Ekzistadismo
Ekzistadismo aŭ Ekzistismo aŭ Ekzistencialismo [1] estas filozofia tendenco, kiu demandas: "Kio karakterizas la estadon? Kion signifas ekzisti?" kaj insistas, ke la estado de ĉiu homa individuo havas specifan valoron, kaj ke tiu estadon karakterizas necerteco. Ĝi do oponas kontraŭ asertoj de klerismo kaj ideismo. Laŭ la ekzistismo ĉiu homo devas fronti al bazaj problemoj kaj temoj. Al ili apartenas anksio, teruro, libero, konscio pri ekzisto, vivo kaj morto. Ilin oni ne povas forigi, redukti aŭ klarigi laŭ la maniero de la natursciencoj. Neniel eblas liberiĝi de tiuj problemoj de la ekzisto. Ŝlosilajn ideojn de la ekzistismo esprimas la frazoj "La homo estas ĝia ekzisto" kaj "La estado antaŭiras la esencon" (Jean-Paul Sartre). Martin Heidegger diris, ke la homo estas "ĵetita en ekziston", per aliaj vortoj: elmetita al la ekzisto. La ekzistismo estas ne nur aperaĵo filozofia, sed ekokupis spacon larĝan kaj signifoplenan ankaŭ en la literaturo kaj en aliaj artoj. Krome ĝi influis la kutimojn de la homoj.
Laŭ la ekzistismo homoj povas esti komprenataj nur el la interno, pere de la realaĵoj kaj dilemoj, kiujn ili spertas, ne deekstere, pere de sciencaj teorioj pri la homo kaj ties vivo, korpo kaj psiko. Ĝi emfazas agadon, liberecon, kaj decidon kiel fundamentojn de la homa ekzisto kaj estas ĝisradike kontraŭ raciismaj kaj pozitivismaj tradicioj. Laŭ la ekzistismo ne taŭgas difini la homon kiel estulon, kiun baze direktas racio kaj scio. Por la homo la realo ne estas unuavice objekto de scio. La homajn agojn ne eblas kaj ne indas reguligi per raciaj principoj. Ne eblas priskribi aŭ difini alian homan individuon sur la bazo de esploro de ĝia konduto. Ekzististoj emas konsideri la homon kiel subjekton en indiferenta, ofte ambigua kaj absurda universo. Tiu universo ne per ia natura ordo provizas celojn kaj signifojn. Tamen tiujn la homoj povas krei, portempe kaj malfirme, per siaj agoj kaj interpretoj.
Listo de ekzistismaj verkistoj
- Edward Albee
- Georges Bataille
- Samuel Beckett
- Simone de Beauvoir
- Michel Butor
- Albert Camus
- Louis-Ferdinand Celine
- Noah Cicero
- Stacey Cochran
- Joseph Conrad
- Marguerite Duras
- Ralph Ellison
- Fjodor Dostojevskij
- Jean Genet
- Andre Gide
- Witold Gombrowicz
- Hermann Hesse
- Henrik Ibsen
- Eugène Ionesco
- Franz Kafka
- Jack Kerouac
- Jerzy Kosiński
- Chuck Palahniuk
- Alain Robbe-Grillet
- Catherine Robbe-Grillet
- Nathalie Sarraute
- Claude Simon
- John Gardner
- Jean-Paul Sartre
- Marquis de Sade
- Tom Stoppard
- Michael Szymczyk
- Miguel de Unamuno
Listo de ekzistadismaj filozofoj
- Simone de Beauvoir
- Nikolai Berdyaev
- Henri Bergson
- Martin Heidegger
- Karl Jaspers
- Hans Jonas
- Søren Kierkegaard
- Walter Kaufmann
- Ladislav Klíma
- Emmanuel Levinas
- Gabriel Marcel
- Maurice Merleau-Ponty
- Friedrich Wilhelm Nietzsche
- Jean-Paul Sartre
- Lev Ŝestov
- Max Stirner
- Peter Wessel Zapffe
Listo de ekzistadismaj psiĥologoj
- Ernest Becker
- Ludwig Binswanger
- Medard Boss
- Viktor Frankl
- R. D. Laing
- Rollo May
- Fritz Perls
- Otto Rank
- Irvin Yalom
Listo de ekzistadismaj teologoj
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 278