Irena Szewińska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Irena Szewińska en 2007

Irena SZEWIŃSKA, fraŭline Irena KIRSZENSTEIN (naskiĝis la 24-an de majo 1946 en Leningrado) estas pola atletikistino, specialiĝinta pri kurtadistancaj kuroj. Sepfoja medalistino de la Olimpiaj Ludoj.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1974 en la plebiscito de novaĵagentejo United Press International iĝis la plej bona sportistino de la mondo. En 1977 elektiĝis la plej bona atletikistino de la mondo laŭ la revuo "Track & Field News". En 1981 membriĝis al International Jewish Sports Hall of Fame – internacia galerio de famuloj juddevenaj. En plebiscito de "Polityka" (Politiko), "Przegląd Sportowy" (Sporta Revuo) kaj "Tempo" konsiderita en 1998 numero 1 en la pola sporto de la 20-a jarcento. Distingita per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta (1998). En 2005 iĝis Honora Civitano de Bydgoszcz. Septembre 2007 ricevis honoran doktorecon de la Akademio de Korpa Disvolvo kaj Sporto en Gdańsk. En Pułtusk troviĝas publika fundamenta lernejo je la nomo de ŝi.