Isaac Titsingh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Titsingh ĉe la kortego de la imperiestro Qianlong. Titsingh estas la viro sidanta portanta ĉapelon.

Isaac Titsingh (naskiĝis la 10-an de januaro 1745 en Amsterdamo, Nederlando; mortis la 2-an de februaro 1812 en Parizo, Francio) estis kirurgo, komercisto kaj nederlanda ambasadoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum longa kariero en orienta Azio Titsingh estis altranga oficisto de la Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj (VOC). Li reprezentis la kompanion kiel oficiala kaj nura kontaktulo de la Tokugawa-klano en Japanio (1779-1784). Dufoje li vojaĝis al Edo kun la ŝoguno kaj aliaj altrangaj oficistoj de la bakufu. Poste li estis la ĝenerala guberniestro de VOC en Chinsura, Bengalio (1785-1792). Titsingh laboris kun Charles Cornwallis, kiu estis ĝenerala guberniestro de la Anglia Kompanio de Orientaj Indioj.

Titsingh iĝis unu el la administraciuloj de VOC en Batavio (1793-1794). En 1795, Titsingh reprezentis la interesojn de Nederlando kaj de la VOC en Ĉinio. Titsingh retiriĝis en Anglion kaj en Francion.

Li estas entombigita en la tombejo Père-Lachaise. Sur lia monumento estas surskribita: « Ĉi tie ripozas Isaac Titsingh. Iama konsilanto de la nederlandaj Indioj. Ambasadoro en Ĉinio kaj Japanio. Li mortis en Parizo la 2-an de februaro 1812, 68-jaraĝa. »

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La spertoj kaj sciencaj esploroj de Titsingh en Japanio ebligis postmortan eldonon de jenaj libroj:

  • Titsingh, Isaac. (1822). Illustrations of Japan; consisting of Private Memoirs and Anecdotes of the reigning dynasty of The Djogouns, or Sovereigns of Japan; a description of the Feasts and Ceremonies observed throughout the year at their Court; and of the Ceremonies customary at Marriages and Funerals: to which are subjoined, observations on the legal suicide of the Japanese, remarks on their their poetry, an explanation of their mode of reckoning time, particulars respecting the Dosia powder, the preface of a work by Confoutzee on filial piety, &c. &c. by M. Titsingh formerly Chief Agent to the Dutch East India Company at Nangasaki. Translated from the French, by Frederic Shoberl with coloured plates, faithfully copied from Japanese original designs. London (Ackermann).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • de Guignes, C.-L.-J. (1808). Voyage a Pékin, Manille et l'Ile de France. Paris.
  • Duyvendak, J.J.L. (1937). "The Last Dutch Embassy to the Chinese Court (1794-1795)." T'oung Pao 33:1-137.
  • Lequin, F. (2005). Isaac Titsingh in China (1794-1796). Alphen aan den Rijn.
  • Lequin, F. (2002). Isaac Titsingh (1745-1812): een passie voor Japan, leven en werk van de grondlegger van de Europese Japanologie. Leiden.
  • Lequin, F. ed. (1990-92). The Private Correspondence of Isaac Titsingh. Amsterdam.
  • Nederland's Patriciaat, Vol. 13 (1923). Den Haag.
  • O'Neil, Patricia O. (1995). Missed Opportunities: Late 18th Century Chinese Relations with England and the Netherlands. (Ph.D. dissertation, University of Washington).
  • Screech, Timon. (2006). Secret Memoirs of the Shoguns: Isaac Titsingh and Japan, 1779-1822. London: RoutledgeCurzon. ISBN 0-700-71720-X
  • van Braam Houckgeest, A.E. (1797). Voyage de l'ambassade de la Compagnie des Indes Orientales hollandaises vers l'empereur de la Chine, dans les années 1794 et 1795. Philadelphia; _____. (1798). An authentic account of the embassy of the Dutch East-India Company, to the court of the emperor of China, in the years 1794 and 1795. London.