Fred Lawrence Whipple
Fred Lawrence Whipple | |
---|---|
Fred Whipple en 1927 | |
Persona informo | |
Nomo | Fred Lawrence Whipple |
Dato de naskiĝo | 5-a de novembro 1906 |
Naskiĝloko | Red Oak |
Dato de morto | 30-a de aŭgusto 2004 |
Mortoloko | Kembriĝo [+] |
Aĝo je morto | 97 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | angla lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Henry Norris Russell Lectureship, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Library of Congress Living Legend, Bruce Medal, J. Lawrence Smith Medal, Gerard P. Kuiper Prize, Leonard Medal, Whipple Award, International Space Hall of Fame [+] |
Portalo pri Homoj | |
Fred Lawrence Whipple (naskiĝis la 5-an de novembro 1906 en Red Oak, mortis la 30-an de aŭgusto 2004 en Kembriĝo) estis usona astronomo Li estas konata por artiko aperita en Astrophysical Journal de 1950 en kiu li proponis la modelon de la "malpura neĝa bulo" por la kometa kerno.
Trafita de poliomjelito, li devis rezigni sportan karieron. Li lernis en la Occidental College de Los-Anĝeleso, kaj pri matematiko, en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Li fakiĝis pri astronomio kaj li ricevis sian doktorecon pri tio en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley en 1931. En tiu universitato, li kunlaboris pri la kalkulo de la orbito de Plutono, freŝe malkovrita astro.
Li eniris en la en Observatorio de la Universitato Harvard en 1931 kaj studis la trajektoriojn de la meteoroidoj, konfirmante ke ili venas de la sunsistemo prefere el la interstela spaco.
En 1933 li malkovris la periodan kometon 36P/Whipple kaj la asteroidon 1252 Celestia. Li (kun)malkovris kvin aliaj ne-periodajn kometojn, inter kiuj C/1932 P1 Peltier-Whipple, sendepende remalkovrita de la amatora astronomo Leslie Peltier.
Dum la dua mondmilito, li eltrovis aparaton pro distondi foliojn da stano en folietoj utiligataj por konfuzigi la malamikajn radarojn.
Li eltrovis ankaŭ "ŝirmilon kontraŭ meteoroidoj" tiel nomata "Wipple Ŝildo", kiu protektas la kosmajn veturilojn, forvaporiĝante la malgrandajn meteoroidojn.
Li estis direktoro de la Smithsonian Astrophysical Observatory de 1955 ĝis 1973.
Li antaŭpensis la epoko de la artefaritaj satelitoj kaj kreis la teamon "Moonwatch" por sekvi ilin. Tiu teamo estis la ununura preta je observi ilin kiam Sovetunio neatendite lanĉis Sputnik 1 en 1957.
Honoroj
Li ricevis :
- La Distinguished Federal Civilian Service Award donacita de la prezidento John F. Kennedy en 1963,
- La Leonardan medalon de la Meteoritical Society en 1970,
- La oran medalon de la Royal Astronomical Society[1] en 1983,
- La Bruce Medalon[2] en 1986,
- La premion "Henry Norris Russell Lectureship" de la American Astronomical Society en 1987,
- La Premion Wipple (kreita speciale por li) de la American Geophysical Union en 1990.
Oni donis lian nomon al :
- La asteroidoj 1940 Whipple[3],
- La Observatorio Fred Lawrence Whipple[4] de la Smithsonian Institution en Kembriĝo (Masaĉuseco).
Notoj kaj referencoj
- ↑ Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)
- ↑ Bruce-Medaluloj: Fred Lawrence Whipple (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 1940 Whipple (1975 CA) (angle)
- ↑ Fred Lawrence Whipple Observatory (FLWO) (angle)