Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso estas unu el la apokrifaj evangelioj, verkita en la greka kaj datebla ĉe la dua duono de la 2-a jarcento. Nekonfuzeblas kun la Evangelio laŭ Tomaso, dirita ankaŭ “Kvina evangelio” aŭ “evangelio laŭ Tomaso Didimo”, verko same apokrifa eble samtempa.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La verkon formas kolekto de rakontoj pri mirakloj plenumitaj de Jesuo inter la jaroj kvina kaj dekdua de lia vivo, redaktitaj kun la eksplicita celo liveri informojn pri lia infanaĝo kiuj alikaze perdiĝus ĉar ne priskribitaj en la kanonaj evangelioj. El tiuj rakontoj elmerĝas portreto pri Jesuo provizita je supernaturaj povoj travivanta kaj ludanta inter la aliaj infanoj sed foje kaprica kaj venĝema, aparte ema profiti de taŭmaturga potenco ankaŭ avantaĝe de siaj egoismoj.

Kiel la aliaj apokrifaĵoj, tiu libro ĝenerale ne estas konsiderata de studuloj fidinda atestaĵo pri la historia Jesuo,[1]. Tio referencas ankaŭ al la literatura ĝenro kiu enkadriĝas en tiu fabela [2] Spite, tamen, de la neoficialeco ombranta tiun evangelion, en la praa Eklezio, kelke da duarangaj elementoj, nivele de arto, eniris la postan kristanan tradicion.

Statuo de la apostolo Tomaso – Katedralo de Sankta Izaako - Sankt-Peterburgo.

Aŭtoro kaj stilo[redakti | redakti fonton]

La teksto sin deklaras verko de Tomaso la Israelido, nome la Tomaso apostolo. Tio lokigas la redakton de la libro ene de la unua jarcento. Studuloj, tamen, konvikitas ke la atribuo estas pseŭdoepigrafa. En iuj “loci” (tekstaj lokoj) travideblas implicitaj citaĵoj el la evangelio laŭ Luko kaj el la Evangelio laŭ Mateo sugestantaj postan datadon, nome de la dua jarcento.

Manuskripta tradicio[redakti | redakti fonton]

La nemalgranda nombro de manuskriptoj, atingintaj nian epokon, montras la favoron per kiu la verko estis legita dum la Mezepoko. La precipaj:

  • A – Bolonjo, 15a jarcento, greklingva, kutime bazo de la modernaj tradukoj.
  • Sin (aŭ B greka) – Sinaja Monto, 14a/15a jarcentoj, greklingva, malplilonga.
  • Va - Vatikana, latinlingva, simila al A sed kun tri antaŭantaj ĉapitroj.
  • Dr - Dresda A 187, greklingva, 16a jarcento.
  • Pa - Parizo 239, 15a j., greklingva, la unuaj ses ĉapitroj.
  • Siria versio mallongigita, de la 6a j.
  • Vi – palimpsesto de Vieno, 6a j., latina traduko el la siria.
  • Pa1 – pariza kodekso de 1652, latinlingva.
  • Pa2 – pariza kodekso 11867, latinlingva.

La malkovro de la siria manuskripto vekis problemon ĉu la origina redakto estis greklingva aŭ sirilingva, kaj ankoraŭ oni diskutas kvankam la plejparto kliniĝas por la greka.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

la 19 ĉapitretoj (pli mallongaj ol tiuj respektive kanonaj) de la greka teksto plus la 3 antaŭmetitaj en la latina teksto ne estas karakterizitaj je preciza rakonta strukturo sed konstituas kompletajn epizodojn ankaŭ se foje interligitajn. Ili estas:

  • 1 lat. Fuĝo al Egiptio por forfuĝi el Herodo. Jesuo dujaraĝas. Oni restadas du jarojn ĉe vidvino. Jesuo, trijaraĝa, trafas fiŝon sekigitan, ĝin metas en pelvo, kaj ĝin revivigas.
  • 2 lat. Jesuo vidas majstron instruantan lernantojn. 2 paseretoj, kverelantaj inter si, falas sur la majstron, Jesuo ridas dum la majstro koleras.
  • 3 lat. Anĝelo konsilas al Maria reveni al Judujo ĉar mortis kiu insidis la vivon de Jesuo. Maria kaj Jesuo ekiras al Nazareto. Jozefo post la morto de Herodo kondukas Jesuon en la dezerton.
  • 4 lat=1 greklingva. Fantazia rakonto pri Tomaso la Izraelido.
  • 2. La kvinjaraĝa Jesuo kreas per argilo 12 paseretojn, manbatas kaj ili ekflugas.
  • 3. Jesuo en torento ludkreas etajn digojn sed la filo de la skribisto Ana detruas la ludajn instalaĵojn. Jesuo lin “ŝtonigas kiel arbo’. La gepatroj de la infano, ĉagrenitaj, riproĉas Jozefon.
  • 4. Knabo, kurante, puŝas Jesuon. Tiu, koleriĝinte, al li diras: “Vi ne pli iras laŭ via vojoj”, kaj la knabo tuj mortas. La gepatroj riproĉas Jozefon.
  • 5. Jozefo riproĉas Jesuon kiu igas blindaj la akuzantojn.
  • 6. Rabeno Zakeo sin proponas kiel edukanton de Jesuo, kiu sin montras pli saĝa ol la majstro.
  • 7. Embaraso de la majstro kaj invito ke Jozefo reprenu sian filon.
  • 8. Hebreoj konsolas Zakeon. Amuziĝo de Jesuo.
  • 9. Jesuo resurektigas sian amikon dumlude falintan el balkono.
  • 10. Kvabo tranĉas al si kruron per tranĉilo. Jesuo ĝin rekunigas.
  • 11. Jesuo portas akvon al sia patrino ene de sia mantelo, anstataŭ en la de li rompita kruĉo.
  • 12. Jesuo semas greneron kiu fruktas 100 korbojn da ĝi.
  • 13. Jozefo, aranĝanta liton, tranĉas lignon tro mallonga, Jesuo ĝin tiras kaj plilongigas.
  • 14. Jesuo ĉe Majstro. Li sin montras pli sciriĉa ol li; la majstro lin batas kaj lin revenigas al Jozefo; sed li teren falas mortinta.
  • 15. Jesuo ĉe majstro. Li sin montras plisaĝa ol li: la majstro lin revenigas al Jozefo.
  • 16. Jozefo sendas sian filon Jakobon kolekti brullignon kun Jesuo. Vipuro lin mordas, Jesuo blovas sur la vundo, la vipuro eksplodas kaj Jakobo saniĝas.
  • 17. Jesuo resurektigas malsanan infanon.
  • 18. Jesuo resurektigas homon mortinta dum la konstruo de sia domo.
  • 19. Jesuo, dekdujaraĝa, pilgrimas al Jerusalemo okaze de Pasko. Revenante, li perdiĝas, sed estas retrovita dialoganta en la templo kun la doktoroj. Skribistoj kaj fariseoj benas Marian pro la saĝo de la filo.

