Agnesa de Kastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inês de Castro)
Agnesa de Kastro
(1320-1355)
La murdo de Agnesa de Kastro pentraĵo de Columbano Bordalo Pinheiro (1857-1929)
La murdo de Agnesa de Kastro
pentraĵo de Columbano Bordalo Pinheiro (1857-1929)
Persona informo
Naskonomo Inés Pires de Castro
Naskiĝo 1320
en Galegio, Hispanio
Morto 7-a de Januaro 1355
en Koimbro, Portugalio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Monaĥejo de Alcobaça vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj Galegportugalagalega vd
Ŝtataneco Reĝlando de KastilioReĝlando Portugalio vd
Familio
Dinastio House of Castro vd
Patro Pedro Fernández de Castro vd
Patrino Aldonça Lourenço de Valadares vd
Gefratoj Álvaro Pires de Castro • Fernando Ruiz de Castro • Joan of Castro vd
Edz(in)o Petro la 1-a vd
Infanoj Infante Afonso • Infante João, Duke of Valencia de Campos • Infante Dinís, Lord of Cifuentes • Beatrice, Countess of Alburquerque vd
Profesio
Okupo Nobelino kaj edzino de Petro la 1-a el Portugalio.[1].
Aktiva en Galegio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Agnesa de Kastro (portugallingve: Inês de Castro) (Galegio, 13201325 - Koimbro, en la 7-a de Januaro 1355) estis galega nobelino, amatino de la estonta reĝo Petro la 1-a el Portugalio, kun kiu ŝi havis tri gefilojn. Ŝi estis ekzekutita laŭ ordonoj de lia patro, Dom Alfonso la 4-a[2], sepa reĝo de Portugalio. Ŝi estis senpera devenanta de la reĝo Sanĉo la 1-a el Aragono[3] (1042-1094), kaj ŝi estis trinepino, laŭ maskla flanko, de la portugala nobelo Fernão Gutierrez de Castro, el la Regno de Kastilio.

Amafero kun Petro la 1-a[redakti | redakti fonton]

Dona Agnesa de Kastro estis filino de Dom Petro Fernandes de Kastro, Ĉambelano de la reĝo Dom Alfonso la 11-a de Kastilio[4](1311-1350), kaj de portugala damo, Aldonça Loŭrenzo de Valadares. Ŝia patro, nepo tra leĝa vojo de Sanĉo la 4-a el Kastilio, estis unu el la plej povohavaj nobeluloj el la regno de Kastilio.En la 24-a de Aŭgusto 1339, okazis, en la sidejo de Lisbono, la edziĝo de la Infanto Petro la 1-a el Portugalio, heredanto de la portugala trono, kun Dona Konstanza Manuel[5], filino de Dom Johano Manuel de Kastilio[6], princo el Viljena kaj Eskalona, duko de Peñafiel, mentoro de Alfonso la 11-a el Kastilio, potenca kaj klopodema magnato de Kastilio, kaj nepo de la reĝo Fernando la 3-a de Kastilio[7].

Tamen, estus al unu el la ĉambristinoj de Dona Konstanza, nome al Agnesa de Kastro, al kiu Petro la 1-a enamiĝis. Ĉi-fama amafero ekis esti komentita kaj malbone akceptita kaj de la kortega flanko kaj de la popola vidpunkto. Sub la preteksto zorgi pri la moraleco, Dom Alfonso la 4-a ne aprobis tian amrilaton, ne nur pro motivoj de diplomatio kun Johano Manuel de Kastilio, sed ankaŭ pro la intima amikrilato de Dom Pedro kun la fratoj de Agnesa - nome, Dom Fernando de Kastro kaj Dom Álvaro Pirez de Kastro. Tiele, en 1344, la reĝo ekziligis la bofilinon en la Kastelo de Alburkerke, situinta en la kastilia ĉirkaŭaĵo, kie ŝi estis kreita de sia onklino Dona Tereza, edzino de duonfrato de Alfonso la 4-a. Tamen, la distanco ne sukcesis forviŝi la amon inter Petro la 1-a kaj Agnesa, kiuj laŭlegende ofte tenadis korespondadon.

