Edith Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo de Edith Stein en Vroclavo, hodiaŭ grava centro de dialogo

Edith Hedwig Teresa Stein, Sankta Tereso Benedikto de la Kruco (naskiĝinta en 12-a de oktobro 1891 en Vroclavo, mortinta ĉ. la 9-a de aŭgusto 1942 en Auŝvico, Oświęcim). Germana filozofino, fenomenologistino el juda familio.

Ŝi naskiĝis en festo Jom Kippur ĉe Zigfrido kaj Augusto Stein. Ŝia patro estis vendisto de ligno. Li mortis kiam Edith havis du jarojn kaj lian firmaon komencis direkti patrino, Augusto. Edith komencis "por pano" studi en Vroclava Universitato germanistikon kaj filozofion ĉe William Stern, kreinto de skalo IQ. Poste ŝi lernis ĉe "majstro" Edmund Husserl en Universitato de Göttingen. Ŝi deklariĝis kiel ateistino. Poste ŝi asistis ĉe Edmund Husserl. Tiam ŝi renkontis Max Scheler kaj amikiĝis kun Roman Ingarden. Kiam ŝi sciiĝis ke ŝia grava profesoro Adolf Reinach estis mortigita dum la unua mondmilito ŝi komencis serĉi sencon de la vivo. Ŝi veturis al hejmo de Hedwig Conrad-Martius kaj translegis la aŭtobiografion de sankta Tereza el Avilo. Post ĝia tranlego dum la unua nokto ŝi skribis: ...Kiam mi fermis la libron mi parolis al si: Tio estas la vero. Ŝi baptiĝis kaj komencis studi kaj traduki verkojn de sankta Tomaso de Akvino. Post kelke da jaroj ŝi decidis adiaŭi la familion kaj estiĝi monaĥino en la monakejo de karmelaninoj. Ŝi eknomiĝis Tereso Benediktino de la Kruco. Ŝi estis mortigita en koncentreja komplekso en Oświęcim verŝajne la 9-an de aŭgusto 1942 en ejo nomigita "La blanka domo". Johano Paŭlo la 2-a kanonizis ŝin la 1-an de oktobro 1998 kaj unu jaron poste li anoncis ŝin la Patronino de Eŭropo.

El ŝiaj verkoj oni deduktis ke Stein ne konvertiĝis kaj ne ŝanĝis religion sed simple "ŝi iris trans" sur la sama strato kiu estis jam desegnita ĝuste en sia hebreecon.(Die Rezetion Edth Steins, Francesco Alfieri, 2012 [1]

En filozofio ŝi esploris ontologion kaj fenomenologion. En la libro Endliches und ewiges Sein ŝi kontraŭigis ontologion skolastikan kun moderna. Ŝi kreis ankaŭ fenomenologian version de tomismo. En teologio ŝi okupiĝis pri mistiko de sankta Johano de la Kruco kaj sankta Tereza el Avilo (ŝiaj spiritaj gepatroj). Ŝia lasta libro estis nefinita: Kreuzeswissenschaft. Studie über Johannes vom Kreuz en kiu ŝi studis mistikon de sankta Johano de la Kruco.

Plej gravaj verkoj

  • Zum Problem der Einfühlung. Dissertation
  • Endliches und ewiges Sein
  • Kreuzeswissenschaft. Studie über Johannes vom Kreuz

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Michela Beatrice Ferri, Stein tra cristianesimo e fenimenilogia, ricercatrice presso laStatale di Milano. 2012. (La ricercatrice tra l'altro sostiene ĉe quelle della Stein non fu