Georgie Auld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georgie Auld
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1919 (1919-05-19)
en Toronto
Morto 8-an de januaro 1990 (1990-01-08) (70-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Mortokialo pulma kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • bandestro • ĵazmuzikisto • saksofonisto • dirigentokomponisto
vdr
Georgie Auld, proks. aŭguston de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Georgie Auld (fakte John Altwerger, * 19-an de majo 1919 en Toronto, Ontario; † 8-an de januaro 1990 en Palm Springs, Kalifornio) estis usona ĵazo-tenorsaksofonisto, klarnetisto kaj bandestro de svingo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Auld alkreskis en Kanado, vivis tamen ekde la fino de la 1920-aj jaroj en Usono kaj havis unuajn prezentadojn kun propraj ensembloj en la novjorka kvartalo Greenwich Village, ekz. en ĵazklubejo Nick’s. Poste li laboris en la orkestroj de Bunny Berigan je 1937/38, sekve en 1938/39 ĉe Artie Shaw, kies orkestron li transprenis en 1940. En 1940/41 li ludis ĉe Benny Goodman, en 1941/42 denove ĉe Shaw kaj ĝis sia rekrutiĝo je la usona armeo li laboris kun propra bandego, en kiu i.a. kunludis Manny Albam.

En 1949 li unuafoje prezentis kiel aktoro ĉe Teatrejo Broadway je la teatraĵo The Rat Race de Garson Kanin. Krome li muzikis kun Erroll Garner, Dizzy Gillespie, Al Porcino, Billy Eckstine, Tiny Kahn, Frank Rosolino, kun kiu li formis kvinopon kaj bandegon. Krom siaj gastprezentadoj en multaj svingobandoj Auld ankaŭ direktis proprajn ensemblojn, ekz. Georgie Auld and His Orchestra kaj Georgie Auld and His Hollywood All Stars.

En la jaro 1977 li ludis en la filmo New York, New York bandestron kaj laboris ankaŭ kiel teknika konsilanto por ĉi tiu filmo. Pretertempe Auld tenis ĵazklubejon en Holivudo kaj laboris kiel agento de la muzikisto-sindikato.

Lia esprimpova stilo komence entenis influojn de Coleman Hawkins, alprenis tamen pli modernisman variaĵon de la stilo de Jimmy Lunceford.[1]

Serge Chaloff, Georgie Auld, Red Rodney, Tiny Kahn u. a. , proks. aŭguston de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Jump, Georgie, Jump, 1940–45 (Hep Records, 1996)
  • Handicap, 1945–46 (Discovery Records, 1990)
  • Coleman Hawkins: Rainbow Mist, 1944 (Delmark Records/Apollo Series, 1992)
  • Airmail Special, 1951/59/63 (Fresh Sound Records, 2004)

Literaturo kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Ligoj eksteren kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit., laŭ Kunzler, p. 56