Guĝrat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guĝrat
urbo • urbego • administra teritoria unuo
Administrado
Poŝtkodo 50700
Demografio
Loĝantaro 390 533  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 34′ N, 74° 5′ O (mapo)32.57361111111174.078888888889Koordinatoj: 32° 34′ N, 74° 5′ O (mapo) [+]
Alto 13 m [+]
Guĝrat (Panĝabo)
Guĝrat (Panĝabo)
DEC
Guĝrat
Guĝrat
Situo de Guĝrat
Guĝrat (Pakistano)
Guĝrat (Pakistano)
DEC
Guĝrat
Guĝrat
Situo de Guĝrat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gujrat, Pakistan [+]
vdr

Guĝrat (urdue گُجرات‎) estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.

Studentoj en Guĝrat

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Guĝrat situas laŭ rivero Ĉenabo, ĉe la alia riverbordo Vazirabad troviĝas. Lahoro troviĝas 117, Rawalpindi 148, Islamabado 157, Fajsalabado 159, Peŝavaro 284, Multano 363, Kveta 718, Sukur 739, Hajderabado 973, Karaĉio 1100 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo de Guĝrat estis loĝata jam antaŭ la Mogola Imperio tiam havanta la nomon Ĥvaspur, sed laŭ onidiro Guĝrat ekzistis kaj estis detruita de mongoloj en 1303. Dum la Mogola Imperio Guĝrat estis ĉirkaŭita de muro kun 5 pordegoj, el kiuj nur unu postvivis la historiion, en 1580 fortikaĵo konstruiĝis. Post disfalo de la Mogola Imperio persoj prirabis la urbon en 1707. Ne multe poste en 1741 la urbo estis kaptita fare de tribo el regiono de Rawalpindi, en 1765 sikoj regis tie, eĉ ĝuste ĉe Guĝrat ili venkis la afganojn en 1797. Sub la brita dominado (1849-1947) la urbo iĝis municipo en 1867.

Fortikaĵo de Guĝrat

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kune kun la proksimaj urboj Sialkot kaj Guĝranvalo Guĝrat formas parton de la tiel nomata Ora Triangulo de industriaj urboj kun eksport-orientitaj ekonomioj. La manufakturoj produktas meblojn, potojn, elektrajn kaj kotonajn varojn, ŝuojn, latunajn vazojn kaj tapiŝojn. Kanalo prizorgas la irigacion por kreskigi tritikojn kaj legomojn.

En Guĝrat kampuso kun kolegioj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Guĝrat situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh) kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C. La varmo kulminas en junio averaĝe kun iom pli, ol 40 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 703 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen julie kaj aŭguste la musono portas pluvegon.

Bildoj pri Guĝrat
Ponto
Kolegio
Kolegio
Inundo
Tombo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Guĝrat kuŝas laŭ ĉefŝoseo inter Rawalpindi kaj Lahoro, krome estas multe da vojoj al la prosima regionoparto. En Guĝrat servas la flanka fervojo Rawalpindi-Lahoro. La urbego havas ponton tra la Ĉenabo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]