Hrádek nad Nisou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hrádek nad Nisou
germane: Grottau
urbo
Hrádek nad Nisou
Blazono
Oficiala nomo: Hrádek nad Nisou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Hrádek nad Nisou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Rivero Luzacia Niso
Situo Hrádek nad Nisou
 - alteco 255 m s. m.
 - koordinatoj 50° 51′ 10″ N 14° 50′ 40″ O / 50.85278 °N, 14.84444 °O / 50.85278; 14.84444 (mapo)
Areo 48,54 km² (4 854 ha)
Loĝantaro 7 642 (2010)
Denseco 157,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1288
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 34
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564095
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 9
Bazaj sidejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrádek nad Nisou
Retpaĝo: www.hradek.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Trilanda punkto inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando

Hrádek nad Nisou estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda parto de Bohemio, en regiono Liberec, distrikto Liberec, en triangulo inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando. Ĝi tenas proksimajn kulturajn kontaktojn kun germana urbo Zittau kaj pola urbo Bogatynia.

Konata kiel limtrapasejo. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1288. En 2004 ĝi havis 7 363 loĝantojn. La historia urbokerno estas ekde 2003 proklamita kiel urba monumentzono.

Vidindaĵoj

  • burgo Grabštejn, elstara burgo, dominanto de la tuta ĉirkaŭaĵo, origine frugotika, renesance rekonstruita (publike alireblas)
  • Preĝejo de sankta Bartolomeo unuafoje menciata en 1288; en 1586 renesance rekonstruita; la nuna aspekto devenas el 1764
  • Templo de la Paco konstruita en 19001901 en novgotika stilo; apartenas al husana eklezio
  • Ripozarealo Kristýna estiĝis en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento pro inundigo de eksa brunkarba minejo; ofertas tranokteblecon kaj kondiĉojn por banado, fiŝkaptado kaj akvosportoj
  • Trilanda punkto ĉe enfluo de Oldřichovský potok al la rivero Luzacia Niso
  • Horní skály (Obrvégry), rokgrupo proksime al Horní sedlo, kun multaj terenoj por montgrimpado
  • Ekde 2006 en la komunumo funkcias la plej granda sunelektrejo en Ĉeĥio; paneloj estas lokitaj sur tegmento de Bazlernejo de T.G.Masaryk

Fotoj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Dolní Sedlo | Dolní Suchá | Donín | Horní Sedlo | Hrádek nad Nisou | Loučná | Oldřichov na Hranicích | Uhelná | Václavice Ŝablono:PiedoMunicipoNav