Heinrich Louis d'Arrest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Louis d'Arrest
Persona informo
NomoHeinrich Louis d'Arrest
Dato de naskiĝo13-a de julio 1822
NaskiĝlokoBerlino
Dato de morto14-a de junio 1875
MortolokoKopenhago
Aĝo je morto52
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvolatina lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoGold Medal of the Royal Astronomical Society, Premio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Heinrich Louis d'Arrest (naskiĝis la 13-an de julio 1822 en Berlino, mortis la 14-an de junio 1875 en Kopenhago) estis germana astronomo (Pli precize, li estis prusa).

Liaj prapatroj estis francaj hugenotoj, kiuj fuĝis la persekuton kontraŭ la Protestantismo post la nuligo de la nanta edikto.

Kiam li estas lernanto, li partoprenis je la malkovro de Neptuno far de Johann Gottfried Galle laŭ la kalkuloj de Urbain Le Verrier, la 23-an de septembro 1846.

En 1848 li eniras en la observatorio de la Universitato de Leipzig, kie li komencis katalogi nebulozajn objektojn kaj malkovris la kometon 6P/d'Arrest.

La 4-an de novembro 1851 li edziĝis kun Auguste Emilie Möbius, filino de la matematikisto kaj astronomo August Ferdinand Möbius.

En septembro 1857, li iris labori en la Universitato de Kopenhago kaj per la refraktora teleskopo de la observatorio de Kopenhago li malkovris centojn da galaksioj, nebulozoj stelamasoj.

La 21-an de oktobro 1862 li malkovris la asteroidon 76 Freia

Li mortis en Kopenhago pro kora nesufiĉo, kelkaj monatoj post kiam li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society (februaro 1875).

Eksteraj ligiloj

grekeangle Heinrich Louis d'Arrest ricevis la Oran Medalon de RAS