Hipokoonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, Hipokoonto (el la greka Ἱπποκόων, ĉevalstalo) estis eksterleĝa filo de la reĝo Ebalo de Sparto kaj la nimfo Batio. Li kaj liaj dek du filoj (kies nombro kaj nomoj varias dependante de la verkistoj), la Hipokoontidoj[1], forprenis la tronon al liaj duon-fratoj Tindareo kaj Ikario, filoj de Ebalo kaj la reĝino Gorgofono[2]. Tamen, kelkaj verkistoj asertas ke Ikaro apogis Hipokoonton.

Tindareo rifuĝis ĉe la kortego de Testio, en Etolio, kaj edziĝis al lia filino Ledo. Dume, Heraklo alvenis al Sparto por ke ĝia reĝo senpekigu lin de la murdo de Ifito. Sed Hipokoonto rifuzis tion fari, kaj li helpis la reĝon Neleon defendi Piloson de la atako de la heroo, kio ege malamikigis Heraklon al Hipokoonto kaj lia idaro. Krome, Eono, amiko de Heraklo kiu promenis tra Sparto, defendis sin de hundo per batado, kaj la hipokoontidoj ofendiĝis kaj siavice batadis lin ĝis morto. Heraklo kuris helpi sian amikon, sed alvenis tro malfrue kaj estis ankaŭ vundita de la filoj de Hipokoonto. Li tiam iris al templo de Demetro en Eleŭso, kie Asklepio sanigis lin.

Tiam Heraklo unuigis armeon, kaj petis al reĝo de Tegeo, Celeo, aliĝi kun liaj dudek filoj. Li tion faris, nevolonte sed timante la malamikecon de tiel fama heroo, kaj ĉiuj kune atakis Sparton. En la sieĝo mortis Celeo kaj la plimulto de siaj filoj, sed Heraklo sukcesis mortigi kaj Hipokoonton kaj ĉiujn iliajn filojn. Poste, Heraklo redonis la tronon al Tindareo kaj starigis templon al Hero ĉar ŝi, strange, ne intervenis malfavore al heroo. Lia unua ofero estis kaprinoj (la nuraj bestoj kiujn li trovis) kaj pro tio la diino ricevis la kromnomon Kaprin-manĝantino en Sparto. Heraklo starigis templojn ankaŭ por Ateno kaj Asklepio. Troviĝas en Tegeo statuon de vundita Heraklo, memore al tiu adventuro[3].


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Sparto Poste:
Tindareo Hipokoonto Tindareo


Idaro[redakti | redakti fonton]

La Hipokoontidoj

Aliaj personoj kun la sama nomo[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Hipokoonto estis la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Trakia komandanto en la Troja milito, kiu batalis favore al reĝo Priamo. Li malkovris la masakron farita de Odiseo kaj Diomedo inter la trakianoj[4]. En la Eneido, Hipokoonto partoprenis la arko-konkurso dum la funebrajn ludojn honore al Anĥizo. Sago lia deturniĝis kaj trafis la foston kie pendis la celo[5].
  2. Filo de Hirtako, kiu partoprenis la ludojn, kiujn Eneo stablis dum sia elpatrujado en Sicilio[6].
  3. Patro de Neleo[7].
  4. Patro de Zeŭksipo, avino de Amfiarao (unu el la Sep kontraŭ Tebo)[8].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 2.7.3.
  2. Pierre Grimal. Diccionario de Mitología Griega y Romana. Eld. Paidós, 2004.
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.15.17.
  4. Homero. Iliado, 10.518.
  5. Vergilio. Eneido, libro 5, 492-545.
  6. Vergilio. Eneido, 5.492.
  7. Higeno. Fabloj, 10.
  8. Diodoro Sicila. Historia Biblioteko, 4.68.5.