Edward Emerson Barnard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo Edward Emerson Barnard. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Barnard.
Edward Emerson Barnard
Edward Emerson Barnard
Edward Emerson Barnard
Edward Emerson Barnard
Persona informo
NomoEdward Emerson Barnard
Dato de naskiĝo16-a de decembro 1857
NaskiĝlokoNaŝvilo (Tenesio)
Dato de morto6-a de februaro 1923
MortolokoWilliams Bay (Viskonsino)
Aĝo je morto65
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPrix Jules Janssen, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Premio Lalande, Bruce Medal, Janssen Medal, Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Edward Emerson Barnard (naskiĝis la 16-an de decembro 1857 en Naŝvilo (Tenesio), mortis la 6-an de februaro 1923 en Williams Bay (Viskonsino)) estis usona astronomo

Li naskiĝis en relative malriĉa familio, sia patro mortis antaŭ lia nasko. Li komencis labori naŭ-jaraĝa kiel helpanto de fotografiisto. Li rapide interesiĝis pri astronomio kaj, en 1876 akiris astronomian lornon per kiu li malkovris sian unuan kometon en 1881, la duan la sama jaro kaj la trian en 1882.

Ĉar tiam la riĉa aferisto Hulbert Harrington Warner donacis 200 $ al kiu malkovris novan kometon, E. E. Barnard, kiu malkovris kvin el ili en la 1880-aj jaroj sufiĉe lukris por fari konstrui domon por si kaj sia edzino.

Li fariĝis konata en la diletantaj astronomoj de Naŝvilo, tiuj-ĉi organizis kveston, kiu permesis al li studi en la universitato Vanderbilt. Li ricevis diplomon en 1887 (tridek-jaraĝa) kaj anigis la teamon de la observatorio Lick.

En 1892 li observis novaon kaj, notinte elĵetojn da gazo, deduktis ke temis pri eksplodo de stelo. Li malkovris Amalteon la 9-an de septembro de la sama jaro.

En 1895 li iĝas profesoro pri astronomio en la Universitato de Ĉikago kaj tie povas uzi la teleskopon de 1 m de diametro de la observatorio Yerkes. Li faris multenombrajn fotojn de la lakta vojo[1]. Li malkovris, kun Max Wolf, ke iuj obskuraj regionoj de la lakta vojo estas malhelaj nebulozoj kiuj kaŝas la malplej brilajn stelojn.

Li malkovris en 1884 la galaksion NGC 6822, kiun, en lia honoro, oni nomis Galaksio de Barnard, kaj mezuris, en 1916 la grandan propran movon de stelo kiu ricevis la nomon de Barnarda Stelo.

Honoroj

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj

  1. Photographic Atlas of selected regions of Milky Way (angle)
  2. Bruce-Medaluloj: Edward Emerson Barnard (angle)

Eksteraj ligiloj

grekeangle Edward Emerson Barnard, (de Edwin B. Frost) el The astrophysical journal de Julio 1923 grekeangle Edward Emerson Barnard, liaj malkovroj