Holderbank AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holderbank
Blazono de Holderbank
La rivero Aro ĉe Holderbank
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Lencburgo
Koordinatoj  47° 25′ 59″ N 8° 10′ 05″ O / 47.43306 °N, 8.16806 °O / 47.43306; 8.16806 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 59″ N 8° 10′ 05″ O / 47.43306 °N, 8.16806 °O / 47.43306; 8.16806 (mapo)
Areo 2,33 km²
Alteco 365 m super marnivelo
Poŝtkodo 5113
Komunumkodo 4199
Mapo de Holderbank
vdr

Pri la komunumo

Holderbank estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 864 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

La komunumo Holderbank situas inter la rivero Aro, kiu formas ĝian okcidentan limon, kaj la kresto de la ĵurasa montoĉeno Chestenberg, kiu formas la orientan komunumlimon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,33 km², de kiuj 0,84 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,71 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 647 m s.m. sur la kresto de la montoĉeno Chestenberg, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 350 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro, tute en la norda pinto de la komunumo.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Holderbank limas en nordo al Schinznach-Bad, en nordoriento al Scherz, en oriento al Lupfig, en sudo al Möriken-Wildegg, kaj en okcidento al Veltheim.

Trafiko

Holderbank disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Araŭo al Brugg.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Waldshut tra Brugg, Lencburgo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento en distanco de proksimume 5 kilometroj okcidente.

Historio

La unua dokumenta mencio de Holderbank datiĝas el la jaro 1259 kiel Halderwange.

Holderbank estis en mezepoko sub habsburga regado. La malaltan jurisdikcion posedis en tiu epoko la senjoroj de la Kastelo Wildegg.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Hodlerbank fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Holderbank ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de Möriken en la voktejo Lencburgo.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Holderbank fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

grekeAliaj lokoj kun la nomo Holderbank


Eksteraj Ligiloj

grekeOficiala retejo de la komunumo Holderbank grekeHolderbank en la Historia Leksikono de Svislando


Distrikto Lencburgo
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen

Ŝablono:Projekto