Blankvizaĝa nigropego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankvizaĝa nigropego
Blankvizaĝa nigropego
Blankvizaĝa nigropego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dryocopus
Specio: D. pileatus
Dryocopus pileatus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankvizaĝa nigropegoBlankvizaĝa driokopo (Dryocopus pileatus) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj, kiu logas en Nordameriko. Ĝi estas tre simila al sudamerika Strivizaĝa nigropego, sed tiu ĉi montras pli da blanko en vizaĝo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulino.

La plenkreskuloj de tiu ĉi specio (40-49 cm longaj, 250-350 g pezaj) estas ĉefe nigraj kun ruĝa kresto kaj blankaj linioj ambaŭflanke de vizaĝo kaj kolo; pli precize tiu linio estas sama de la Strivizaĝa nigropego, kiuj iras el super la beko, sub la okulo en direkto al la nuko sen atingi ĝin ĉar tie larĝiĝas kaj turnas laŭ la kolo kaj nur post ĝi turnas al la ŝultroj; sed krome tiu ĉi specio montras duan blankan zonon el la suba beko al la gorĝo kaj trian pli mallarĝan blankan linion super okuloj kaj sub krono.

Alimaniere dirate oni povas konsideri, ke tiu ĉi specio havas blankan vizaĝon (de tie la nomo) kun nigraj kaj ruĝaj markoj, traokula kaj el la beko. Plenkreskaj maskloj havas tiun linion ruĝan el la beko kaj al la gorĝo kaj same ruĝa estas la frunto; la inoj havas tiujn du partojn nigre.

Montrante blankajn partojn de flugiloj

La specio montras blankajn partojn en flugiloj iome supre kaj ĉefe la tutan antaŭan parton en subflugiloj. La forta beko estas grizeca (pli hela en suba makzelo) kaj la kruroj pli malhelgrizaj kaj plie en ungoj. La ununuraj nordamerikaj birdoj de similaj plumaro kaj grando estas la Eburbeka pego de sudorienta Usono kaj Kubo, kaj la rilata Imperia pego de Meksikio. Ambaŭ el tiuj specioj montras pli da blankoj en supro de flugiloj kaj estas ege raraj, se ne jam formortintaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Distribuado de la specio.

Ties reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun grandaj arboj tra suda Kanado, orienta Usono el orienta Teksaso kaj Florido al la Grandaj Lagoj kaj partoj de la marbordo de Pacifiko el Vaŝingtonio al norda Kalifornio. Ili kutime elfosas grandajn nestojn en truoj de mortintaj arboj kaj ofte elofsas novan ĉiujare, kreante habitaton por aliaj grandaj kavonestantoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Dryocopus pileatus abieticola
  • Dryocopus pileatus pileatus

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi birdo estas plej ofte konstanta loĝanto; ne migras.

Tiuje birdoj manĝas ĉefe insektojn (ĉefe larvojn de skaraboj kaj de ĉarpentoformikoj) kaj krome fruktojn, berojn kaj nuksojn. Ili ofte elfosas grandajn kaj preskau rektangulajn truojn en arboj dum serĉado de insektoj.

La voĉo estas laŭta ridego. La tamburado (bekofrapado) povas esti tre laŭta, ofte kiel iu frapante arbon per martelo. Tiu ĉi birdo preferas maturajn arbarojn, sed adaptiĝis je uzo de duarangaj arbarpartoj kaj eĉ de tre densaj parkoj.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Blankvizaĝa nigropego estis modelo por la fama rolulo de humora animacio nome Woody Woodpecker, spite ke ĝi havis ĉiam entere ruĝan kapon.
  • La Blankvizaĝa nigropego estas konata en suda Usono kiel la "Indiĝena kokino"
  • La ripozejo de la Blankvizaĝa nigropego kutime havas multajn enirejojn.
  • La sono de la Blankvizaĝa nigropego kiam traboras truon en arbo estas tiom laŭta ke aŭskulteblas de malproksimege.
  • La Blankvizaĝa nigropego faras tiom grandajn truojn en mortintaj arboj ke foje la truoj rompas etajn arbojn en duonoj.
  • La Blankvizaĝan nigropegon oni observis kiam ili translokigis siajn ovojn post kiam ili estis falintaj el la nesto al alia loko. Tiu estas rara kutimo en aliaj birdoj.


Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]