Homela regiono
Flago | Blazono |
---|---|
Bazaj informoj | |
administra centro: | Homelo |
areo: | 40 400 km² |
loĝantoj: | 1.505.400 (en 2004) |
loĝdenso: | 37 loĝantoj/km² |
aŭtokoda cifero: | 3 |
ISO 3166-2: | BY-HO |
oficiala retejo: | www.gomel-region.by |
Situo en Belarusio | |
La Homela regiono - belaruse Гомельская вобласць, latinliterigite homel'skaja voblasć - kovras la sudorientan parton de Belarusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion. La regiono en sia nuna formo estis fondita la 15-an de januaro 1938. Ĝia areo kovras 40 400 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Homel.
Administra divido
La regiono konsistas el 21 distriktoj:
- Akcjabrskia distrikto
- Brahina distrikto
- Buda-Kaŝaljova distrikto
- Ĉaĉerska distrikto
- Dobruŝa distrikto
- Homela distrikto
- Ĥojnikia distrikto
- Jelska distrikto
- Ĵitkaviĉia distrikto
- Ĵlobina distrikto
- Kalinkaviĉia distrikto
- Karma distrikto
- Lelĉicia distrikto
- Lojeŭa distrikto
- Mazira distrikto
- Naroula distrikto
- Petrikaŭa distrikto
- Rahaĉoŭa distrikto
- Reĉica distrikto
- Svetlahorska distrikto
- Vetka distrikto
La regiono havas 17 urbojn, 17 urbetojn kaj ĉirkaŭ 2440 vilaĝojn. La plej grandaj urboj estas Homel, Mazir, Reĉica, Svetlahorsk, Ĵlobin, Kalinkaviĉi kaj Rahaĉoŭ.
Naturo
Marĉoj kovras 13 procentaĵojn de la regiona teritorio, kaj arbaroj 44 procentaĵojn. Parto de la teritorio malpuriĝis per radioaktivaj elementoj post la Nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986.
La reliefo estas precipe malalta. Dominaj altaĵoj altas 135 ĝis 150 metrojn super la marnivelo. Precipaj mineraloj estas nafto, saloj, sabloj kvarcaj, silikataj, bruna karbo, bruleblaj skistoj, argilo, kreto, okro, torfo.
Klimato
Modernkontinenta.
Ĉefaj riveroj
Dnepro, kaj ĝiaj flankriveroj: Pripjac, Berezina kaj Soĵ.
Ĉefaj naturparkoj
Pripjaca pejzaĝ-hidrologia parko, Polesa radiada-ekologia rezervejo.
Ekonomiko
Ligna, celulit-papera, nafta, nutraĵa industrio, produktado de agrikulturaj, drenadaj maŝinoj, fenestra vitro.
Agrikulturo
Bestobredado, birdobredado, plantado de terpomoj, cerealoj, furaĝo kaj lino.