Esperanto-parko (Pécs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inaŭgura festo de la Esperanta Memormuro (2010)
Esperanto memormuro
La memortabuloj de Esperanta Memormuro la 24-an de majo 2010.
Memortabulo de estiĝita Eszperanto-parko dum 1966, inaugurita la 25-an de julio 1966

La Esperanto-parko en la hungara urbo Pécs estas publika verdejo dediĉita al la internacia lingvo Esperanto (ZEO). Ĝi estis inaŭgurita en 1966 kaj situas ĉe la renkontiĝo de la stratoj Hunyadi kaj Papnövelde.

Kiel kultura ĉefurbo de Eŭropo Pécs kulturas la tradiciojn kaj kulturon de la lingvo Esperanto kaj en la jaro 2010 inaŭguris la Esperantan Memormuron.

La historio de parko Esperanto[redakti | redakti fonton]

Oni establis la parkon Esperanto en la jaro 1966 en la urbo Pécs, kaj omaĝe al la 22-a Internacia Junulara Kongreso oni inaŭguris ĝin la 25-an de julio 1966. En la dudeka jarcento vigla Esperanto-movado prosperis en la urbo, samtempe funkciis pluraj Esperanto-kluboj. Pécs estas la unusola el la kulturaj ĉefurboj de Eŭropo, kiu okupiĝis ankaŭ pri la popularigo de Esperanto. Kadre de la „Projekto pri Granda Placo de Ekspozicioj” kaj „Projekto pri strato Muzeo” oni renovigis la parkon Esperanto, dum ĝia karaktero, ligita al Esperanto, estas perfekte konservita. Cetere estas renovigita ankaŭ la infanludejo, funkcianta en ĝi.

La urba aŭtoritato de Pécs kun departementaj rajtoj, la aŭtoritato de la urbo Dombóvár, La Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo (en Dombóvár), la Esperanto-klubo Sopianae (en Pécs), la Humana Eŭropo-Federacio (en Zalaegerszeg), la firmao „Steinmetz Bt.” (en Dombóvár) kadre de la organizado de la urbo Dombóvár – apud la jam ekzistanta rok-monumento kun Zamenhof busto – la 24-an de majo 2010 solene inaŭguris la granitan memortabulon de Lazar Markovics Zamenhof /Lazaro Ludoviko Zamenhof/, kiu estis la inicianto de Esperanto, kaj la similajn dulingvajn memortabulojn de ankoraŭ 13 hungaraj eminentuloj de Esperanto.

La unua hungara esperantisto, Szentkatolnai Bálint Gábor estis eternigita sur kvarlingva (hungara, esperantlingva, germana kaj angla) memortabulo.

Inter la 13 hungaroj troviĝas vere mondfamaj esperantistoj, kiel ekzemple Baghy Gyula , Lengyel Pál , Kalocsay Kálmán .

Estis eternigitaj kelkaj esperantistoj, pri kiuj ankoraŭ ĝis nun nenie aperis memoraĵo, inter ili Kökény Lajos, Bleier Vilmos, Szerdahelyi István.

La esperantistojn de la urbo Pécs reprezentas Pechan Alfonz, Pallós Istvánné, Lajos Gyula.

Simila mur-monumento ĝis nun nenie estis konstruita por esperantistoj, ĝi estas vere unikaĵo de Esperanto. La Esperanto-parkoj (tiu de Budapeŝto kaj tiu de urbo Miskolc) ankoraŭ restas renovigotaj.

