Heinz Renner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz Renner
Persona informo
Heinz Renner
Naskiĝo 6-an de januaro 1892 (1892-01-06)
en Lückenburg
Morto 11-an de januaro 1964 (1964-01-11) (72-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Sudokcidenta tombejo en Essen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Komunista Partio de GermanioSocialdemokratia Partio de GermanioUnabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd
Memorigilo Heinz Renner
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en DuseldorfoBonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinz Renner (naskiĝinta la 6-an de januaro 1892 kiel Heinrich Renner en Lückenburg (distrikto Bernkastel); mortinta la 11-an de januaro 1964 en Berlino) estis germana politikisto de la Komunista Partio de Germanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Informtabulo surporda en la Onckenstraße 5 en Essen
Honortombo de la urbo Essen sur la Sudokcidenta Tombejo de Essen

Post abituro kaj soldatiĝo en la Unua Mondmilito Renner laboris kiel ĵurnalisto. En 1910 li aniĝis en la Socialdemokratia Partio de Germanujo, aniĝis tamen post la skismo en la Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanujo kaj fariĝis poste membro de la Komunista Partio. Li estis ano de la komunuma konsilantaro kaj frakciestro de la KPG en Essen, antaŭ ol li post la nazia potencopreno en 1933 fuĝis en la Sarlandon, kie li politike aktivis por la KPG. De 1939 ĝis 1943 li estis internigata en diversaj francaj kaptitejoj. En 1943 petena Francujo transdonis lin al la germana administracio, kiu lin malliberigis ĝis 1945 en la punejo Ludwigsburg.

Renner estis membro de la 13-kapa civitana komitato, fondita la 29-an de junio 1945. La brita garnizona administracio instalis lin la 6-an de februaro 1946 kiel unua estro de la urbo Essen post la Dua Mondmilito. Post la baloto por la urbestraro la 13-an de oktobro 1946 lin anstataŭis Gustav Heinemann. Renner loĝis tiutempe ĉe Onckenstraße en la kvartalo Essen-Frohnhausen. Li estis de la 29-a de aŭgusto ĝis la 5-a de decembro 1946 ministro pri sociaj aferoj en Nordrejn-Vestfalio, pli malfrue de la 17-a de junio 1947 ĝis la 5-a de aprilo 1948 ministro pri trafiko. Li estis eksigata kune kun Hugo Paul, ĉar li rifuzis distanciĝi de la politiko de la landoparlamenta frakcio sub Josef Ledwohn.

Renner estis en 1948/1949 membro de la Parlamenta Konsilantaro, kiu decidis pri la konstitucio de la sinseparonta okcidenta parto de Germanujo. Tie li validis kontraste al la pli demagogia partiestro Max Reimann kiel sperta fakulo, kies proponojn (ekz. por la malpermeso de la batpuno, por la konstitucia limado de la semajna labortempo sur 40 horoj aŭ por la samrajtigo de ekster-geedzaj gefiloj) tamen la plimulto el konservemuloj kaj eksaj nazioj rifuzis. Je la fino de la konsiliĝoj Renner rifuzis subskribi la konstitucion per la vortoj „Mi ne subskribas la separiĝon de Germanujo“.

Al la parlamento de Nordrejn-Vestfalio Renner apartenis ekde la 2-a de oktobro 1946 ĝis la 29-a de septembro 1949. Tie li estis de decembro 1946 ĝis aprilo 1947 prezidanto de la komunista frakcio kaj direktis ekde junio de 1948 ĝis septembro de 1949 la laborkomitaton.

Al la okcidentgermana parlamento li apartenis dum ties unua leĝdono-periodo (1949-1953). Li estis vicestro de la komunista frakcio. Jam la 20-an de septembro 1949 Renner ricevis la unuan admonon en la historio de la nova parlamento por interrompa voko, per kio li riproĉis al Konrad Adenauer dum ties registara deklaro „kalumnian agitadon“. Dek tagojn poste, la 30-an de septembro 1949, li estis krome la unua parlamentano, al kiu oni forprenis la parlamentan parolrajton. La 15-an de junio 1950 parlamenta prezidanto Erich Köhler ekskludis la parlamentanon Renner kune kun liaj samfrakcianoj Oskar Müller, Walter Vesper kaj Friedrich Rische pro malparlamenta konduto por dudek kunsidotagoj de la partopreno de la asembleo. Alia ekskludon por ankaŭ dudek tago pro la sama kaŭzo li ricevis la 14-an de majo 1952 de parlamenta prezidanto Hermann Ehlers.

Post kiam la reĝimo de Adernauer per leĝaj kaj eksterleĝaj rimedoj estis atinginta juĝan malpermeson de la Komunista Partio de Germanujo,Renner provis kandidati kiel sendependulo je la balotoj por la parlamento de Nordrejn-Vestfalio en 1958. Pro tio la registaro en 1959 dekretis, ke li kiel persekutito ne plu ricevu la laŭleĝan rekomenspagon po 230 germanaj markoj monate, kaj postulis, ke li repagu 27.383,60 markojn da rekompenso, kun la kialigo, ke lia provo kandidati kontraŭbatalus per malpermesata komunisma agado la „liberecan-demokratian reĝimon“. En 1960 la federacia prokuroro Renner pretertempe arestis. Pro malsaniĝo li ricevis indulgon kun la kondiĉo, ke li ne forlasu la Federacian Respublikon Germanujo. La permesitan resanigon en Bad Karlsbad li uzis por fuĝi en la Germanan Demokratian Respublikon.

Post lia morto en 1964 Heinz Renner estis entombigata sur la Sudokcidenta Tombejo de Essen en urnotombo. Pli malfrue la urbo Essen deklaris lian lasta restadejon honortombo. En la urbocentro de Essen la Heinz-Renner-Placo memorigas al la iama estro de la urbo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Informationsdienst zum Angenfort / Seiffert Prozess . Verantwortlich Heinz Renner, Bonn 1955
  • Informationsdienstes über Soziales, Wirtschaft und Politik. Eldonita de Heinz Renner. 1957 sj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vereinigung der Verfolgten des Naziregimes, Kreisorganisation Essen (eldoninto): Heinz Renner. Das Leben eines unvergessenen Menschen. Essen 1965
  • Rede des KPD-Abgeordneten Heinz Renner in der 6. Sitzung des Parlamentarischen Rates am 20. Oktober 1948 bei der Aussprache über die Präambel. En: Neue Gesellschaft 26 (1979), kajero 5, pj. 385-388.
  • Fritz Krause, K. Richter: Renner, Heinz. En: Geschichte der deutschen Arbeiterbewegung. Biographisches Lexikon. Dietz Verlag, Berlino 1970, pj. 378-380.
  • Günter Gleising: Heinz Renner: eine politische Biografie, Bochum: Ruhr-Echo-Verlag 2000 ISBN 3-931999-02-5
  • Renner, Heinz. En: Hermann Weber, Andreas Herbst: Deutsche Kommunisten. Biographisches Handbuch 1918 bis 1945. 2-a priverkita kaj ege ampleksigita eldono. Karl Dietz Verlag, Berlino 2008, ISBN 978-3-320-02130-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]