fakuloj.

Du tentallogaj fotoj estis donataj al George Lowery, la direktoro de la muzeo de la Louisiana State University, en 1971 de fonto kiu deziris resti anonima, sed kiu rezultis en 2005 esti libervagulo nome Fielding Lewis.[4] La fotoj, faritaj per malkosta fotilo Instamatic, montras kio ŝajnas masklo de Eburbeka kampefilo ripoza sur trunkoj de du diferencaj arboj en la baseno Aĉafalaja de Luiziano. La distinga beko de la birdo ne videblas en iu foto kaj tiuj -faritaj je distanco- estas tro akna. Lowery prezentis la fotojn en la ĉiujara kunsido de 1971 de la American Ornithologists Union. Skeptikuloj misfidis la fotojn kiel fraŭdo, supozante ke la vidita birdo estis ĉu misidentigita Blankvizaĝa nigropego , aŭ -vidante ke la birdo estis en sufiĉe la sama sinteno en ambaŭ fotoj - muntita specimeno.

Estis nombraj nekonfirmitaj informoj pri la birdo,[5][6] sed multaj ornitologoj kredas, ke la specio formortiĝis entute kaj estis klasita kiel "formortinta" de la International Union for Conservation of Nature and Natural Resources en 1994. Tiu klasigo estis poste ŝanĝita al "draste endanĝerita" sur la bazo ke la specio povus ankoraŭ esti vivanta.[7]

Ekspedicio de 2002 ĉe rivero Perlo (Pearl River)[redakti | redakti fonton]

En 1999, estis nekonfirmita vidado de paro de birdoj en la regiono de la Rivero Perlo de sudorienta Luiziano de forsta studento, David Kulivan, kiun kelkaj fakuloj konsideris tre konvinka. En 2002 dum ekspedicio en la arbaroj, marĉoj kaj bayou de la Natura Areo de la Rivero Perlo biologoj de LSU pasis 30 tagojn serĉante la birdon.[8]

Posttagmeze de la 27a de januaro de 2002, post dek tagoj, frapa sono simila al la "duobla frapado" de la Eburbeka kampefilo estis aŭdata kaj surbendigata. La preciza fonto de la sono ne estis trovata pro la marĉa teritorio, sed oni trovis spurojn de aktiva pego (i.a., disŝirita arboŝelo kaj grandaj kavaĵoj). La ekspedicio estis sensukcesa, tamen, ĉar oni ne povis precizigi ĉu la surbendigitaj sonoj estis pli kiel eĥoj de pafado ol la distinga duobla frapado de la Eburbeka pego.[9]

Ekde 2002, plej parto de la atento ĉe serĉado de la Eburbeka kampefilo foriris el regiono de la Rivero Perlo, kvankam oni informis pri kelkaj nekonfirmitaj vidaĵoj tie februare de 2006 video clips.

Informoj de Arkansaso 2004/2005[redakti | redakti fonton]

Maskloj en desegno rekoneblaj pro pli hela kresto.

Grupo de 17 aŭtoroj estritaj de la Laboratorio Cornell de Ornitologio informis de la malkovro de almenaŭ unu Eburbeka kampefilo, masklo, en la areo de Big Woods de Arkansaso en 2004 kaj 2005, publikante la informon en la ĵurnalo Science la 28an de aprilo de 2005 (Fitzpatrick et al., 2005).

