Gulbene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gulbene
germane Schwanenburg
Urbo
Fervoja stacidomo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Gulbene
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Krustalīce
Koordinatoj 57° 10′ 21″ N 26° 45′ 40″ O / 57.17250 °N, 26.76111 °O / 57.17250; 26.76111 (mapo)
Areo 11,9 km² (1 190 ha)
Loĝantaro 6 782 (2023)
Denseco 569,92 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4401
Vikimedia Komunejo: Gulbene
Retpaĝo: gulbene.lv

Gulbene - jen latve, historie germane Schwanenburg, "cigna kastelo" - estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordoriento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Gulbene kaj situas en centre de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 97 km de Valmiera kaj 186 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 6 782 personoj sur areo de 11,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 569 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a jarcento, Gulbene havis latgalan kasteltumulon, kiu apartenis al la ŝtato Tālava. En la 13-a jarcento la lando estis konkerita fare de la gemanlingva Livonia Ordeno, kaj eniris la parton de ĉefdiecezo de Rigo. La unua mencio de Gulbene estis en 1224.[2]

Dum la regado de la ĉefepiskopo de Rigo, Friedrich von Pernstein, en 1340 la Gulbene ŝtonkastelo (germane Schwanenburg) estis konstruita sur malnova trafikvojo proksimume duonvoje inter la kasteloj de Cesvaine kaj Alūksne. Jam komence de la Livonia Milito en 1559 post la venko en la Batalo de Tirza, la kastelo de Schwanenburg estis okupita de la trupoj de Ivano la 4-a. Dum kelka tempo la kastelo estis subigita al reĝo Magnus de Livonio, sed en 1577 ĝi denove falis en la manojn de la rusa armeo. Kiel aliloke en Livonio, rusaj soldatoj mortigis aŭ kaptis la plej grandan parton de la populacio en la Gulbene areo.

Post la Livonia Milito, la teritorio de Gulbene venis sub polan regon en Pārdaugava Duklando en 1566. Post nova longa milito, en 1629 Svedio konkeris regiono. Post la Granda Nordia Milito en 1721, Gulbene venis sub la kontrolon de la Rusia Imperio kaj apartenis al la Vidzeme (Livonia) provinco.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento en la malmulte loĝata regiono plu vivis germanaj baltoj, sed krom la bienaj posedantoj ĝis la jaro 1900 praktike ĉiuj estis for. Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la urbo ankoraŭ ne formiĝis, kaj la administra centro de la grandbieno Vecgulbene ("malnova cigna kastelo", germane Alt-Schwanenburg, vidu sube) situis en sia loko. La nuna loko de la urbo estis marĉa kaj ne estis konsiderita taŭga por vivi. Krome, la posedantoj de la grandbieno ne estis interesitaj pri kreado de konkuranta centro.

la nuna akvoturo

En 1903, la etŝpura fervojo Pļaviņas-Alūksne-Valka kaj la stacidomo en Gulbene estis konstruita, sed la unuaj loĝdomoj komencis aperi proksime de la stacidomo. En 1916-1917 larĝŝpura fervojo al Ieriķi sur la Riga-Valga linio estis konstruita.[3]

Post la Unua Mondmilito, kiam la germana armeo retiriĝis, la fortoj de soveta Latvio, establitaj en la oriento de Latvio, prenis potencon en Gulbene. La 31-an de majo 1919, la latvaj, estonaj kaj danaj trupoj kune okupis la setlejon kaj transdonis ĝin al la administrado de la Respubliko de Latvio.[4]

En 1930 en Gulbene loĝis 3 574 homoj - latvoj 86 %, rusoj 6 %, poloj 3 % kaj judoj 2 %, el kiuj luteranoj 77 %, katolikoj 10 %, ortodoksoj 10 %, judoj 2 %.

Dum la Dua Mondmilito, en la somero de 1944, Gulbene estis en la frontzono, kaj parto de urbo estis detruitaj en bataloj.[3]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografie, ĝi situas en la Gulbene montetoj de la Alūksne altebenaĵo. La averaĝa aera temperaturo estas −7 - -7,5 °C en januaro kaj - +16,5 - +17,5 °C, en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare. La averaĝa daŭro de la senfrosta periodo estas ĉirkaŭ 135 tagoj.[5]

la blanka kastelo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La komplekso de grandbieno Vecgulbene ("malnova cigna kastelo", germane Alt-Schwanenburg) en la suda parto de la urbo estis formita proksime de la mezepoka kastelo de Gulbene. La konstruaĵoj de la grandbieno, kiuj pluvivis ĝis la nuntempo, estis konstruitaj en la 19-a kaj 20-a jarcento, kiam la grandbieno estis posedata fare de baronoj Wolf.

La komplekso inkludas du kastelojn - Gulbene Blanka kastelo (romia stilo) kaj Gulbene Ruĝa kastelo (novgotika stilo, nun parto de la lernejkonstruaĵoj).

Ambaŭ kasteloj estis fajrodetruitaj dum la ribelo de 1905, sed poste estis parte reestigitaj kaj rekonstruitaj. Ĝis hodiaŭ, pluraj partoj de la grandbiena parko kaj farmkonstruaĵoj pluvivis.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 606.
  3. 3,0 3,1 Gulbene.lv. Historio. (latve)
  4. Sargs.lv. Dāņu brīvprātīgie Latvijas Neatkarības karā 1919.gadā (latve)
  5. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]