Grupoj kaj tendencoj de la hispana literaturo de la 20-a jarcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hispana literaturo de la 20a jarcento kutime oni pristudas dividita en du malsimilaj epoko: tiu de antaŭ la intercivitana milito kaj tiu de post ĝi. La komenco de la jarcento estas kompreneble entute ligita al la fino de la 19a jarcento kies grupoj kaj tendencoj pludaŭras dum la unua jardeko kaj eĉ pli de la 20a jarcento, tio estas la poezio kaj teatro de la modernismo kaj la romano de la naturalismo kaj de la generacio de la 98a, en la hispana, Generación del 98. Tiu lasta menciita oni povus diri, ke startas samtempe kun la kulturo de la jarcento ĵus ekinta.

Generacio de la 98a

Temas pri grupo de junaj ĵurnalistoj protestemaj, nome Azorín, Baroja kaj Maeztu kiuj kuniĝis kun Miguel de Unamuno por kontraŭsatri la dekadencan situacion de Hispanio post la malvenko kontraŭ la usona armeo en Kubo kaj Filipina Insularo okazinta en 1898. Ili alpaŝis al sintenoj pli tradiciemaj kaj konservemaj de hispanaj kulturtradicioj.

Generacio de la 14a

Ĝi estas nomata en la hispana Generación del 14, tio estas, de 1914, kiam komencis la Unua mondmilito aŭ Granda Milito, kaj Hispanio interesiĝas pro tio, kio okazas en Eŭropo. Laŭ tio multaj intelektuloj parolas pri dezirata enigo en Hispanion de la kulturo jam konata en la plej disvolvigataj landoj, kiuj hazarde troviĝas submilite. En tiu grupo elstaris filozofo, eseisto kaj ĵurnalisto José Ortega y Gasset kaj avangardisto Ramón Gómez de la Serna, ĉiu je sia maniero.

Humura teatro

Krom la seriozaj klopodoj de dramaturgo Jacinto Benavente verki por la komercia teatro, aliaj dramaturgoj verkis por la sama burĝa publiko teatraĵojn ne tiom seriozaj, nome la astrakana teatro, kiu klopodas parodii la modernisman teatron, ankrita en reproduktado de historilegendaj temoj tro idealismaj kaj poeziaj; en tiu grupo elstaris Pedro Muñoz Seca per sia verko La venganza de don Mendo (La venĝo de Don Mendo, 1918). Alia tendenco estis la ĝenrisma komedio kiu havis sian plej konatan aŭtoron en la du formita de la fratoj Serafín kaj Joaquín [ĥoaKIN] Álvarez Quintero, kiu verkis teatraĵojn kie la imago de la tiame konvulsia regiono Andalusio aperas kiel paradizo de homoj kontentaj kaj bonhumoraj kiuj ĉiam ŝercas kaj belagaj kaj simpatiaj virinoj en arabecaj kortoj. Alia tendenco estas la "sainete" aŭ komedieto unuakta kie aperas same idealisme madridanoj kiam la hispana ĉefurbo ankoraŭ montris tradicion kaj propran parolmanieron, kiel verkis Carlos Arniches, kiu krome verkis ankaŭ kelkajn pli seriozajn teatraĵojn kiel La señorita de Trevélez, pri provincanoj kiuj primokas iom maljunan fraŭlinon.

Generacio de la 27a

Temas pri grupo de samtempuloj, pli malpli naskitaj ĉirkaŭ la ŝanĝo de jarcento, ekverkintaj ĉirkaŭ la jaro 1927, kiam okazis la jarcentjariĝo de hispana poeto Luis de Góngora, kiun ili omaĝis; pro tio ili nomis sin en la hispana Generación del 27. La ĉefa eco de tiu grupo estas la mikso de ĝuo de la tradicio, tio estas la kono de la klasika hispana literaturo, kun la emo por avangardo. Al tiu grupo apartenas Rafael Alberti, Vicente Aleixandre, Luis Cernuda, Gerardo Diego, Federico García Lorca, Jorge Guillén, Pedro Salinas kaj aliaj. La grupo disiĝis kiam okazis la eksplodo de la milito, sed escepte Federico García Lorca, kiu estis mortigita, plue ili verkis individue ĉu en la ekzilo ĉu en Hispanio.