Ĝenro[redakti | redakti fonton]

La evangelio laŭ Tomaso apartenas al la ĝenro de la tieldiritaj ‘evangelioj de la infanaĝo’. Ili prezentas karakteron abundan kaj senkaŭze miraklecan, kiu kontrastas kun la sobreco de la 4 kanonaj, kaj celas ilustri la antaŭ ministerian vivon de Jesuo.

Tiu literaturo ne zorgas eviti mankon aŭ malprecizaĵojn pri la rutinoj kaj kutimoj de la tiutempaj hebreoj aŭ nekongruaĵojn rilate historion aŭ geografion: tiuj mankoj senvalidigas historian valoron de la rakontitaj eventoj. Krome tiuj verkoj neniam aperas en manuskriptoj aŭ listoj de bibliaj libroj konsideritaj inspiritaj.

Ceteraj evangelioj pri la Infanaĝo estas la evangelio laŭ Jakobo, la evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo (bazita sur tiuj de Jakobo kaj Tomaso) kaj la tieldirita araba evangelio de la infanaĝo.

La stilaj apartaĵoj de tiuj tekstoj sugestas datadojn ek de la dua jarcento.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La unua ĉapitro (latina teksto) kaj la lasta (19a de la greka teksto) ofertas epizodojn similaj el tiuj de la kanonaj evangelioj (respektive Mt kaj Lk), dum la intera materialo estas tute ekskluziva. Tio indikas la provon enŝovi la rakontojn de tiu evangelio enen de la firmiĝinta kanona tradicio, celante ilin levi al la sama aŭtoritata nivelo.

Same kiel la aliaj evangelioj de la infanaĝo, la teksto enhavas personulon kiu aperas ankaŭ en kanonaj verkoj. Skribisto Ana de la 3a ĉapitro al kiu la infano Jesuo senvivige “sekigas la manon”, eble identas kun la ĉefa sacerdoto Anas (mallongigo de Anano) kiu okupis tiun oficon inter la 6a kaj la 15a p.K. kaj kiu sekve influe apudis la bofilon Kajafason en la sama ofico ek de 18a ĝis la 36a p. K, havante ŝlosilan rolon en la kondamno de Jesuo.

La miraklismo, propra kutime de la apokrifaĵoj, karaterizas ankaŭ tiun tekston, pli proksiman al la mita-fabela ĝenro ol al la sobreco de la kanonaj evangelioj, kaj grundas preskaŭ en ĉiuj apartaĵoj de la ĉiutaga vivo: ludo, venĝo kontraŭ la nefidinduloj, instruo, akcidentoj sur la laboro, nutrado, malsano... Por ĉiu el tiuj problemaj kampoj la infano Jesuo havas preta respondon tujan, findecidan, teatrecan.

Tiu tomasa evangelio ne disdegnas okazajn kaj fojajn pasaĵojn de gnostika nuanco, aparte la oftan temon pri la ignoro aŭ preterlaso pri la supernatura naturo de Jesuo. Ankaŭ en la “kontraŭ-instruo” rilate al la signifo de la litero alfo, per kiu Jesuo riproĉas siajn tri majstrojn, ekvidiĝas spuroj ligitaj la doktrino emanatisma de gnostika matrico.

Tiu evangelio de Tomaso havis gravan eĥon ene de la islama tradicio. La epizodo de Jesuo kiu kreas paseretojn (ĉ. 2a) aperas ankaŭ en la Korano (3,49; 5,110).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Infancy Gospel of Thomas [1]
  • Luigi Moraldi, Tutti gli apocrifi del Nuovo Testamento. Vangeli, 1994, p. 31
  • I vangeli apocrifi. A cura di Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. Luigi Moraldi, Tutti gli apocrifi del Nuovo Testamento. Vangeli, 1994, p. 31: "ĝia historia valoro (rilate Jesuon kaj praeklezion) estas ĝenerale preskaŭ nula ".
  2. Geno Pampaloni, La fatica della storia, in I Vangeli apocrifi, a cura di Marcello Craveri, 1969, pp. XIII-XXVIII, komentas: "La rakonta materio (de apokrifaĵoj) riĉas per romaneca koloro, kiel antikva popola fablo... la miraklo kiel okazas en verkistoj intime maldotitaj je fantazio, estas senpaŭze alvokata kaj miksas la preskaŭ kvazaŭ naivan brilaĵeton kun la senhava scenejo