En Oktobro de la sekvanta jaro Dona Konstanza mortis ĉe la nasko de la estonta reĝo Fernando 1-a [8] (1345-1383). Vidve, Petro la 1-a malobeis la ordon de sia patro, kaj revenigis Agnesan el la ekzilo kaj la du geenamiĝintoj ekis vivi kune, kaj tio portis grandan skandalon en la kortegon, kaj kaŭzis al lia patro grandan elreviĝon. Do, kverelo estiĝis inter la reĝo kaj la Infanto. Alfonso la 4-a provis mildigi la situacion per edziĝo de sia filo al damo kun reĝa deveno. Tamen, Petro rifuzis tian projekton, pretekstante ke li multe sentis la perdon de sia edzino, Dona Konstanza, kaj ke li ne sukcesis daŭre pensi pri nova edziĝo. Tamen, danke al la amo dediĉita al li, Dona Agnesa havis plurajn filojn kun Petro la 1-a: nome, Alfonso, naskiĝinta en 1346 (kiu mortis baldaŭ post sia naskiĝo); Johano naskita en 1349; Denizo en 1354 kaj Beatrica en 1347. La naskiĝoj de tiuj infanoj kreis malkomfortan situacion dum la regado de Dom Denizo, ĉar Alfonso la 4-a sentis la riskon esti preterlasita en la sinsekvo al la trono flanke de unu el la bastardaj filoj de sia patro. Meze de tiuj onidiroj, oni suspektis pri konspiro flanke de la familio Kastro, rilate la eblon murdi la infanton Dom Fernando[8], heredinto de Petro la 1-a, tiamaniere ke la trono estus okupita de la plej aĝa filo de Agnesa de Kastro.

Ekzekutado de Agnesa de Kastro[redakti | redakti fonton]

Post kelkaj jaroj en la nordo de Portugalio, Petro kaj Agnesa estis reirinta Koimbron kaj instaliĝis en la Monaĥejo de la Malnova Sankta Klara (portugallingve:Paço de Santa Clara-a-Velha). Konstruigita de la avino de Petro la 1-a, la Reĝino Sankta Izabel[9][10], la sanktulino tie vivis siajn lastajn tagojn, kaj elesprimis sian lastan deziron, ke tiu monaĥejo fariĝas ekskluzivan loĝejon de reĝoj, princoj kaj ties devenantoj, same kiel de iliaj laŭleĝaj edzinoj. Onidiroj cirkulis ke la princo estis edziniĝinta kun la adorata Agnesa. Por la reĝa familio, tiaspeca incidento prenis plej gravajn konsekvencojn. Sentante sin minacita de la fratoj Kastro, la nobeluloj de la portugala kortego premis la reĝon Alfonso la 4-a por forigi ĉiinfluon el lia heredinto. Alfonso la 4-a decidis do ke la plej bona solvo estas la murdo de la galega damo. Dum la provo scii la veron, la reĝo ordonis al siaj du konsilistoj diri al la princo Pedro tion, ke li povas libere edziĝi al Agnesa, se tion lia filo intencas. Petro la 1-a rimarkis ke tio temis pri insido kaj diris ke li neniam pensis pri edziĝo kun Agnesa.

En la 7-a de Januaro 1355, la reĝo cedis al la trudoj de siaj konsilistoj, kaj profitante la foreston de Petro, kiu en tiu momento faris ekskurson por ĉasi, ili (la reĝo kaj la tri konsilistoj, nome Pero Coeljo, Álvaro Gonsalves kaj Diogo Lopes Paŝeko, inter aliaj), uzis la okazon por ekzekuti Agnesan de Kastro en la Monaĥejo de la Malnova Sankta Klara, laŭ decido prenita dum la konsilio. Laŭ la legendo, la larmoj verŝitaj sur la Rivero Mondego[11], okaze de la morto de Agnesa, kreis la Fonton de la Amoj (aŭ Amfonton) en la Korto de la Larmoj[12], kaj pri kelkaj ruĝaj fungoj tie kreskantaj, oni diras ke temas pri la sango de ŝi elverŝita.

La morto de Agnesa provokis la ribelon de Petro la 1-a kontraŭ sian patron Alfonso la 4-a. Post monatoj da konflikto, la reĝino Dona Beatrica[13] sukcesis interveni kaj ordonis sigelfermi la pacon en aŭgusto 1355.

