Ibores
Valle del Ibor en la hispana, Ibora valo en Esperanto, Ibores aŭ Los Ibores estas nomo kiun ricevas natura komarko aŭ distrikto de la provinco de Cáceres, Ekstremaduro, Hispanio. Historie tiu estis unu de la komarkoj kiuj parte integris la zonojn de la Teroj de Talavera kaj kiu integriĝis el kvin municipoj situaj kaj dekstre kaj maldekstre de la rivero Ibor.
Municipoj
- Bohonal de Ibor
- Carrascalejo
- Castañar de Ibor
- Fresnedoso de Ibor
- Garvín
- Mesas de Ibor
- Navalvillar de Ibor
- Peraleda de San Román
- Robledollano
- Valdelacasa de Tajo
- Villar del Pedroso
Lokoj
La komarko estas longoforma, laŭ la fluo de la rivero, de sudo al nordo. Situas oriente de la provinco de Cáceres, limas norde kun la Rivero Taĵo, oriente kun la komarko de La Jara, en Toledo, sude kaj okcidente kun Las Villuercas.
Ĝi lokas do loke oriente de la provinco de Cáceres, je ĉirkaŭ 160 km de la regiona ĉefurbo Mérida. Oni atingas ĝin laŭ la provinca ŝoseo EX-118, kiu paralelas al la valo de la rivero Ibor en granda parto de ĝia enfluo kaj kiu ligas la lokojn de Navalmoral de la Mata kaj Guadalupe.
Koordinatoj: 39° 47′ 04″ N 5° 29′ 03″ U / 39.78444 °N, 5.48417 °U (mapo)