Esperanta Memormuro[redakti | redakti fonton]

1-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

La memortabulo omaĝe la Julio Baghy en Pécs, en la Esperanto-parko (2010)
Antaŭ la renovigo de la Esperano-parko en Pécs (2009)
La Sopianae Esperanto-Asocio festenante la tagon de Zamenhof (2009)
Unu alia funkcio de Esperanto-parko: ludejo por infanoj
Invitilo al la inaŭgura festo de Esperanta Memormuro
Memortabulo de tri esperantistoj urbon Pécs en Esperanto-parko (2010)
LA lingvo de amikeco

Lazar Markovics Zamenhof /Lazaro Ludoviko Zamenhof/

1859-1917
az eszperantó nyelv elindítója
la iniciatinto de la lingvo Esperanto
MESZ – EKF Pécs 2010 – DURA

2-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Stefano Szerdahelyi

1924-1987
pedagógus, nyelvész, az eszperantó szakos egyetemi képzés megszervezője
pedagogo, lingvisto, universitata Esperanto-fakestro
MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA

3-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Aleksandro Giesswein

1856-1923
főpap, országgyűlési képviselő, nyelvész, mozgalmi vezető
ĉefpastro, parlamentano, lingvisto kaj movadestro
MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA

4-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Julio Baghy

1891-1967
világhírű eszperantó író és költő, mozgalmi vezető
mondfama Esperanto – poeto kaj – verkisto, movadestro
MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA

5-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Kolomano Kalocsay

1891-1976
kiváló orvos és világhírű eszperantó költő-műfordító
eminenta kuracisto kaj mondfama Esperanta poeto-tradukisto
MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA

6-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko Kökény

1897-1985
folyóirat- és lexikonszerkesztő, mozgalmi vezető
redaktoro de revuo kaj enciklopedio, movadestro
MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA

7-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo Bleier

1903-1940
a Literatura Mondo Kiadó megteremtője és vezetője, mozgalmi vezető
fondinto kaj gvidinto de Eldonejo Literatura Mondo, movadestro
MESZ – EKF Pécs 2010 – DURA

8-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Paūlo Lengyel

1868-1932
a Lingvo Internacia c. nemzetközi folyóirat kiadója és szerkesztője
eldoninto kaj redaktinto de la internacia revuo „Lingvo Internacia”
MESZ – EKF Pécs 2010 - DURA

9-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

Stefano Bácskai

1908-1996
vasúti jogász, folyóirat alapító és szerkesztő, mozgalmi vezető
fervoja juristo, fondinto kaj redaktoro de revuo, movadestro
MVEE – EKF Pécs 2010 - VEME

10-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

A pécsi eszperantó mozgalom kiemelkedő személyiségei

Eminentuloj de la Esperanto-modavo en urbo Pécs

Julio Lajos

1877-1955
kanonok, Pécs város első eszperantistája
kanoniko, la unua esperantisto de urbo Pécs

Alfonzo Pechan

1902-1994
szótárak, tankönyvek szerkesztője
redaktoro de vortaroj kaj lernolibroj

s-ino Stefano Pallós

1922-1995
mozgalomvezető — movadestro
Sopianae Eszperantó Klub – EKF Pécs 2010

11-a memortabulo[redakti | redakti fonton]

dr. Gábor Bálint KÚT – PUTO

1844-1913
az első magyar eszperantista emlékére
memore al la unua hungara esperantisto
zur Erinnerung an den ersten ungarischen Esperantisten
to the memory of the first Hungarian Esperantist
MESZ – EKF Pécs 2010 – DURA

Famaj esperantistoj de urbo Pécs en alfabeta ordo[redakti | redakti fonton]

Julio Ákos 1890-1978) movad-organizanto
Izor Gebaur (1839-1916) pastro-instruisto, verkisto en lingvo volapuko, poste esperantisto
Julio Lajos (1877-1955) kanoniko, katolika movad-organizanto
s-ino Kolomano Máthé (1920-2010) fondinto de la Esperanto-muzeo en urbo Pécs, movad-organizanto
s-ino Stefano Pallós (1922-1995) movad-organizanto
Aleksandro Palkó (1911-2001) presisto, prezidanto de departamenta konsilantaro, prezidanto de landa asocio
Alfonzo Pechan (1902-1994) redaktoro de vortaroj kaj lernolibroj

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eszperantó Park (Pécs) en la hungara Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Hungara Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]