Freddie Highmore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freddie Highmore
Persona informo
Freddie Highmore
Naskonomo Alfred Thomas Highmore
Naskiĝo 14-an de februaro 1992 (1992-02-14) (32-jaraĝa)
en Camden Town
Lingvoj anglahispanaarabafranca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Kolegio Emanuelo • Highgate School • Universitato de Kembriĝo vd
Familio
Patro Edward Highmore vd
Profesio
Okupo aktoro • infana aktoro • voĉaktoro • filmaktoro • scenaristo • televida aktoro • televida produktoro • reĝisoro vd
Laborkampo videoluda industrio vd
Aktiva dum 1999– vd
Verkado
Verkoj The Good Doctor ❦
Charlie and the Chocolate Factory ❦
Bates Motel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred Thomas Highmore, kutime nomata Freddie Highmore (naskiĝis la 14-an de februaro 1992 en Londono), estas brita aktoro kaj voĉa dublisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Freddie Highmore jam en 2001, naŭ-jara, aktoris la legendan reĝon Arturo en la televida filmo La Nebuloj de Avalon (angle "The Mists of Avalon") kaj tri jarojn pli poste videblis en la kineja filmo "Du Fratoj" (Two Brothers) de la reĝisoro Jean-Jacques Annaud.

Internacie li aparte konatiĝis per sia rolo de la knabo Peter en la filmo Finding Neverland ("Trovante Neniamlandon"), pri la ekesto de la fantasta libro kaj teatraĵo pri la sovaĝe heroa knabo Peter Pan, kun la aktoraj kolegoj Johnny Depp kaj Kate Winslet. Li denove aktoris kun Johnny Depp dum 2005 en la filmigo de la klasika angla infana libro Charlie and the Chocolate Factory (Ĉarli kaj la Ĉokolada fabriko) de Roald Dahl, sub gvido de la reĝisoro Tim Burton. Por tiu rolo li en 2006 ricevis la premion "Young Artist Award". Internacie sukcesaj ankaŭ estis la muzika filmo August Rush (2007), "The Spiderwick Chronicles" (2008) kaj la ĝis nun du filmoj el la origine franclingva fantasta libroserio Arthur et les Minimoys (2006 kaj 2009).

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Edward kaj la tri jarojn pli juna frato Bertie (pasporte Albert) same laboras kiel filmaj aktoroj. La patrino estas filmaktora agentino, kiu laŭkontrakte reprezentas interalie la britan aktoron Daniel Radcliffe, kies plej konata rolo estas la filma reprezento de la juna sorĉisto Harry Potter.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1999: "Women Talking Dirty"(Inoj parolantaj nemorale)
  • 2000: "Happy Birthday Shakespeare" (Ĝojan naskiĝtagon, Ŝekspiro, televida filmo)
  • 2001: "The Mists of Avalon" (La nebuloj de Avalon, televida filmo)
  • 2001: "Jack and the Beanstalk: The Real Story" (Jaĉjo kaj la fabujo: la vera rakonto, televida filmo)
  • 2002: "I saw you" (Mi vidis vin, televida filmo)
  • 2004: "Two Brothers" (Du Fratoj)
  • 2004: "Finding Neverland" (Trovante Neniamlandon)
  • 2004: "Five Children and It" (Kvin infanoj kaj Ĝi)
  • 2005: "Charlie and the Chocolate Factory" (Ĉarli kaj la Ĉokolada Fabriko)
  • 2006: "A Good Year" (Bona jaro")
  • 2006: "Arthur et les Minimoys ("Arturo kaj la Minimojoj")
  • 2007: "August Rush"
  • 2007: "The Golden Compass" (La Ora Kompaso, nur voĉo)
  • 2008: "The Spiderwick Chronicles"
  • 2009: "Astro Boy" (nur voĉo)
  • 2009: "Arthur et la vengeance de Maltazard", dua filmo el la serio "Arthur et les Minimoys"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]