Hilaire Belloc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilaire Belloc
Hilaire Belloc

Hilaire BELLOC [bel'lak] (27-a de julio 187016-a de julio 1953) estis angla verkisto, kiu skribis pri historio el la vidpunkto de katolikismo por kontraŭstari la protestantan vidpunkton de anglalingvanoj. Li ankaŭ estis poeto, ĵurnalisto kaj eseisto. Li estis interesata de milito, maro kaj monto.

Belloc naskiĝis en Francio kaj servis tie kiel soldato, sed plejparte loĝis en Britio kaj servis tie kiel parlamentano (1906-1910). Lia patro estis franco, lia patrino anglino, la nepino de Joseph Priestley.

Dum la Unua mondmilito, li estis ĵurnalisto. Lia filo Louis, kiu estis en la brita flugarmeo, mortis en la finaj monatoj de la milito, bombatakinte la germanojn.

Belloc estis amiko de G.K. Chesterton, kies vidpunkto pri historio kaj la mondo estis simila: la du kune inventis la politikan filozofion distribuismon, kiu staris meze de kapitalismo kaj komunismo. George Bernard Shaw nomis ilin "Chesterbelloc".

Kiel J.R.R. Tolkien, Belloc ne ŝatis la etoson de la 20-a jarcento. Li rigardis ĝin kiel io griza sen nobeleco kaj beleco.

Laŭ Belloc, okcidenta civilizo estas esence katolika civilizo: ĝi devenas ne de la antikvaj grekojromianoj, sed de katolikismo. Do, en lia vidpunkto, la leviĝo de protestantismo kaj modernismo ne estas etapoj de liberiĝo aŭ progreso, sed signoj de grava malsano en la civilizo: pro tio okcidenta civilizo falos kaj forvelkos, escepte de malgranda katolika restaĵo.

Inter aliaj, Belloc antaŭvidis:

  • la Unuan Mondmilton
  • la Okcidento estos nek pure kapitalisma aŭ pure komunisma, sed io meza.
  • la releviĝon de la islama mondo kaj granda lukto inter la okcidenta kaj islama civilizo

Verkoj

Belloc verkis ĉirkaŭ 153 libroj. Inter aliaj:

  • The Bad Child's Book of Beasts (La libro de bestoj por la malbona infano, 1896)
  • The Path to Rome (La vojo al Romo, 1902)
  • Marie Antoinette (1910)
  • The French Revolution (La franca revolucio, 1991)
  • The Servile State (La sklavema ŝtato, 1912)
  • History of England (Historio de Anglio, 1915)
  • Europe and Faith (Eŭropo kaj fido, 1920)
  • The Jews (La judoj, 1922)
  • The cruise of the Nona (La marvojaĝo de la Nona, 1925)
  • Oliver Cromwell (1927)
  • James II (1928)
  • Richelieu (1930)
  • Wolsey (1930)
  • Cramner (1931)
  • Napoleon (1932)
  • Charles II (1940)

La libron James II li verkis en dek semajnoj en hotelo ĉe la rando de la Saharo. La Nona estis lia velŝipo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www-2.cs.cmu.edu/People/spok/metabook/heresies.html greke http://www.ewtn.com/library/ANSWERS/SURVIV.HTM greke http://www.poemhunter.com/hilaire-belloc/poet-3023 greke http://www.spartacus.schoolnet.co.uk/PRbelloc.htm