Ernő Király (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ernő Király [kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király Ernő estis hungara instruisto, turisto. Lia nobela antaŭnomo estis barcsfai [barĉfai], lia patro estis József Pál Király.

Ernő Király [1] naskiĝis la 12-an de marto 1855 en Sopron, li mortis la 29-an de aprilo 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Király frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Universitato de Vieno, poste filozofion en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li eklaboris en tutlanda luterana orfejo, poste li estis familia edukisto en Budapeŝto. Jam tiam li estis ankaŭ turisto (ne nur enlande), li vojaĝis al Germanio. En 1878 li estis soldato en Bosnio. Inter 1885 kaj 1913 li instruis en luterana liceo de Selmecbánya, kie li estis lernejestro ekde 1903. En tiu periodo li estis tre aktiva en la regiona turista vivo. En 1919 la alvenanta ĉeĥa armeo deportis lin, sed iom da tempo li povis translokiĝi al Budapeŝto. Li instruis unu jaron, poste li pensiuliĝis, sed li daŭre faris turismajn vojaĝojn aŭ ekskursojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Világtörténelem Augustustól napjainkig Magyarország történelmével kapcsolatosan tárgyalva (1894)
  • A selmeczbányai ág. hitv. ev. kerületi lyceum története (Historio de la luterana distrikta liceo en Selmecbánya), (1896)
  • A Habsburg-monarchia (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.