György Striker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Striker [djordj ŝtriker], laŭ hungarlingve kutima nomordo Striker György estis hungara fizikisto, profesoro, inventisto.

György Striker [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1913 en Vieno. Li mortis la 30-an de septembro 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Striker devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste pro la kontingento li ne povis plulerni, tial li studis en Berlino kaj Charlottenburg. En 1933 pro la nazioj li devis daŭri la lernadon en Vieno. Post 2 jaroj li edziĝis. En 1938 la geedza paro rifuĝis pro la nazioj al Usono. Komence li estis senlaborulo, iom poste li havis postenon en Ĉikago. Li kreis diversajn mezurilojn, porteblajn radioricevilojn kaj poligrafon. Tiu lasta aparato konstatis elektronike, ke la paciento mensogas aŭ ne. En 1948 li revenis al Budapeŝto, kie laŭvice li havis postenojn en fabriko, esplora instituto, ministeria laboratorio. En 1950 li establis fabrikon pri elektraj mezuriloj. Inter 1950 kaj 1975 li estis docento en Teknika Universitato de Budapeŝto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.