Gubernio
Gubernio estas administra teritoria unuo de ŝtato.
Rusia Imperio
En la Rusia Imperio ekde la 18-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento gubernio (ruse губе́рния) estis la unua subnacia unuo, sub regado de iom sendependa guberniestro (ruse губернатор).
Komparu kun provinco, prefektujo.
Japanio
Estas 47 gubernioj en Japanio:
- 43 県 [-ken] provincoj: ceteraj gubernioj
- 1 都 [-to] metropolo: la ĉefurbo Tokia Metropolo
- 1 道 [-do] marŝo, la insulo Hokajdo
- 2 府 [-fu] urbaj gubernioj: Kioto kaj Osaka.
En Japana lingvo oni distingas nomojn tiel, tamen en aliaj lingvoj oni sendistingante tradukas ilin gubernioj aŭ prefektujoj.
Tiuj gubernioj estas la partoj de la ok japanaj regionoj kiuj ne havas administrecojn. Ili partiĝas je gubernioj, de 1 (en Hokajdo) al 9. La gubernio Nagasaki estas partigata je 1 subgubernio, kaj Hokajdo je 14 subgubernioj pro ĝia ampleksa areo.
Arabaj ŝtatoj
La administraj unuoj en multaj arablingvaj ŝtatoj nomiĝas محافظة, latinliterigo laŭ DMG muḥāfaẓa. En la franca kaj germana lingvoj oni tradukas ilin per la vorto gouvernement, en la angla governorate - do gubernio. Fakuloj preferas tiun tradukon al la malpli preciza termino provinco. En Esperanto nun uziĝas foje la vorto gubernio (ekzemple pri gubernioj de Sirio), foje provinco (ekzemple pri provincoj de Egiptio). Tamen la origina arablingva koncepto estas la sama.
Tio koncernas inter alie la sekvajn arablingvajn ŝtatojn:
- Barejno
- Egiptio
- Irako
- Jemeno
- Jordanio
- Kuvajto
- Libano
- Palestina Aŭtonomio
- Omano
- Sauda Arabio
- Sirio
- Tunizio