Petro la 1-a fariĝis la oka reĝo de Portugalio en 1357. En junio 1360 li protokoligis la deklaracion de Katanjede, kiu legitimis siajn gefilojn, kiam li asertas ke li sekrete edziĝis al Agnesa, en 1354, en Braganzo, en tago de li ne rememorita. La atestoj de la reĝo, de sia kapelano, kaj de servisto estis la necesaj pruvoj por la legitimiĝo de tiu geedziĝo.

Tuj poste, li komencis persekuti la murdintojn de S-ino Agnesa, kiuj estis fuĝintaj al la Kastilia Reĝlando. Pero Koeljo kaj Álvaro Gonsalves estis arestitaj kaj ekzekutitaj en Santarém. Laŭlegende, la reĝo ordonis fortiri la koron de la unua tra la brusto kaj de la alia tra la dorso, ĉeestante la ekzekutadon dum grava bankedo. Diogo Lopes Paŝeko sukcesis fuĝi en Francion kaj poste estis pardonita de la reĝo en sia mortolito.

Petro la 1-a konstruigis du belegajn tombojn (unu por li kaj alia memore al Agnesa) en la Monaĥejo de Alkobasa, kien li transportis la korpon de sia amatino Agnesa, en 1361 au 1362. Li kuniĝis al ŝi en 1367. La unua pozicio de la tomboj estis flanko ĉe flanko, kun la piedoj turnitaj al la sunleviĝo, fronte al la unua kapelo de la suda transepto, tiam dediĉita al Sankta Benedikto. Dum la jardeko en 1780, la tomboj estis translokitaj al la ĵus-konstruita reĝa panteono, kie ili estis fronte kunmetitaj. Kiam la tomboj estis fronte kunmetitaj en la 18-a jarcento, legendo ekestis dirante ke la geamantoj tiel kuŝis por ke ili povu rigardi reciproke en la okulojn, kiam venos tago de la fina juĝado. La terura ceremonio pri kronado kaj mankisado omaĝe al la mortinta reĝino Agnesa, kiun Petro la 1-a supozeble altrudis al sia kortego kaj kies bildo estis unu el la plej vivantaj en la imago de la popolo, estis unue enmetita en la raportoj en la fino de la 16-a jarcento.

Familio[redakti | redakti fonton]

El la rilato inter Dona Agnesa kaj la infanto Petro de Portugalio naskiĝis:

  • Dom Alfonso, kiu mortis ankoraŭinfane (1346-1346).
  • Dona Beatrica, Infantino de Portugalio kaj Grafino de Albukerke (1347 - † en la 5-a de Julio 1381).
  • Dom Johano, Infanto de Portugalio kaj Duko el Valenco de Kampos (1349 - † Salamanca, 1387).
  • Dom Denizo, Infanto de Portugalio kaj Sinjoro de Cifŭentes (Koimbro, 1354-1397)

Ŝiaj familianoj[redakti | redakti fonton]

