Edward Emerson Barnard
| Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo Edward Emerson Barnard. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Barnard. |
| Edward Emerson Barnard | ||
|---|---|---|
|
Edward Emerson Barnard |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Edward Emerson Barnard | |
| Dato de naskiĝo | 16-a de decembro 1857 | |
| Loko de naskiĝo | Naŝvilo (Tenesio) | |
| Dato de morto | 6-a de februaro 1923 | |
| Loko de morto | Williams Bay (Viskonsino) | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 65 | |
Edward Emerson Barnard (naskiĝis la 16-an de decembro 1857 en Naŝvilo (Tenesio), mortis la 6-an de februaro 1923 en Williams Bay (Viskonsino)) estis usona astronomo
Li naskiĝis en relative malriĉa familio, sia patro mortis antaŭ lia nasko. Li komencis labori naŭ-jaraĝa kiel helpanto de fotografiisto. Li rapide interesiĝis pri astronomio kaj, en 1876 akiris astronomian lornon per kiu li malkovris sian unuan kometon en 1881, la duan la sama jaro kaj la trian en 1882.
Ĉar tiam la riĉa aferisto Hulbert Harrington Warner donacis 200 $ al kiu malkovris novan kometon, E. E. Barnard, kiu malkovris kvin el ili en la 1880-aj jaroj sufiĉe lukris por fari konstrui domon por si kaj sia edzino.
Li fariĝis konata en la diletantaj astronomoj de Naŝvilo, tiuj-ĉi organizis kveston, kiu permesis al li studi en la universitato Vanderbilt. Li ricevis diplomon en 1887 (tridek-jaraĝa) kaj anigis la teamon de la observatorio Lick.
En 1892 li observis novaon kaj, notinte elĵetojn da gazo, deduktis ke temis pri eksplodo de stelo. Li malkovris Amalteon la 9-an de septembro de la sama jaro.
En 1895 li iĝas profesoro pri astronomio en la Universitato de Ĉikago kaj tie povas uzi la teleskopon de 1 m de diametro de la observatorio Yerkes. Li faris multenombrajn fotojn de la lakta vojo[1]. Li malkovris, kun Max Wolf, ke iuj obskuraj regionoj de la lakta vojo estas malhelaj nebulozoj kiuj kaŝas la malplej brilajn stelojn.
Li malkovris en 1884 la galaksion NGC 6822, kiun, en lia honoro, oni nomis Galaksio de Barnard, kaj mezuris, en 1916 la grandan propran movon de stelo kiu ricevis la nomon de Barnarda Stelo.
Honoroj [redakti]
Li ricevis:
- La Premion Lalande en 1892,
- La Oran Medalon de la Royal Astronomical Society en 1897,
- La Bruce Medalon en 1917[2].
Oni donis lian nomon al:
- La luna kratero Barnard,
- La marsa kratero Barnard,
- La "Barnard Regio" de Ganimedo,
- La asteroido 819 Barnardiana,
- La Buklo de Barnard, emisia nebulozo en la konstelacio Oriono.
Noto kaj referencoj [redakti]
- ↑ Photographic Atlas of selected regions of Milky Way (angle)
- ↑ Bruce-Medaluloj: Edward Emerson Barnard (angle)