Ekziliitaj verkistoj

Multaj el la antaŭe menciitaj kaj multaj aliaj devis eliri el Hispanio antaŭ, dum aŭ post la milito pro timo de viv- aŭ liberperdo aŭ pro nekonsento kun liberecmanko. Tion faris Juan Ramón Jiménez, Antonio Machado, León Felipe, Luis Cernuda, Jorge Guillén, Pedro Salinas, Ramón J. Sender, Max Aub, Ramón Gómez de la Serna, Alejandro Casona. Poetoj pli malpli daŭre verkis sian poezion kun nova temo, nome la teruraĵoj de la moderna mondo kaj ĉefe de la militoj, malvenko kaj ekzilo, tio estas la nostalgio pro ne rajti reveni hejmen. La romanistoj kaj rakontistoj sentis malavantaĝon ne koni la tiaman Hispanion por eventuala priskribo, ili devis turni sin al pasinteco aŭ nerealeco. Ĉiuj ĝuis avantaĝon pro liberesprimo.

Realisma romano

Malsimila de tiu realisma romano de la dua duono de la 19a jarcento verkita de burĝaj romanistoj kiuj preskaŭ nur interesiĝis pri vivo de burĝaj familioj, tiu nova realisma romano devis barakti kontraŭ manko de liberesprimo kaj riski cenzuron. Ĉiukaze tiu tendenco komencis per romano tremendisma La familio de Pascual Duarte (1942) de Camilo José Cela, pli dediĉita al psikologia dramo de la ĉefrolulo ol priskribo de la socio. Post tio disvolviĝis speciala subgento nomata socia romano, konsistanta je priskribo de la tiama Hispanio per uzado de kolektiva rolaro, tio estas mankas centraj ĉefroluloj. Laŭ tiu stilmaniero oni priskribas specifan socian sektoron, ekzemple malalta burĝaro en La colmena (La abelujo, 1951) de Cela, fiŝkaptistoj en Gran Sol de Aldecoa, ministoj en La mina de Armando López Salinas, ktp.

Eksperimenta romano

Ekde 1962, kiam aperigis Tiempo de silencio (Silenta tempo) de Luis Martín Santos komencis nova tendenco konsistanta en aplikado de teknikoj devenantaj el la usona romanaro kaj poste el la sudamerika romanistaro, kiuj rompas kontraŭ la realismo ĝistiama. Tamen tio ne signifas, ke jam oni ne priskribas la realoon; tute male a romanisto plue dediĉas sin al tiu celo sed per aliaj stiloj.

Unu el la plej fruaj teknikoj aplikataj estis la kondutismo, kiu konsistis en neĉioscia rakontanto kiu ne eniras en la menson de la roluloj nek en futuro sed kiu priskribas nur tion kio estas videbla, tio estas kion faras kaj diras roloj. La plej konata ekzemplo estas El Jarama de Rafael Sánchez Ferlosio, laŭ nomo de rivero proksima de Madrido kie dimanĉumas grupo de junuloj kaj somerumantoj; la uzado de la dialogo en tiu romano estis historie realega.

Aliaj teknikoj estis la interna monologo, kia aperas en Cinco horas con Mario de Miguel Delibes, kie ĵusa vidvino parolas kun la ĵuse mortinta edzo aŭ en la romanoj de Juan Goytisolo, jam dum la 70-aj jaroj, kie aperas akra malakcepto de la hispania realo.

Socia poezio

Koincide kun la realismaj romano kaj teatro, post la frankisma poezio militema kaj arkaikema farita de falangismaj poetoj kaj de la klopodo pri ekzistencialisma poezio de Dámaso Alonso, ekis je la fino de la 50aj jaroj kaj disvolviĝis dum la 60aj jaroj socia poezio, kiu klopodis protesti kontraŭ la nacia situacio de malriĉeco, maljusteco, malegaleco kaj libermanko. Kompreneble tio ne eblis esti dirata per rekta esprimo sed per simbola kaj ampleksa parolmaniero. Aliflanke oni serĉis tre simplajn kaj ripetajn strukturojn. Plej konataj de tiuj poetoj estis Blas de Otero, Gabriel CelayaJosé Hierro.

