Hinda bombako
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hinda bombako en Hongkongo, Ĉinujo, kun floroj kiuj floras de februaro ĝis aprilo
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Bombax ceiba L. |
||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||
|
Bombax malabaricum DC. |
||||||||||||
Hinda bombako ( Bombax ceiba ), kiel aliaj arboj de la genro bombako, estas populare konata kiel "koton-arbo". En Barato tiu arbospecio nomas "semal" ( hinda lingvo : सेमल ).
En Honkongo oni parolas pri la "heroo-arbo", ĉar ĝi floras kiam la studantoj prepariĝas por siaj ekzamenoj. ( Vi estu la heroo. )
Hinda bomkako estas indiĝena en suda Hindujo kaj Sri-Lanko. En Dera Ismail Khan ( Pakistano ) estas multaj nature kreskantaj hindaj bombakoj.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Tiu hindomalaja arbo havas rektan altan trunkon kaj siaj folioj estas vintre deciduaj. Ruĝaj floroj kun kvin petaloj printempe aperas antaŭ la nova foliaro. La floro produktas kapsulon kiu, kiam matura, enhavas blankajn fibrojn similajn al kotono. La trunko prezentas elstaraĵojn por repuŝi bestaj atakoj. Kvankam la fortika trunko sugestas ke ĝi estus utila por konstrulignoproduktado, sia ligno estas tro malmola por esti tre utila.
Kultivado [redakti]
La arbo estas vaste plantita en Malajzio, Indonezio, suda Ĉinujo, Hongkongo kaj Tajvano. Laŭ ĉina historia registraĵo, reĝo de Nam Juet, Ĉiu To, donis arbon al la imperiestro de Han-dinastio en la dua jarcento a.K..
Oni uzas ĝin en parkoj kaj sur vojflankoj pro siaj belaj ruĝaj floroj kiuj floras en marto-aprilo. Tiu arbo estas tre ordinara en Nov-Delhio kvankam ĝi ne atingas ĝian plenan altecon de 60 m tie pro la duonarida klimato. La kotonfibroj de tiu arbo povas esti vidataj ŝvebante en la vento ĉirkaŭ la tempo de frua majo.
En Hindujo tiu arbo prezentas du kreskad-pintojn dum la musonmonatoj. Dum florado multege da mielabeloj estas atraktitaj per la ruĝa koloro de la grand-kalika floro.
Vidu ankaŭ [redakti]
Bildaro [redakti]
-
Grandbeka korvo nutriĝinta sur hinda bombako en Nacia Parko Keoladeo, Bharatpur, Barato.
-
Juna arbo en Kolkato, Okcidenta Bengalujo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Birdoj sur hinda bombako : bildoj.
- angle Listo de bombakaj specioj.
- angle Hinda bombako ( Haryana )
- angle Floroj de hinda bombako.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |