Flago de Uzbekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flaga ratio: 1:2
Standardo de la Uzbeka Armeo

La flago de Uzbekio (uzbeke: Oʻzbekiston-davlat bairogʻi ) estis aprobita dum la 7-a Speciala Sesio de la Supera Konsilio de la Respubliko Uzbekio, la 18-an de novembro 1991.

La uzbeka flago kaj ties simboloj portretas la historiajn ligilojn kun ŝtatoj kiu ekzistis en la pasinteco ene de la limoj de moderna Uzbekio kaj enkarnigas en ĝi mem la naciajn kaj kulturajn tradiciojn de la respubliko. La koloro blua sur la flago estas simbolo de la eterna ĉielo kaj viviga akvo, kiuj reflektas la esencon de vivo. En simbola lingvo ĝi reprezentas bonecon, saĝecon, honestecon, gloron kaj lojalecon. Sekve, la koloro de la ŝtatflago de Amir Temur ankaŭ estis blua. La koloro blanka sur la flago, simbolas pacon, harmonias kun la taglumo kaj la fontoj de lumo en launiverso. La koloro verda estas simbolo de la renovigo de naturo. En multaj nacioj, estas konsiderita kiel simbolo de juneco, espero kaj ĝojo. La ruĝaj strioj estas alfluantoj de la potenco de vivo. La bildigo de novluno estas ligita kun la historiaj tradicioj. En la sama tempo ĝi estas simbolo de la sendependeco. Steloj estas konsideritaj spiritaĵoj. La 12 steloj sur la ŝtatflago de la Respubliko Uzbekio estas ankaŭ rekte ligitaj kun historiaj tradicioj, kun la antikva kalendaro-ciklo de la suno. La 12 steloj ankaŭ estas klarigita per la evoluo de astronomio en la scienca penso de la antikvaj ŝtatoj ene de la limoj de Uzbekio.