Inguŝa lingvo
Inguŝa lingvo estas lingvo parolata de ĉ. 230.315 homoj (1989), kiuj vivas ĉefe en rusia federaciero Inguŝio. Inguŝoj loĝas ankaŭ en Ĉeĉenio, Moskvo, multaj lokoj de Siberio kaj ankaŭ en aliaj landoj: Kazaĥstano, Uzbekistano ka.
Klasifikado
La inguŝa kaj la ĉeĉena lingvo, kun la batsa lingvo, formas la naĥan lingvan branĉon de la orient-kaŭkazia lingvaro.
Oficiala statuso
La inguŝa estas oficiala lingvo de Inguŝio, federacia parto de Rusio.
Skriba sistemo
La inguŝa lingvo estas skribita lingvo. La unuaj provoj skribi inguŝe estis per arab-bazita skriba sistemo ĉe komenco de la 20-a jarcento. Post la Oktobra revolucio, ĝi komence ekuzis latinidan alfabeton, kiu estis pli poste anstataŭigita per cirilaj literoj. Sovetia registaro disvastigis inguŝan skribon kaj, ĝis la Dua mondmilito, faris multon por helpi disvastiĝon de literatura lingvo (aperis vortaroj kaj terminaroj, disvolviĝis mezlerneja instruado).
Historio
Pretekste de batalo kontraŭ amasa banditismo, en februaro 1944 ĉiuj inguŝoj estis deportitaj al Kazaĥstano kaj parte al Siberio. Multaj homoj pereis survoje, portempe ĉesis funkcii ankaŭ lingvaj institucioj. Post veno de Nikita Ĥruŝĉov al potenco, inguŝoj povis reveni al Norda Kaŭkazio.
Eksteraj ligiloj
- http://www.ethnologue.com/show_language.asp?code=INH
- http://languageserver.uni-graz.at/ls/desc?id=36&type=r
- Ingush Language Project at UC Berkeley
- Reta inguŝa gramatiko kaj rilata materialo (en la rusa)
|