Filiberto la 2-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filberto II

Filiberto la 2-a de Savojo kromnomita "la Bela" (france: Philibert II de Savoie dit "le Beau" kaj itale: Filiberto II di Savoia "il Bello") naskiĝis en la kastelo de Pont d'Ain je la 10-a de aprilo 1480 kaj ankaŭ tie mortis je la 10-a de septembro 1504.

Li estis la filo de la 7-a duko de Savojo Filipo la 2-a kromnomita "Senlanda" (1438-1497) kaj de lia unua edzino Margareto de Burbono (1438-1483).

Li edziĝis por la unua fojo en 1496 kun sia kuzino Jolando Ludovikino de Savojo (1487-1499), kiu estis heredantino de la "unuenaskita" branĉo de Savojo. Sed ŝi mortis antaŭ naski al li gefilon.

Post la morto de sia patro en 1497, li heredis la Domestrecon de Savojo kaj fariĝis la 8-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio kaj de Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo. Li tuj estis devigita alianciĝi kun la reĝo de Francio Ludoviko la 12-a, kiu celis transpasis la Alpojn por konkeri la provincon de Milano. Ĉar li tre ŝatis ĉasadon, li fakte lasis la regadon de siaj ŝtatoj al sia duon-frato Renato kromnomita "la Granda Bastardo de Savojo" (1468-1525, legitimita en 1499).

Sed ĉio ŝanĝiĝis, kiam li edziĝis por la dua fojo kun la arkidukino Margareto de Aŭstrio (1480-1530), kiu estis la filino de la aŭstria imperiestro Maksimiliano de Habsburgo (1459-1519) kaj onklino de Karlo la 5-a (1500-1558). Kvankam ŝi naskis al li neniun gefilon, ŝi tre enamigis lin kaj havis grandan influon sur li. Ŝi rapide sukcesis forpeli la tro influan Renaton (la "Granda Bastardo de Savojo") post malfamiga proceso.

Kiam Filiberto la 2-a akcidente mortis dum ĉasado en 1504, lia duon-frato Karlo la 3-a heredis la Domestrecon de Savojo. Omaĝe al li, lia vidvino konstruigis la preĝejon de Brou en Bourg-en-Bresse, kie li estas entombigita kun ŝi kaj sia patrino.

 

Savoja Blazono ekde Tomaso I
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Filipo la 2-a1497-1504
Karlo la 3-a

Eksteraj ligiloj

greke Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo. greke Genealogio de la savoja dinastio