Schönenwerd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schönenwerd
Blazono de Schönenwerd
Blazono de Schönenwerd
 Schönenwerd
Schönenwerd
Kantono Soloturno
Distrikto Olten
Koordinatoj  47°22′20″N 8°0′10″O  /  47.37222°N, 8.00278°O / 47.37222; 8.00278 (Schönenwerd)Koordinatoj: 47°22′20″N 8°0′10″O  /  47.37222°N, 8.00278°O / 47.37222; 8.00278 (Schönenwerd)
Nombro de enloĝantoj 4719
Areo 3,77 km²
Alteco 386 m super marnivelo
Poŝtkodo 5012
Komunumkodo 2583
Mapo de Schönenwerd
Mapo de Schönenwerd

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Schönenwerd estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4719 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010, kaj en okcidento al Niedergösgen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schönenwerd situas okcidente de la rivero Aro en la oriento de la kantono proksimume 3 kilometrojn okcidente de Araŭo. La orientan flankon de la komunuma teritorio formas arbara monteto, kies plej alta punkto estas 503 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Schönenwerd mem la setlejo Riedbrunnen en nordoriento de la komunumo kaj en sudo la setlejoj Bielacher kaj Sängetel.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schönenwerd limas en nordo al Erlinsbach, en oriento al Eppenberg-Wöschnau, en sudoriento al Oberentfelden (AG), en sudsudoriento al Kölliken (AG), en sudo al Gretzenbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la loka busreto de Araŭo kaj per ĝia stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo al Olten, Soloturno kaj Bielo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas la alveturejo Araŭo-okcidento proksimume 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo.

Konataj personecoj[redakti | redakti fonton]

En Schönenwerd naskiĝis kaj vivis Carl Franz Bally (naskiĝis la 24-an de oktobro 1821 en Schönenwerd kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1899 en Bazelo) la fondinto de la konata ŝufabriko Bally, kiu havis sian sidejon dum multaj jaroj en la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schönenwerd datiĝas el la jaro 778 kiel Werith. La unua menciita setlejo estis malgranda monaĥejo sur insulo en la rivero Aro. Ĝis en la 19-a jarcento la sorto de la vilaĝo estis forte konektita kun la historio de la abatejo. La landa suvereneco apartenis al la Habsburgoj, kiel instituigis la senjorojn de Falkenstein kiel protektovoktoj. En la jaro 1458 la voktejo Gösgen, kies parto Schönenwerd estis, estis vendita al la urbo Soloturno. En la jaro 1798 kadre de la Helveta Revolucio francaj trupoj okupis la abatejon kaj la monaĥejo fariĝis nacia havaĵo de la Helveta Respubliko. Post la morto de Napoleono la abatejo estis reinstituigita. Kadre de la soloturna kulturlukto en la jaro 1874 per popola baloto la abatejo Schönenwerd estis definitive malfondita. En la jaro 1876 la kristankatolika eklezio apartiĝis de la romkatolika ekzlezio kaj la kristankatolikoj transprenis la abatan preĝejon. En de 1899 ankaŭ la reformita ekzlezio kunuzas la preĝejon pro siaj diservoj, dum la romiaj katolikoj en 1877 konstruis apartan helppreĝejon kaj en la jaro 1938 konsekris sian propran preĝejon.

Grava por la evoluo de Schönenwerd estis ek de la industriiĝo la influo de la familio Bally: En la jaro 1814 Peter kaj Niklaus Bally aĉetis la bendofabrikon Meyer en Arauo. En la jaro 1823 ili translokigis parton de la produktado al Schönenwerd. En la jaro 1851 Carl Franz Bally en Schönenwerd fondis sian faman la ŝufabrikon. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: [ http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1170.php Hans Brunner: Schönenwerd en Historia Leksikono de Svislando (2011-02-08)]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]