Unu el la aŭtoroj, kiu estis kanuante ĉe la Cache River National Wildlife Refuge, Monroe County, Arkansaso, la 11an de februaro de 2004, informis en retejo pri la vidaĵo de nekutime granda ruĝkresta pegedo. Tiu informo kuraĝigis pli intensan serĉadon en la areo kaj en White River National Wildlife Refuge, plenumita, iom sekrete pro timo de lavango de birdumantoj, de spertaj observantoj dum la venontaj 14 monatoj. Ĉirkaŭ 15 vidaĵoj okazis dum tiu periodo (7 el kiuj estis konsiderataj sufiĉe konvinkaj por esti menciataj en la scienca artikolo), eble ĉiuj el la sama birdo. Unu el la plej fidindaj vidaĵoj okazis la 27an de februaro de 2004. Bobby Harrison de Huntsville, Alabamo, kaj Tim Gallagher de Ithaca, Novjorko, ambaŭ informis estis vidintaj Eburbekan kampefilon samtempe. La sekretismo de la serĉado permesis la organizojn The Nature Conservancy kaj la Universitato Cornell diskrete aĉetampleksigi la habitaton de la eburbekulo aldonante 120,000 akreojn (490 km²) de la Big Woods protektita de Conservancy.

Granda pego estis filmita la 25an de aprilo de 2004; ties grando, flugilbildo kaj ripoze kaj dumfluge kaj la blanka plumaro endorso inter la flugiloj estis cititaj kiel pruvo ke la vidita pego estis Eburbeka kampefilo. Tiu sama filmo inkludis pli fruan bildon de kio estis supozata kiel tiu birdo ripozanta sur Tupelo (Nyssa aquatica).

La informo notas ankaŭ, ke la tamburado kongrua kun tiu de la Eburbeka kampefilo estis aŭdata en la regiono. Tio supozigas pri maldensa distribuita populacio en la areo, kvankam oni ne vidis birdojn. Nuntempa afero estas ke tro multaj birdumantoj trairas la areon cele vidi tiun tiom raran birdon. Ornitologoj kaj veteranaj birdostudantoj jam informis pri plenkreskaj pegoj abandonantaj siajn nestojn kaj idojn pro ĝeno de troentuziamaj birdumantoj.

Aŭtune de 2006, priserĉistoj disvolvigis kaj instalis "aŭtonomian observejon" uzante robotajn videokameraojn kun bildoproceziloj kiu detektas kaj gravurigas filmojn de alta rezolucio dumfluge ene de tre alta probableca zono en la areo de rivero Cache. Ĝis aŭgusto de 2007, centojn de birdoj oni registris, inkludante ekzemplerojn de Blankvizaĝa nigropego, sed ne de Eburbekuloj.

Debato[redakti | redakti fonton]

Junie de 2005 ornitologoj de Universitato Yale, Universitato de Kansaso, kaj Florida Gulf Coast University publikis sciencan artikolon skeptikan pri la komencaj informoj de remalkovro. Aŭguste de 2005, spite la defendon de la ekzisto de almenaŭ unu Eburbeka kampefilo, restis demandoj pri la pruvoj. Ekzemple, ne estis spuroj de mortaj eburbekuloj nek oni trovis nestojn. Cornell ne povis diri absolute certe, ke la sonoj gravuritaj en Arkansaso estis el Eburbekulo.[10]

Kelkaj skeptikuloj, inkludante Richard Prum, opiniis, ke la filmo povis esti farita el Blankvizaĝa nigropego.[11]

Artikolo de Dina Cappiello ĉe Houston Chronicle publikita la 18an de decembro de 2005 prezentis la skeptikan sintenon de Richard Prum. La American Birding Association anoncis, ke la koncerna komitato ne estis ŝanĝinta la statuson de la Eburbeka kampefilo el formortinta al alia nivelo kiu implicus etan survivantan populacion. Tiu komitato atendis pli certigajn pruvojn ke la specio ankoraŭ ekzistas. Ankaŭ en The Auk en Januaro de 2006, Jerome Jackson esprimis sian skeptikecon pri la certo de la eburbekulo en la filmo kaj opiniis kun Prum, Robbins kaj Brett Benz, ke la birdo en la filmo de Luneau estis normala Blankvizaĝa nigropego. La polemiko akriĝis.

