Gretzenbach
| Gretzenbach | |
|---|---|
| Blazono de Gretzenbach | |
| Vilaĝeniro de Gretzenbach ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 venante de Däniken |
|
| Kantono | Soloturno |
| Distrikto | Olten |
| Koordinatoj | 47°21′30″N 7°59′55″O / 47.35833°N, 7.99861°OKoordinatoj: 47°21′30″N 7°59′55″O / 47.35833°N, 7.99861°O |
| Nombro de enloĝantoj | 2458 |
| Areo | 5,80 km² |
| Alteco | 398 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 5014 |
| Komunumkodo | 2576 |
| Mapo de Gretzenbach | |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Gretzenbach estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2458 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio [redakti]
Gretzenbach situas sude de la rivero Aro. En sudo de la komunumo leviĝas la arbara monteto Weid. En okcidento de la komunumo en la najbara komunumo Däniken situas ĉe la riverbordo la nuklea centralo Gösgen. Krom la vilaĝo Gretzenbach mem al la komunumo apartenas la vilaĝoj Weid kaj Grod.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,80 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 41,9% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Gretzenbach limas en nordo al Niedergösgen, en nordoriento al Schönenwerd, en okcidento al Oberentfelden (AG), en sudokcidento al Kölliken, en sudo al Safenwil, en sudokcidento al Walterswil, kaj en okcidento al Däniken.
Trafiko [redakti]
Tra Gretzenbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per lokaj busoj de la urbo Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 3 kilometrojn oriente en Araŭo.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Gretzenbach datiĝas el la jaro 778 kiel Grezzinbach. En la jaro 1973 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Grod unuiĝis kun Gretzenbach.[2]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Hans Brunner: Gretzenbach en Historia Leksikono de Svislando (2007-01-23)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Gretzenbach
Bildoj [redakti]
-
Tajlanda templo Ŭat Srinagarindravararam
|
||||||