Ekologie Demokratia Partio
| Ekologie Demokratia Partio | |
|---|---|
| Ökologisch-Demokratische Partei | |
| Estro | Klaus Buchner |
| Lando | |
| Fondiĝo | la 23-an de januaro 1982 en Wiesbaden |
| Ĉefa sidejo | Sartoriusstr. 14, 97072 Würzburg |
| Ideologio | ekologio |
| Retejo | http://www.oedp.de |
La Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp) estas ekologia partio en Germanio, kiu ekzistas ekde la 23-a de januaro 1982. La partio konsideriĝas la posteulo de la iniciativo Verda Agado Estonto (germane Grüne Aktion Zukunft, GAZ), aktiva inter la jaroj 1978 kaj 1982. Tiu iniciato fondiĝis laŭ iniciato de Herbert Gruhl, membro de la nacia parlamento Bundestag, kiu tre malkontentis pri la tiutempa ekologia politiko de la la kristandemokratia partio CDU, en kiu li ĝis tiam membris. Komence de la jaro 1980, la iniciativo partoprenis en la fondo de nacia ekologia partio La Verduloj, ekde 1990 nomata Alianco 90/La Verduloj. Jaron poste tamen la partio Verda Agado Estonto malmembriĝis el la nacia verda partio, kaj komence de la jaro 1982 la iniciativo "Verda Agado Estonto" estis transformigita al nova politika partio de la nomo Ekologie Demokratia Partio (Ökologisch-Demokratische Partei, ödp). Inter la jaroj 1982 kaj 1989 Herbert Gruhl estis ties unua prezidanto. Nuna prezidanto estas la fizikisto prof-o dr-o Klaus Buchner.
En la parlamenta baloto en Germanio 2009, la partio kandidatas en 8 el la entute 16 federacia landoj de Germanio. Ĝi daŭre difiniĝas en opozicio al la principe similcela, sed multe pli granda partio Alianco 90/La Verduloj.