Evelyn Wrench

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evelyn Wrench
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1882 (1882-10-29)
en Brookeborough
Morto 11-an de novembro 1966 (1966-11-11) (84-jaraĝa)
Familio
Patro Frederick Stringer Wrench vd
Edz(in)o Hylda Brooke vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir John Evelyn Leslie WRENCH - naskiĝis la 29-an de oktobro 1882 en la vilaĝo Brookeborough, graflando Fermanagh, Nord-Irlando; mortis en decembro 1966 en Londono - estis brita ĵurnalisto kaj aktivulo pri internacia kompreniĝo. Li estis la filo de Frederick Stringer Wrench (1849-1926) kaj Charlotte Mary Bellingham (1848-1935).

Ekde la aĝo de 15 jaroj, li pasigis siajn edukadon, malproksime de la gepatroj, en 1896 en la lernejo Summer Fields Preparatory School Oksfordo, provinco Oxfordshire, Anglio, kaj de 1896 ĝis 1899 en la altlernejo Eton College, kie li estis memorigata pro sia bonkoreco al novaj knabaj lernejanoj kaj kiel la plej bonaspekta tiutempa lernejano.

Post 1899, li vojaĝis tra kontinenta Eŭropo por lerni plurajn lingvojn, kun la ideo poste eniri la britian diplomatan servon. Li rimarkis, kiom pli evoluigita la komerco per bildaj poŝtkartoj estis en kontinenta Eŭropo kompare al Britio, kaj reveninte al Britio en 1900 fondis firmaon pri bildaj poŝtkartoj kiu baldaŭ estis la plej granda tiuspeca entrepreno tutlande. Tamen la firmao bankrotiĝis en 1904, precipe pro tro rapida ekspansio kaj manko de sufiĉa kapitalo - tamen la iniciato montris la entreprenemon de la junulo kaj neniel malaltigis lian reputacion.

La posta barono Northcliffe estis observinta la kvalitojn de Evelyn Wrench kaj en 1904 invitis lin eniri lian profesian teamon: Li estis eldonisto de la gazeto The Overseas Daily Mail kaj aldone ekde 1907 manaĝero de la internacia departemento de la eldonejo Amalgamated Press. Wrench tamen ne tiom interesiĝis pri ĵurnalisma kariero kiom pri siaj vizioj de internaciisma evoluo de la anglalingva Komunumo de Nacioj, kiujn li havis depost vojaĝoj al Kanado kaj Usono.

Pasie volanta fari pli personan kontribuon al la pliunuigo de la Brita Imperio, li en 1910 fondis la organizaĵon Royal Over-Seas League ("Reĝa Transmara Ligo") por kuraĝigi internacian interkompreniĝon. La ligo estis finance memstara organizaĵo aktiva en la tuta Komunumo de Nacioj, ofertinta klubejojn, konferencojn, kaj privatajn restoraciojn en Londono kaj Edinburgo, organizis artajn kaj muzikajn konkursojn de la membraj etnoj en la Komunumo de Nacioj, kaj evoluigis bonfarajn projektojn en pluraj landoj. En 1918 la ligo estis kunigita kun la Patriotic League of Britons Overseas ("Patriota Ligo de Britoj Transmaraj"), kun kiu jam antaŭe ekzistis komunaj projektoj, kaj pluekzistis sub la liga nomo. Evely Wrench donis sian plenan entuziasmon kaj energion en tiun organizaĵon, en 1912 finis siajn ĵurnalistajn postenojn, kaj en 1912-1913 faris pli ol 100 000-kilometran vojaĝon tra la transmaraj teritorioj de la Brita Imperio. La ligo antaŭ dum la Unua Mondmilito prosperis kaj aktivis. En 1923, la societo prenis la pli simplan nomon Overseas League ("Transmara Ligo").

Estinte brita soldato inter 1917 kaj 1918, li post la milito fondis la organizaxon English-Speaking Union ("Anglalingva Unio") de la Komunumo de Nacioj - laŭ li

Citaĵo
 en neniu malvasta pensmaniero de rasa fiero, en neniu spirito de malŝato al iu ajn popolo"[1]

La "misian" resumon de la unio li vortumis en la unua eldono de la organizaĵa magazino, "Landmark":

Citaĵo
 Opiniante ke la paco de la mondo kaj la progreso de la homaro povas larĝe esti helpataj per konscia unueco de la anglalingvaj demokratioj, ni dediĉas nin subteni laŭ ĉiu rimedoj de niaj fortoj bonan kompreniĝon inter la popoloj de Usono kaj de la brita Komunumo de Nacioj[2]

La unio rapide post sia fondo absorbis la organizaĵon Atlantic Union ("Atlantika Unio"), kaj estis tre aktiva dum la Dua Mondmilito, kiam interalie ĝi kreis la tabakan fondaĵon "Sir Evelyn Wrench" por provizi monon por disdono de tabako al la soldatoj de la aliancanaj armeoj.