Plejnovuloj

Kiam fine de la 60aj jaroj la mildan kritikon, antaŭe farite de la socia poezio, jam oni rajtis fari pli rekte per alia esprimmaniero, la poezio ekis ludi per eksperimentaj teknikoj, kiel libera verso, mencioj pri modernegaj kaj modernurbaj konceptoj, popa kulturo, kino, ktp., kosmopolisma kulturampleksigo, ktp. Tiele jam en 1970 aperis antologio Nueve novísimos poetas españoles (Naŭ plejnovaj hispanaj poetoj) kaj de tie venas la etikedo plejnovuloj, kie eniris Pedro aŭ Pere Gimferrer, Félix de Azúa, Leopoldo María Panero kaj aliaj.

Absurdhumura teatro

Same ke antaŭ la milito, disvolviĝis specifa teatro bonhumura sub senco de absurdo. Jam antaŭe tio ligiĝis al avangarda spirito kaj post la milito, dum la frankisma teatro kaj kulturo rompis la antaŭan kulturvivon, tiu medio pretervivis, ĉar precize pro sia absurdo ne priokupis la frankisman cenzuron. La du ĉefaj aŭtoroj estas Miguel Mihura kun sia teatraĵo Tres sombreros de copa (Tri cilindroĉapeloj) kaj Enrique Jardiel Poncela kun Eloísa está debajo de un almendro (Eloísa estas sub amigdalarbo). Krom la elstara graveco de la humora ingredienco, indas mencii, ke ŝajne tiu teatrotipo estas antaŭanto de la absurda teatrospeco de Eugène Ionesco, Samuel Beckett, Jean Genet, Fernando ArrabalHarold Pinter.

Realisma teatro

Krom tiu laste menciita humura teatro, konsentita de la frankisma cenzuro, kaj de la pludaŭro de la burĝa komedio eĉ pli konservativa ol tiu de antaŭmilito, ekis nova teatrotipo, bazita sur la necezo realisme priskribi la malfacilan vivon de tiuj postmilitaj jaroj kiel ununura kritiko ebla. Tiele Historia de una escalera (Ŝtupara historio, 1949) de Antonio Buero Vallejo, ne nur estis akceptita de la cenzuro, kun ŝanĝoj- sed ankaŭ estis premiita, antaŭ scio, ke ties aŭtoro estis respublika soldato kaj prizonulo, spite ties kritikintencon. Aliaj sekvantoj estis Alfonso Sastre, kun Escuadra hacia la muerte (1953) kaj Lauro Olmo, kun La camisa (La ĉemizo, 1962)

Renoviga teatro

Fine de 60aj jaroj kaj ĉefe dum la malmoligo de cenzuro dum la 70aj jaroj, aliaj pli renovigaj teatrotipoj disvolviĝis en la antaŭdemokrata Hipanio. Praulo estis Fernando Arrabal, kies absurdeca kaj revolucia teatro ne eblis en la frankisma epoko kaj ekziliis en Francio eĉ dum la 50aj jaroj. Aliaj famaj dramaturgoj kiuj pli malpli simbole ludis super la nacia fono de liberdeziro estis Antonio Gala kun Los buenos días perdidos (La bonaj perditaj tagoj) aŭ Manuel Martínez Mediero kun Las hermanas de Bufalo Bill, (La fratinoj de Bufalo Bill), simbolo de Hispanio kiu volis sendependigi de tro zorgema plejaĝa frato. Tute specifa teatrotipo kaj movado estis la sendependa teatro kio for de la komercia maniero ludis per pli moderna kaj profesia ludmetodoj, kiel faris Els Joglars, Ditirambo, Akelarre aŭ Tricicle.