Hindia tondilbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hindia tondilbekulo
Skimmer1.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Tondilbekuloj Rynchopidae
Genro: Rynchops
Specio: R. albicollis
Rynchops albicollis
Swainson, 1838
Konserva statuso
Sinonimoj

Rhynchops albicollis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Hindia tondilbekuloBlankkola tondilbekulo (Rhynchops albicollis) estas birdo simila al marbirdo ŝterno, unu el la tri tre similaj specioj de la familio de tondilbekuloj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas kaj loĝas ĉefe en norda Barato, sed ankaŭ en norda Pakistano, Bangladeŝo, Birmo kaj rare en suda Barato, Nepalo, Tajlando, Kamboĝo, Laoso aŭ suda Vietnamio kaj okcidente en IranoOmano. La entuta loĝantaro estas inter 5,000 kaj 10,000 birdoj, do bezonas protekton. Ĉefaj minacoj devenas el perdo de ties medioj -rezervejoj terkulturigas tiun medion-, ĝenado, poluado, ktp.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili havas tre longajn flugilojn kaj la dorso kaj krono estas nigraj sed la nuko estas blanka eĉ en reproduktuloj malkiel ĉe sia samfamilianoj. Kontraste kun tiuj nigraj supraj partoj, la frunto, subaj flugilbordoj kaj la resto de la korpo estas blankaj. La beko estas longa kaj ruĝoranĝa kun flava pinto; la suba makzelo estas pli longa kaj fleksebla. La vosto estas mallonga, blanka kaj forkoforma. La kruroj estas brilruĝaj. Ambaŭ seksoj esta similaj sed inoj iomete pli malgrandaj. Junuloj havas pli malhelajn bekon kaj krurojn kaj pli grizbrunan plumaron.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj loĝas ĉe bordoj de riveroj, lagoj, apudaj marĉoj, ktp. Post reproduktado ankaŭ ĉe estuaroj. Ili nestas kaj ripozas kolonie. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. Ili manĝas flugante malalte super la akvosurfaco kun la suba makzelo skrapanta la akvo kaj la supra malferma serĉe de etaj fiŝojkrustuloj, kiujn prenas per tuŝado kaj dumtage kaj dum plenlunaj noktoj. Ili ripozas longdaŭre socie en sablejoj ĉe riveroj, estuaroj, akvobordoj aŭ lagetoj.