En 1920, li fondis ĝemelan samnoman union en Usono. La unua prezidanto de tiu organizaĵo estis la eksa usona prezidanto William Howard Taft.

Inter 1918 kaj 1920 li estis komitatano de la organizaĵo Royal Commonwealth Society kaj en 1932 estis nobeligita fare de la brita reĝo Georgo la 5-a. Por multaj jaroj inter la du mondmilitoj, Avelyn Wrench funkciis kiel sekretario de la Transmara Ligo kaj kiel eldonanto de la liga ĵurnalo, "Over-Seas," en kiu lia "monata letero" estis publike tre atentata neformala resumo de la politikaj eventoj de la antaŭa monato. Krome li en du oficperiodoj estis la prezidanto de la brita Anglalingva Unio. Aldone, li estis ĵurnalisto, kaj de 1925 ĝis 1932 eldoninto, de la brita magazino The Spectator.

La tria granda projekto de Evelyn Wrench estis la Asocio ĉiupopola, angle All Peoples' Association, fondita en 1930. Male al la unuaj du, iusence patriotismaj projektoj, tiu ĉi organizaĵo kun la celo sen ajna diskriminacio subteni amikecon inter la mondaj popoloj, malsukcesis post vivo de nur sep jaroj: La celaro de la asocio por la epoko estis tro idealismaj. La asocio, kies sidejo estis en Londono, deklaris fari nenian distingon de raso, rango, kredo, koloro aŭ politika partio kaj deziris kunlabori kun ĉiu organizaĵo, celanta mondamikecon kaj internacian kunlaboron. La membreco ne konfliktu kun la devoj de civitano aŭ kun lojaleco al la propra lando. APA klopodis interkonigi la popolojn per kontakto persona, per la preso, per radio, per korespondo, kaj per interŝango de universitataj profesoroj, studentoj kaj ĵurnalistoj; kaj sentigi al alilandano, ke li estas en hejma atmosfero, kie ajn li troviĝas.[3]

Asocia subkomitato estis starigita por konsideri la helplingvan demandon. Esperanto estis unu el la lingvoj studataj (parolataj) ĉe la lingvovesperoj de la Londona filio.[3] La membreco estis organizita en naciaj kluboj, kiuj ofertis vesperajn prelegojn, bibliotekojn, magazinojn kaj lingvokursojn. Membreco en iu ajn landa klubo aŭtomate signifis membrecon en la tutmonda organizaĵo.

La asocio aparte provis fortigi la kompreniĝon inter angloj kaj germanoj en la 1930-aj jaroj, sed tiu celo iĝis pli kaj pli malrealisma kiam Nazia Germanio iĝis pli kaj pli malinternaciema kaj naciisma ŝtato post 1933 kaj kiam jam sentiĝis la alproksimiĝo de la posta Dua Mondmilito. Nelaste pro tiu akcentado de angla-germana interkompreniĝo, la organizaĵo bankrotiĝis kaj malfondiĝis en 1936. Aparte la publikigo de lia libro "I Loved Germany" ("Mi amis/amus Germanion") okazis en malfavora tempo kaj estis miskomprenata fare de kontraŭnaziaj britoj.

En majo 1937, en la Katedralo de Sankta Paŭlo de Londono li edziĝis al sia kuzino Hylda Henrietta Brooke (1879-1955). En 1940 ili ekvojis al vojaĝo tra Kanado, Usono, Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Revenvoje ili en 1941 promilite devis resti en Barato, kaj tie servis en britaj-usonaj rilatoj. Evelyn Wrench inter 1942 kaj 1944 havis la postenon de oficisto pri britaj-usonaj rilatoj de la Registaro de Barato, posteno aparte kreita por li fare de la brita Vicreĝo de Barato.

Post la Dua Mondmilito, Evelyn Wrench aparte dediĉis sin al verkado de pluraj libroj, kiuj celis fokusigi kaj pludoni liajn idearojn. Li pluengaĝiĝis en la socia vivo, fondis iujn pliajn organizaĵojn, kaj estis publike alte aprezata. Memora diservo okaze de lia morto okazis la 9-an de decembro 1966 en la kripta kapelo de la Katedralo de Sankta Paŭlo de Londono. Li restis senfila.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. origine angle "in no narrow attitude of race pride, in no spirit of hostility to any people"
  2. origine angle "Believing that the peace of the world and the progress of mankind can be largely helped by the unity in purpose of the English-Speaking Democracies, we pledge ourselves to promote by every means in our power a good understanding between the peoples of the USA and the British Commonwealth."
  3. 3,0 3,1 artikolo en Enciklopedio de Esperanto, 1934 (en Esperanto)