Marte de 2006, reserĉa teamo estrita de David A. Sibley de Concord, MA, publikis siajn trovojn en Science, dirante ke la filmo estis tre probable de Blankvizaĝa nigropego, kaj eraroj devenis el misinterprenoj de ties sinteno. Ili konkludas, ke mankas kelkaj karakteroj propraj de Eburbeka kampefilo, kaj aliaj kongruas kun la Blankvizaĝa nigropego (Sibley at al., 2006). La origina teamo de Cornell restis ĉe siaj originaj trovoj en responda artikolo en la sama numero de Science.

Maje de 2006, oni anoncis, ke la klopodoj de la teamo de Cornell estis prokrastitaj post trafi nur kelkajn nekonfirmitajn vidaĵojn. Ŝajne konservaj funkciuloj planas permesi la publikon eniri denove en la iam malpermesitaj areoj de la Rezervejo de rivero Cache.[12]

2005/2006 Floridaj informoj[redakti | redakti fonton]

Septembre de 2006, venis novaj plendoj, ke la Eburbeka kampefilo povus ne esti formortinta el reserĉa grupo konsistanta el membroj el la Auburn University de Alabamo kaj de la University of Windsor de Ontario. Dro. Geoff Hill de Auburn University kaj Dro. Daniel Mennill de la University of Windsor montris pruvojn, ke tiu birdo povus ankorŭ esti vivanta en la kipresaj marĉoj de Florida strio. Tiu pruvaro inkludas 14 vidaĵojn de la birdoj kaj 300 surbendigojn de sonoj kiuj povus esti atribuitaj al Eburbeka kampefilo, sed inkludas ankaŭ denoncajn manĝorestaĵojn kaj grandotaŭgajn arbajn nestokavaĵojn (Hill et al., 2006). Tiu pruvo restis nekonkluda dum ĝi ne inkludas foton aŭ pruvon de DNA kiujn fakuloj citas kiel necesaj antaŭ konfirmi la vivon de la specio. Dum Dro. Hill kaj Dro. Mennill estas konvinkitaj de la ekzisto de la birdo en Florido, ili agnoskas, ke ili ne povas montri konkludajn pruvojn. La reserĉa teamo estas nun pristudanta pli komplete la zonon de rivero Choctawhatchee, espere akiri fotan pruvon de la ekzisto de la birdo.[13] Aprile de 2007 la Komitato de la Florida Ornitologia Societo voĉdonis unuanime ne akcepti la informojn de 2005-06 pri la eburbekulo ĉe la rivero Choctawhatchee. [14]

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la ekonomie baraktanta orienta Arkansaso, la spekulado pri ebla reveno de la eburbekulo utilis kiel granda fonto de ekonomia revigliĝo, kun kresko de turismo je 30%, ĉefe en kaj ĉirkaŭ la urbo Brinkley, Arkansaso. Oni organizis surloke "festivalon", pegecan hararstilon (speco de kresto kun ruĝa, blanka kaj nigra koloroj), kaj "Eburbeka Burgereĵo". Manko de konfirmita pruvo de la ekzisto de la birdo kaj la tre eta eblo vidi la birdon eĉ se vere ĝi ekzistas (ĉefe ekde kiam la precizaj lokoj de la informitaj vidaĵoj estas ankoraŭ ne disvastigitaj), evitis la eksplodon de turismo, kiun kelkaj lokanoj antaŭvidis.

Brinkley loĝigis la feston de "Alvoko de la Celebro de la Eburbeka kampefilo" en februaro de 2006. La celebro inkludis ekspoziciojn, birdumajn vizitojn, edukajn prezentadojn, merkaton kaj multe pli.

Aliaj faktoj[redakti | redakti fonton]

La Eburbeka kampefilo foje estas menciita kiel la Grala Birdo, la Sinjordia Birdo, aŭ la Bona Dia Birdo, ĉiuj nomoj bazitaj sur la ekkrioj de impresitaj serĉuloj.[15] Aliaj kromnomoj por tiu birdo estas Reĝo de la pegoj kaj Elvis en Plumoj.

Intervjuoj kun loĝantoj de Brinkley, Arkansaso, aŭdataj en la Nacia Publika Radio kaj pri la informoj pri malkovro estis miksitaj kun la muzikisto Sufjan Stevens, kiu uzis la materialon por verki kanton titolitan "The Lord God Bird" (La Sinjordia Birdo) (MP3).[16]

Arkansas faris licenc-platojn montrantajn bildon de Eburbeka kampefilo.

La Eburbeka kampefilo aperis en epizodo de ABC Grey's Anatomy la 1an de novembro de 2007, titolita "Kung-Fu Fighting" (Kungfua lukto). La eblo vidi la raran birdon iam inspiris pasian birdumanton por akcepti malfermkoran kirurgion.

En epizodo de Woody Woodpecker nome "Dumb Like a Fox" (Muta kiel vulpo), muzeo oferas 25 dolarojn por Campephilus principalis, dum Woody Woodpecker estas specimeno de tiu specio li mem.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bevier, Louis (2007): Ivory-billed debate [1]
  • Farrand, John & Bull, John, The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region, National Audubon Society (1977)
  • Fitzpatrick, John W.; Lammertink, Martjan; Luneau, M. David Jr.; Tim Gallagher; Harrison, Bobby R.; Sparling, Gene M.; Rosenberg, Kenneth V.; Rohrbaugh, Ronald W.; Swarthout, Elliott C. H.; Wrege, Peter H.; Swarthout, Sara Barker; Dantzker, Marc S.; Charif, Russell A.; Barksdale, Timothy R.; Remsen, J. V. Jr; Simon, Scott D. & Zollner, Douglas (2005): Eburbeka kampefilo (Campephilus principalis) persists in continental North America. Science 308(5727): 1460-1462. PMID 15860589 preprint PDF plena teksto Reta Materialo
  • Fitzpatrick, John W.; Lammertink, Martjan; Luneau, M. David Jr.; Tim Gallagher & Rosenberg, Kenneth V. (2006a): Response to comment on "Ivory-billed Woodpecker (Campephilus principalis) persists in continental North America". Science 311: 1555. PDF plena teksto Reta Materialo Erratum por uzantoj
  • Fitzpatrick, John W.; Lammertink, Martjan; Luneau, M. David Jr.; Tim Gallagher; Harrison, Bobby R.; Sparling, Gene M.; Rosenberg, Kenneth V.; Rohrbaugh, Ronald W.; Swarthout, Elliott C. H.; Wrege, Peter H.; Swarthout, Sara Barker; Dantzker, Marc S.; Charif, Russell A.; Barksdale, Timothy R.; Remsen, J. V. Jr; Simon, Scott D. & Zollner, Douglas (2006b): Clarifications about current research on the status of Ivory-billed Woodpecker (Campephilus principalis) in Arkansas. Auk 123(2): 587–593. 10.1642/0004-8038(2006)123[587:CACROT]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  • Fitzpatrick, John W.; Lammertink, Martjan; Luneau, M. David Jr.; Rosenberg, Kenneth V.; Tim Gallagher & Rohrbaugh, Ronald W. (2006c): Response to letter by J. A. Jackson. Auk 123(4): 1189. 10.1642/0004-8038(2006)123[1189:RTLBJA]2.0.CO;2
  • Tim Gallagher (2005): The Grail Bird: Hot on the Trail of the Ivory-Billed Woodpecker Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-618-45693-7
  • Hill, Geoffrey E.; Mennill, Daniel J.; Rolek, Brian W.; Hicks, Tyler L. & Swiston, Kyle A. (2006): Evidence Suggesting that Ivory-billed Woodpeckers (Campephilus principalis) Exist in Florida. Avian Conservation and Ecology - Écologie et conservation des oiseaux 1(3): 2. HTML fulltext PDF plena teksto kun ligoj al apendicoj Erratum
  • Hoose, Phillip M. (2004): The Race to Save the Lord God Bird. Farrar, Straus, and Giroŭ, New York. ISBN 0-374-36173-8 (porinfana libro) HTML resumo
  • Jackson, Jerome A. (2004): In Search of the Ivory-Billed Woodpecker. Smithsonian Institution Press. ISBN 1-58834-132-1
  • Jackson, Jerome A. (2006a): Ivory-billed Woodpecker (Campephilus principalis): hope, and the interfaces of science, conservation, and politics. Auk 123: 1-15. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[0001:IWCPHA]2.0.CO;2 PDF fulltext
  • Jackson, Jerome A. (2006b): The public perception of science and reported confirmation of the Ivory-billed Woodpecker in Arkansas. Auk 123(4): 1185–1189. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1185:TPPOSA]2.0.CO;2
  • Tanner, James T. (1942). The Ivory-Billed Woodpecker. National Audubon Society, N.Y.
  • Winkler, H.; Christie, D. A. & Nurney, D. (1995): Woodpeckers: A Guide to the Woodpeckers of the World. Houghton Mifflin Company, Boston. ISBN 0-395-72043-5

