Ferenc Ferenczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Ferenczy
Ferenc Ferenczy
Ferenc Ferenczy
Persona informo
Naskonomo Friedemann Ferenc
Naskiĝo la  12-an de februaro 1835(nun 1835-02-12)
en Hungario Ungvár (Hungara reĝlando)
Morto la 7-an de marto 1881
en Germanio Vajmaro (Germanio)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Ferenc Ferenczy [ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy Ferenc estis hungardevena germana operkantisto, (tenoro). Lia origina familia nomo estis Friedemann, lia frato estis József Ferenczy (teatrestro).

Ferenc Friedemann [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1835 en Ungvár (Hungara reĝlando, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 7-an de marto 1881 (laŭ alia fonto la 27-an de februaro 1881) en Vajmaro (Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ferenczy lernis operkantadon en konservatorio de Milano de Francesco Lamperti en la jaroj 1853 kaj 1854, poste en Vieno. Li debutis en 1859 en operejo de Graz. En la sekvaj jaroj li kantadis en pluraj malgrandaj operejoj, poste li aliĝis al la Berlina Ŝtata Opero en 1862. En la sekva jaro Ferenczy kantadis ne nur en Germanio, sed ankaŭ en Rusio kaj Britio. Li apartenis al la Opero de Vieno inter 1864 kaj 1868, poste li estis gastokantisto en Milano, Barcelono, Londono, Hamburgo, Berlino kaj Karlsruhe. En 1871 li ekkantis en Vajmaro, kelkfoje en Norvegio kaj Svedio.

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]