Hermeto Pascoal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hermeto Pascoal

Hermeto Pascoal (* 22-an de junio 1936 en Lagoa da Canoa en la brazila subŝtato Alagoaso) apartenas nuntempe al la plej famaj multinstrumentaj muzikistoj kaj pioniraj muzikistoj de Brazilo. Li validas kiel brazila „ĵazkorifeo“;[1] „Per sia kombinaĵo de melodia fantazio, libera ĵazo kaj komplika brazila ritmaro, de elcerbumita instrumentado kaj libera evoluo en malfermaj provoformoj“ Pascoal kontribuis pli grave al la evoluo de nuntempa ritmema muziko kun improvizelementoj ol multaj komponistoj kaj aranĝistoj el la rektaĵazaj rondoj.[2] Karl Lippegaus nomis lin okaze de lia 75-a naskiĝdatreveno eĉ „La respondo de Brazilo al Sun Ra.“[3]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Hermeto Pascoal ist albino kaj laŭ sia aspekto kaj laŭ siaj muzikaj esprimeblecoj eksterordinara aperaĵo. Li ludas aron da muzikinstrumentoj kiel akordiono, saksofono, fluto, gitaro same kiel perkutinstrumentojn kajklavarinstrumentojn. En Brazilo oni nomas lin „O Bruxo“ (la sorĉisto), „ĉar li povas fari muzikon per ĉio, kio lin ĉirkaŭas“.[3] Krome lia modernigo de la ĉoro-muziko dum la malfruaj 1960-aj jaroj donis al la brazila muziko„gravajn impulsojn kaj inspiritajn artistojn kiel Laurindo Almeida“.[2]

Siajn unuajn muzikajn spertojn Hermeto Pascoal kolektis en la aĝo de 10 jaroj per la instrumentoj akordiono kaj fluto. Sekvis unuaj surscenaj prezentadoj kune kun sia pli aĝa frato José Neto. En 1950 lia familio transloĝiĝis al Recife, kaj tie la du ludis kune akordionojn ĉe surlokaj radiostacioj.

Nur malmulte Hermeto Pascoal komencis serĉe al novaj sonoj fari muzikajn eksperimentojn kaj lerni ĉiun instrumenton, kiun li povis ekhavi. Pascoal estas sininstruanto kaj miksas multajn diversajn stilojn kiel la muziko de Brazilo, ĵazonNovan Muzikon kaj alvenis je tio ĉiam denove al surprizaj rezultoj. Unu el liaj projektoj estas lia Calendário do Som, projekto (fakte muzika taglibro), pri kiu li dum unu jaroj ĉiun tagon komponis novan pecon.

En la 1960-aj jaroj li laboris en Rio-de-Ĵanejro en sia bosanovo-ensemblo kaj ĉe Sérgio Mendes kaj Antonio Carlos Jobim. En 1964 li fondis Trio Sambrasa; Airto Moreira tie fariĝis lia plej grava kunulo, kun kiu li ankaŭ muzikis en la Quartetto Novo. Dum la postsekvaj jaroj li komencis trans multaj jaroj kunlaboron kun muzikistojkiel Edu Lobo, Miles Davis, aŭ Elis Regina, kio famigis lin en multaj landoj. Nur en 1972 aperis lia unua albumo je propra nomo, al kiu rapide sekvis pluaj albumoj. Lia albumo A Música Livre de Hermeto Paschoal (1973), publikigita dum la tempo de la militista diktaturo fariĝis la albumo de la brazila opozicio. Por la albumo Slave Mass li utiligis kiel perkutinstrumentojn vivantajn porkojn, al kiuj li tiris la vostojn. La albumon Eu E Eles (1999) li registromuzikis unuope kun dekumo da instrumentoj.

Pascoal laboras kun konstanta ensemblo. La provlaboro kun ĝi – ero de proceza kompreno de kompozicio – okazas ĉiutage; dum multaj jaroj li vivis kun sia ensemblo en loĝkomuno.

Muzika akceptado[redakti | redakti fonton]

Liajn komponaĵojn ankaŭ prezentis la Simfoni-Orkestro je Kopenhago, la Berlinaj Filharmoniistoj kaj la Junulara Simfoni-Orkestro São Paulo. En 2009 la bandego de Heslanda Radio (HR) produktis la lumdiskon Viva o som! kun komponaĵoj de Hermeto Pascoal. La aranĝaĵoj devenas de saksofonisto Steffen Schorn.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Jaro de aperado Titolo Interpretanto / personaro
1965 Em Som Maior Sambrasa Trio (Hermeto Pascoal, Humberto Clayber, Airto Moreira)
1967 Quarteto Novo Quarteto Novo (Airto, Hermeto, Theo, Heraldo)
1970 Live-Evil Miles Davis kun Jack DeJohnette, Keith Jarrett, Airo Moreira k. a.[4]
1971 Hermeto
1973 A Música Livre de Hermeto Paschoal
1974 It Could Only Happen with You Duke Pearson
1977 Slaves Mass kun Ron Carter, Airto Moreira, Flora Purim, Raúl de Souza, Chester Thompson, Alphonso Johnson, David Amaro
1979 Ao Vivo solo
1980 Cérebro Magnético kun Itiberê Zwarg, Jovino Santos Neto, Alfredo Dias Gomes
1992 Festa dos Deuses Hermeto Pascoal e Grupo
1999 Eu e Eles Hermeto Pascoal
2003 Mundo Verde Esperança
2006 Chimarrão com Rapadura kun Aline Morena

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jazzzeitung 1/2011: Intervjuo kun Steffen Schorn
  2. 2,0 2,1 Martin Kunzler, Jazz-Lexikon vol. 2. Reinbek 2002
  3. 3,0 3,1 „O Bruxo“ – Der Hexenmeister der Klänge: Portreto de la brazila multinstrumentisto Hermeto Pascoal. WDR 3, 22-an de junio 2011
  4. Tri pecoj devenas de Pascoal, kiu en ĉi tiuj sonregistraĵoj estas aŭdebla nur kiel kantisto kaj perkutinstrumentisto.
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]