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2005). Campephilus principalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 9 Majo 2006. Datumbazero inkluzivas kialo ke ĉi tiu specio estas krize endanĝerita.
  2. 21a de junio de 2006 http://www.myeyewitnessnews.com/news/tristate/story.aspx?content_id=2CF788B2-BA49-4E9D-A5F0-63E21CE2DBF4
  3. [ http://www.birds.cornell.edu/ivory/id_tips/bird_wilderness_html/document_view The search for the Ivory-billed Woodpecker, Cornell Lab of Ornithology, malferme la 8an de julio 2006]
  4. The grail bird, malfermita la 8an de julio de 2006
  5. The Little-Known Status and Distribution of the Ivory-billed Woodpecker , malfermita la 8an de Julio de 2006
  6. Reported Ivory-bill Sightings Since 1944 , malfermita la 8an de Julio de 2006
  7. [ http://www.iucnredlist.org/search/details.php?species=3712 malfermita la 8an de Julio de 2006]
  8. [ http://news.nationalgeographic.com/news/2002/02/0220_0220_newwoodpecker.html "Extinct" Woodpecker Still Elusive, But Signs Are Good, National Geographic News, National Geographic, 8a Julio 2006]
  9. [ http://birds.cornell.edu/publications/birdscope/summer2002/ivory_bill_absent.html Ivory-bill Absent from Sounds of the Bayous , malfermita la 8an de Julio de 2006]
  10. [ http://www.birds.cornell.edu/ivory/field/listening/expert/document_view The Search for the Ivory-billed Woodpecker, malfermita la 9an de Julio de 2006]
  11. [ http://www.bioedonline.org/news/news-print.cfm?art=1940 Ivory-billed woodpecker raps on, malfermita la 9an de Julio de 2006]
  12. "Refuge Opens Bayou DeView to Public Use," Press Release, Cache River Nat'l Wildlife Refuge, U.S. Fish and Wildlife Service, Majo 18an, 2006, malfermita la 25an de Novembro de 2006.
  13. [ http://www.ace-eco.org/vol1/iss3/art2/ Evidence suggesting that Ivory-billed Woodpeckers (Campephilus principalis) exist in Florida. , malfermita la 30an de Novembro de 2006]
  14. [ http://www.fosbirds.org/RecordCommittee/Board%20Report%20Spring%202007.htm malfermita la 18an de Marto de 2008]
  15. Phillip Hoose, The Race to Save the Lord God Bird, Douglas & McIntyre, 2004, ISBN 0-374-36173-8, ili uzas nomojn kiel 'Sinjoro Dio birdo' kaj 'Bona Dio birdo'.
  16. [ http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=4721675 Brinkley, Ark., Embraces 'The Lord God Bird', malfermita la 9an de Julio de 2006]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]