  • D. Álvaro Pires de Castro, (c.1310 - en la 11-a de Junio 1384) (ŝia frato)
  • Fernando Rodrigues de Castro, Grafo de Trastamara (c.13201375) (ŝia duonfrato)
  • Pedro Fernandes de Castro, Sinjoro de Lemos (c.1290Junio 1343), ŝia patro.
  • Aldonça Lourenço de Valadares (c.1280 - m.?) ŝia patrino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petro la 1-a el Portugalio(1320-1367) (Koimbro, en la 8-a de Aprilo 1320 - Estremoz, 18-a de Januaro 1367) alnomita La Kruelulo, aŭ la Venĝemulo aŭ la Justecamulo, pro la severeco venĝi la murdon de sia amantino Agnesa de Kastro kaj pro la pasio kiun li dediĉis al la galega nobelulino. Li estis la oka reĝo el Portugalio. Petro la 1-a estis filo de Alfonso la 4-a (1291-1357) kaj nepo de Izabelo el Aragono (1271-1336), la sanktulino, edzino de Dom Denizo (1261-1325), sesa reĝo de Portuglio kaj fondinto de la Universitato de Koimbro.
  2. Alfonso la 4-a (1291-1357) (* Koimbro, en la 8-a de Februaro 1291 - † en la 28-a de Majo 1357), alnomita La Bravulo, sepa reĝo de Portugalio, kaj filo de Dom Denizo. Dom Alfonso la 4-a postvenis sian patron en la 7-a de Januaro 1325.
  3. Sanĉo la 1-a el Aragono (1042-1094) (* ĉ1042 - † en la 4-a de Junio 1094), ankaŭ konata kiel Sanĉo Ramirez, reĝo el Aragono inter 1063-1094 kaj Navarra inter 1076 kaj 1094.
  4. Alfonso la 11-a de Kastilio (1311-1350) (* Salamanca, en la 13-a de Aŭgusto 1311 - † Gibraltar, en la 26-a de Marto 1350), alnomita la Justicamulo, aŭ La Senkompata, estis reĝo de Leono kaj Kastilio de la 7-a de Septembro 1312 ĝis la 26-a de Marto 1350.
  5. Konstanza Manuel (1318 - † en la 13-a de Novembro 1345), reĝino de Leono kaj Kastilio, edzino de la infanto Petro la 1-a, kaj patrino de Fernando I (1345-1383), reĝo el Portugalio.
  6. João Manuel de Castela (1282-1348 (* Toledo, en la 5-a de Majo 1282 - Peñafiel, Hispanio, en la 13-a de Junio 1348), princo, politikisto kaj verkisto en kastilia lingvo. Li estis patro de Dona Konstanza Manuel, unua edzino de Alfonso la 11-a (1311-1350) kaj ŝi edziniĝis je la dua fojo al Petro la 1-a (1320-1367).
  7. Fernando la 3-a de Kastilio (1201-1252), (* Zamora, Aŭgusto 1201 - † Sevilla, en la 30-a de Majo 1252), estis reĝo el Kastilio ekde 1217, reĝo el Leono de 1230 kaj Grafo de Aŭmale de 1235 ĝis sia morto em 1252.
  8. 8,0 8,1 Fernando la 1-a el Portugalio (1345-1383) (* Lisbono, en la 31-a de Oktobro 1345 - † en la 22-a de oktobro 1383), estis filo de Petro la 1-a el Portugalio, kaj postvenis sian patron en 1367.
  9. Izabelo el Aragono (1271-1336) (* Zaragoza, 1271 - † Estremoz, en la 4-a de Julio 1336), estis infantino aragonia kaj edziniĝa reĝino de Portugalio. Ŝi eniris en la historion pro la famo de sanktulino, kaj estis beatigita kaj poste kanonigita. Ŝi estas popolare konata kiel Izabel, la Sankta Reĝino aŭ simple La Reĝina Sanktulino. Ŝi estis edzino de Dom Denizo, sesa reĝo de Portugalio.
  10. Dom Denizo (1261-1325) (* Lisbono, en la 9-a de Oktobro 1261 - † Santarém, en la 7-a de Januaro 1325), estis la sesa reĝo de Portugalio, kromnomita La Terkulturisto, pro la plantado de la nacia pinarbaro el Lejrio aŭ la Reĝo-poeto pro sia beletristika verkaro.
  11. Rivero Mondego, portugala rivero, la plej longa el tiuj kiuj havas sian kurson ekskluzive en portugala teritorio. Ĝi estas la kvina plej granda el la portugalaj riveroj kaj estas 258 kilometroj longa.
  12. Quinta das Lágrimas, situaciinta en la maldekstra flanko de la Rivero Mondego, en la paroĥejo de Sankta Klara, en Koimbro, Portugalio. Ĝi okupas areon da 18,3 hektaroj ĉirkaŭ palaco de la 20-a jarcento kiu nuntempe fariĝis luksa hotelo. Tie troviĝas la tiel nomitaj Fonto de la Amoj kaj Fonto de la Larmoj.
  13. Beatriz de Molina e Castela Arkivigite je 2012-02-01 per la retarkivo Wayback Machine (1293-1359) (* 1293 - Lisbono, en la 25-a de Oktobro 1359), estis edzino de Dom Alfonso la 4-a, reĝo el Portugalio. Ŝi estis filino de Sanĉo la 4-a el Kastilio (1258-1295).